La 17-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1974) de la florenca poeto kaj verkisto Aldo Pietro Vincenzo Giurlani (1885-1974), konata per la pseŭdonimo Aldo Palazzeschi, alprenita ekde 1905 (Palazzeschi estis la familia nomo de lia avino sur patrina flanko)
eo.wikipedia.org/wiki/Aldo_Palazzeschi
Mi jam parolis pri li la 17-an de aŭgusto 2017.
Mi transskribas (en la ítala, kaj en gia traduko al Esperanto) la poeziaĵon “Rio Bo”.
Bildo tirita el Jutubo (legas Vittorio Gassman)
RIO BO
(legge Vittorio Gassman)
Tre casettine
dai tetti aguzzi,
un verde praticello,
un esiguo ruscello: Rio Bo,
un vigile cipresso.
Microscopico paese, è vero,
paese da nulla, ma però….
c’è sempre di sopra una stella,
una grande, magnifica stella
che a un dipresso….
occhieggia con la punta del cipresso
di Rio Bo.
Una stella innamorata?
Chi sa
se nemmeno ce l’ha
una grande città.
Aldo Palazzeschi
°°°°°
RIO BO
Nur tri dometoj
tegmente akraj,
malgranda verd-herbejo,
subtila rivereto: Rio Bo,
cipreso prigardanta.
Vilaĝo mikroskopa, estas vere,
vilaĝo nevalora, tamen, ho…
Ĉiama super ĝi briletas stelo
mirinda kaj grandega stelo
kiu, dum lumas,
la pint-cipreson, kvazaŭ, okulumas
de Rio Bo.
Jen stel’ enamiĝinta!
Ĉu ĝin
al ega urb’ sen fin’
havigis la destin’?
Aldo Palazzeschi, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 42)