Hodiaŭ mi trasskribas, kun retrotraduko al la itala, unu mian artikolon, surondigitan la 22-an de aŭgusto 1971 de la Itala Radiotelevido RAI (Radio Roma, elsendoj al eksterlando en Esperanto), pri kaptado de tinusoj en Sicilio.
Mi aldonas:
– alĝerian poŝtmarkon de 1986, kun bildo de tinusoj (Thunnus thynnus);
– italan poŝtmarkon de 2018, laŭ skizo de Giustina Milite, pro la unuajarcenta datreveno de la itala firmao, kiu surmerkatigas tinuson en ladskatolo kun marko “Maruzzella”.
(segue traduzione in italiano)
FIŜKAPTADO DE TINUSOJ EN SICILIO
Spindel-forma vosto, tri metrojn da longeco, pezo kiu povas atingi kvincent kilogramojn, bongusta viando manĝebla freŝa kaj konservita: jen tinuso. Pri ĉi tiu fiŝo la spertuloj ankoraŭ ne sukcesis samopinii koncerne plurajn aferojn, ekzemple rilate la lokojn, de kiuj ĝi komencas siajn vojaĝojn. Iuj ĝin taksas esence mediteranea fiŝo, aliaj opinias, ke ĝi estas atlantika. Eble ambaŭ pravas. Fakte, dum kelkaj tinusoj vivas konstante en la mediteranea maro, aliaj, tre pli multnombraj, puŝataj de la mar-fluoj kaj de la reprodukto-instinkto, enŝoviĝas en la Gibraltaran Markolon kaj laŭiras la bordojn de Mediteraneo, kiel pruvas la fakto, ke kelkfoje oni kaptas tie tinusojn, kiuj ankoraŭ havas en siaj karnoj fiŝ-hokojn utiligitajn en Madero aŭ en Kanariaj insuloj. Kompletiginte la reprodukto-ciklon, se ili sukcesas eviti la homajn insidojn, la tinusoj transiras denove la Gibraltaran Markolon, kaj celas al la nordo, serĉante haringojn, salmojn kaj skombrojn.
Inter la fino de aprilo kaj la fino de majo la varmaj akvoj kaj la faŭno de Mediteraneo altiras amason da tinusoj. Oni supozus, ke ili donis al si rendevuon ek de la antaŭa jaro. Ili serĉas sin reciproke, grupiĝas, kaj iras en la malaltajn, klarajn kaj trankvilajn akvojn, demeti ovojn. Ĝuste tiam ekfunkcias tio, kio en itala lingvo nomiĝas “tonnara”. Temas pri grandskala fiŝkapta organizo, entenanta retojn, homojn, dekojn da boatoj, unu aŭ du ŝipetojn, kaj surtere konstruaĵojn kaj ekipaĵojn por prilabori kaj konservi tinusojn. Tiuj “kompatindaj” tinusoj devas batali, efektive, kontraŭ vera industria organizo!
La insido konsistas esence el granda reto, etendita perpendikle je la marbordo; tiu reto estas pli longa ol unu kilometron, atingas profundecon de preskaŭ 75 metroj, kaj estas kunligita kun pluraj aliaj retoj, kiuj formas sisteman aron da ĉambretoj. Tinuso, laŭirante la marfluon, post eniro en tiun retan sistemon povas daŭrigi sian vojon antaŭen, sed absolute ne povas retroiri. La lasta etapo de tiu devigita voj-plano estas sen eskapo, ĉar ĝi kondukas al lasta reto eksterordinare fortika: temas pri la tiel nomata “morto-ĉambro”, kie okazas mortigado de tinusoj. En la sicilia dialekto, kiu konservas multajn spurojn el la hispana lingvo, tiu mortigado nomiĝas “mattanza”.
