La 19-a de aŭgusto estas la datreveno de la tragika morto (en 1936, je nuraj 38 jaroj) de la hispana poeto kaj dramverkisto Federico García Lorca (1898-1936)
eo.wikipedia.org/wiki/Federico_Garc%C3%ADa_Lorca
Mi jam parolis pri li la 5-an de junio 2017,
la 12-an de februaro 2019,
la 5-an de junio 2019.
kaj antaŭ malmultaj tagoj, la 13-an de aŭgusto 2019.
Mi transskribas la poeziaĵon “Romance sonámbulo”, en la hispana, kaj en la tradukoj al la itala (Romanza sonnambula) kaj al Esperanto (Somnambula romanco).
La simbolismo de García Lorca bezonas klarigon, alie oni ne kaptas la profundan sencon, kiun la poeto intencas doni al sia poezio.
Bone evidentigas la tradukinto al Esperanto, Fernando de Diego:
«Per la komenca verso (Verde que te quiero verde – Verda, mi ĝin volas verda) li anoncas la tragikan karakteron de la poemo, kaj per la sekvantaj ripetoj de la verso li substrekas la keskantan sieĝon de la obskuraj fortoj. La verdigo de aliaj elementoj – vento, karno – igas ankoraŭ pli densa la preman atmosferon de la romanco. García Lorca donas sinistrajn signifojn ankaŭ al la koloroj blanka, flava, kaj ĝenerale al ĉio prezentanta tiujn tonojn, dum la koloroj blua, oranĝa, ruĝa, simbolas vivon, amon, feliĉon. Verdo signas malfeliĉon aŭ pereon».
Mi aldonas la hispanan poŝtmarkon de 1998 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de García Lorca.
ROMANCE SONÁMBULO
Verde que te quiero verde.
Verde viento. Verdes ramas.
El barco sobre la mar
y el caballo en la montaña.
Con la sombra en la cintura
ella sueña en su baranda,
verde carne, pelo verde,
con ojos de fría plata.
Verde que te quiero verde.
Bajo la luna gitana,
las cosas la están mirando
y ella no puede mirarlas.
Verde que te quiero verde.
Grandes estrellas de escarcha,
vienen con el pez de sombra
que abre el camino del alba.
La higuera frota su viento
con la lija de sus ramas,
y el monte, gato garduño,
eriza sus pitas agrias.
¿Pero quién vendrá? ¿Y por dónde?
Ella sigue en su baranda,
verde carne, pelo verde,
soñando en la mar amarga.
– Compadre, quiero cambiar
mi caballo por su casa,
mi montura por su espejo,
mi cuchillo por su manta.
Compadre, vengo sangrando,
desde los puertos de Cabra.
–Si yo pudiera, mocito,
este trato se cerraba.
Pero yo ya no soy yo,
ni mi casa es ya mi casa.
– Compadre, quiero morir,
decentemente en mi cama.
De acero, si puede ser,
con las sábanas de Holanda.
¿No ves la herida que tengo
desde el pecho a la garganta?
–Trescientas rosas morenas
lleva tu pechera blanca.
Tu sangre rezuma y huele
alrededor de tu faja.
Pero yo ya no soy yo,
ni mi casa es ya mi casa.
–Dejadme subir al menos
hasta las altas barandas,
¡dejadme subir!, dejadme
hasta las verdes barandas.
Barandales de la luna
por donde retumba el agua.
Ya suben los dos compadres
hacia las altas barandas.
Dejando un rastro de sangre.
Dejando un rastro de lágrimas.
Temblaban en los tejados
farolillos de hojalata.
Mil panderos de cristal
herían la madrugada.
Verde que te quiero verde,
verde viento, verdes ramas.
Los dos compadres subieron.
El largo viento dejaba
en la boca un raro gusto
de hiel, de menta y de albahaca.
–¡Compadre! ¿Dónde está, dime?
¿Dónde está tu niña amarga?
¡Cuántas veces te esperó!
¡Cuántas veces te esperara,
cara fresca, negro pelo,
en esta verde baranda!
Sobre el rostro del aljibe
se mecía la gitana.
Verde carne, pelo verde,
con ojos de fría plata.
Un carámbano de luna
la sostiene sobre el agua.
La noche se puso íntima
como una pequeña plaza.
Guardias civiles borrachos
en la puerta golpeaban.
Verde que te quiero verde,
verde viento, verdes ramas.
El barco sobre la mar.
Y el caballo en la montaña.
Federico García Lorca
(Romancero Gitano, 1924-1927)
°°°°°
ROMANZA SONNAMBULA
Verde che ti voglio verde.
Verde vento. Verdi rami.
La nave sul mare
e il cavallo sulla montagna.
Con l’ombra alla cintura
lei sogna alla sua ringhiera,
verde carne, chioma verde,
con occhi di freddo argento.
Verde che ti voglio verde.
Sotto la luna gitana,
le cose la stanno guardando
e lei non le può guardare.
Verde che ti voglio verde.
Grandi stelle di brina
vengono con il pesce d’ombra
che apre la strada dell’alba.
Il fico strofina il suo vento
con lo smeriglio dei suoi rami,
e il monte, gatto sornione,
drizza le sue agavi aspre.
Ma chi verrà? e da dove?
Lei seguita alla sua ringhiera,
verde carne, chioma verde,
sognando il mare amaro.
– Compare, voglio scambiare
il mio cavallo con la sua casa,
la mia sella col suo specchio,
il mio coltello con la sua coperta.
Compare, arrivo sanguinando
dai valichi di Cabra.
– Se potessi, ragazzo,
l’accordo sarebbe fatto.
Ma io non sono più io,
né la mia casa è più la mia casa.
– Compare, voglio morire
dignitosamente nel mio letto.
D’acciaio, se è possibile,
con le lenzuola d’Olanda.
Non vedi la ferita che ho
dal petto alla gola?
– Trecento rose brune
porta il tuo sparato bianco.
Il tuo sangue filtra e odora
attorno alla tua fascia.
Ma io non sono più io,
né la mia casa è più la mia casa.
– Lasciatemi salire almeno
fino alle alte ringhiere,
lasciatemi salire! lasciatemi
fino alle verdi ringhiere.
Balaustre della luna
da dove rimbomba l’acqua.
Ecco che salgono i due compari
fino alle alte ringhiere.
Lasciando una traccia di sangue.
Lasciando una traccia di lacrime.
Tremavano sui tetti
lampioncini di latta.
Mille cembali di cristallo
ferivano l’alba.
Verde che ti voglio verde,
verde vento, verdi rami.
I due compari salirono.
Il lungo vento, lasciava
in bocca uno strano sapore
di fiele, di menta e di basilico.
Compare! Dov’è, dimmi?
Dov’è la tua ragazza amara?
Quante volte ti aspettò!
Quante volte ti ha aspettato,
viso fresco, nera chioma,
a questa verde ringhiera!
Sulla faccia della cisterna
la gitana si dondolava.
Verde carne, chioma verde
con occhi di freddo argento.
Un ghiacciolo di luna
la sorregge sull’acqua.
La notte si fece intima
come una piccola piazza.
Guardie civili ubriache
battevano alla porta.
Verde che ti voglio verde.
Verde vento. Verdi rami.
La nave sul mare.
E il cavallo sulla montagna.
Federico García Lorca
(Romancero Gitano, 1924-1927)
trad. Antonio De Salvo
°°°°°
SOMNAMBULA ROMANCO
Verda, ĝin mi volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.
Kun la ombro ĉe la zono
kaj arĝento-frida gapo,
verda karno, haroj verdaj,
pensas ŝi en la verando.
Verda, ĝin mi volas verda.
Sub cigana lunoklaro
la ĉirkaŭo ŝin observas,
sed ŝi vidas nur la vakon.
Verda, ĝin mi volas verda.
Grandaj steloj el gel-grajnoj
venas kun la fiŝo ombra
en aŭrora avangardo.
La figarboj frotas venton
per la smirgo de la branĉoj,
kaj la monto foineca
sin hirtigas per agavoj.
Kiu venos… ? Kaj de kie…?
Dume ŝi en la verando,
verda karno, haroj verdaj,
pensas pri amara maro.
– Mi dezirus kun ŝi ŝanĝi
por la domo la ĉevalon,
por la speguleg’ la selon,
por la ŝalo la ponardon.
De la montoj apud Cabra
sangas mi je ĉiu paŝo.
– Se de mi dependus tio,
vi la ŝanĝon farus, knabo.
Sed nek de mi, nek de l’ domo
estas jam mi mem la mastro.
– Dece kaj en lito propra
volas morti mi, kompano.
Lito kun batistaj tukoj
kaj kun kadro el metalo.
De la brusto ĝis la gorĝo
vundo strekas mian karnon.
– Centon da brunetaj rozoj
havas via ĉemizblanko.
Ĉirkaŭ via zono fluas
kaj odoras via sango.
Sed nek de mi, nek de l’ domo
estas jam mi mem la mastro.
– Lasu min almenaŭ iri
al verandoj en la alto.
Lasu min iradi supren
ĝis la verda verandaro!
Verandaro de la luno,
kie tumultadas akvo.
La kompanoj jam ascendas
al la alta verandaro.
Gutas sango sur la vojo.
Sur la vojo gutas larmoj.
Tremas ade sur tegmentoj
lanternetoj el ferlado.
La matenan ruĝon vundas
mil tintiloj el kristalo.
Verda, ĝin mi volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La du viroj supreniris.
La tre longa ventosago
lasas sur la lipoj guston
de ocimo, mento, galo.
– La knabino via trista,
kie estas do, kompano?
– Multajn fojojn ŝi atendis,
haroj nigraj, freŝaj vangoj,
multajn fojojn vin atendis
tie ĉi, en la verando!
La cigana junulino
flosas en la put-surfaco.
Verda karno, haroj verdaj
kaj arĝento-frida gapo.
Longa glacipeco luna
ŝin subtenas en la akvo.
Nokto iĝis jam intima,
kia tre malgranda placo.
Batojn donas sur la pordo
ebri-bruaj gvardianoj.
Verda, ĝin mi volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto.
Kaj la ŝipo sur la maro.
Federico García Lorca
trad. Fernando de Diego
(“Cigana Romancaro”, Stafeto, la Laguna 1971, p. 43-46)