Tiuj kolosaj tinus-kaptaj instalaĵoj ekzistas en Nord-afriko, en Sardinio kaj en pluraj aliaj mediteraneaj lokoj, sed la plej imponaj kaj gravaj estas tiuj en Sicilio, kaj precipe tiuj en la okcidenta parto de la granda insulo, apud Trapani. Tie oni kaptas tre bonkvalitan fiŝaĵon, la instalaĵoj estas tre bone ekipitaj, kaj la personaro havas alte taksatan kompetentecon, tiel ke ĝi ofte estas vokita labori en aliaj lokoj de la mediteraneaj marbordoj.
Oni diras, ke estis Fenicoj, en la iama kolonio “Drepanum” kiu respondas al la hodiaŭa urbo Trapani, kiuj inventis la sistemon ankoraŭ nuntempe uzatan por kapti tinusojn; kaj tio pruvas, ke la antikvaj popoloj kelkfoje estis almenaŭ samnivele spertaj kiel la hodiaŭaj! Ankaŭ materialo estas tiu tradicia, nur la retoj estas iom pli fortikaj ol iam.
La tinus-kapta instalaĵo de Favignana, en okcidenta Sicilio, estas eble la plej granda el la tuta insulo. Temas pri “ira” kaptejo, ĉar ĝi ekfunkcias dum la amo-periodo de tinuso, dum la “revenaj” kaptejoj atendas la fiŝon kiam ĝi reiras al la atlantiko post la reproduktado.
La tinus-kaptado estas regata de ĉef-rolanto, kies nomo “rais”, arab-devena kiel pluraj vortoj de la okcident-sicilia dialekto, signifas “estro”. Li devas perfekte koni la marfluojn, elekti la momenton kaj la lokon de agado, selekti la tinus-kaptistojn, kaj estri la komplikan metadon de la reto-sistemo. La “rais” estas unika, neanstataŭigebla persono, trempita en legendo kaj folkloro, la animo mem de la “tonnara”, tio estas de la tinus-kaptejo. Lia granda momento estas la “mattanza”, la mortigado, lasta fazo de la kapto-kampanjo.
La tinus-grupoj, konvojigitaj en serion de komunikiĝantaj ĉambroj, fine alproksimiĝas al la granda kaĝo, kie okazos la mortigado. La boatoj de la tinus-kaptistoj sin aranĝas laŭlonge de la kvar bordoj de la fina reto, kaj la homoj komencas preĝi Dion, ke la fiŝkaptado estu abunda kaj la peno tolerebla. De la supro de la ŝipeto, la “rais”, levante la manon per solena gesto, ordonas iumomente, ke oni ĵetu la grandan reton, kiu fermas la enirejon de la “morto-ĉambro”. Poste, laŭ nova ordono de la “rais”, la tinus-kaptistoj levas per siaj brakoj la fundon de tiu kaĝo; la reto malrapide suprenvenas, laŭgrande fariĝas ĉiam pli mallarĝa; kaj la tinusoj elmergiĝas, sen espero pri eskapo, submetitaj al la trafopovo de la harpunoj. La tinus-kaptistoj kantadas, ripetante vortojn de rito, kies originoj datumas de antaŭ jarmiloj.
La ritma, drameca kantileno leviĝas ĉiam pli forta, dum la tinusoj, ĉiam pli multenombraj, ĉiam pli sovaĝaj, skuiĝas kun la energio de la senespero. Pro la vosto-batoj laŭgrade pli fortaj, la maro bolas; la tinusoj sovaĝe agitiĝas meze de sangoplena ŝaŭmo, sed la senkompataj harpunoj daŭre trafas ilin, kaj la kaptistoj ilin levas sur la boatojn, kie ili ankoraŭ skuiĝas en la lastaj spasmoj de la agonio. Ju pli la fino de la tinus-kaptado alproksimiĝas, des pli la kanto fariĝas basa, kaj ĉesas nur post kiam la lasta tinuso mortis .
La boatoj foriras de tiuj marakvoj, denove trankvilaj, sed ankoraŭ ruĝaj pro la amasa buĉado; kaj surtere ekfunkcias la industria flanko de la tinus-kaptejo. Parto el la kaptitaĵo estas vendata rekte ĉe la vendoplaco, dum la resto, praktike plej granda parto, estas preparata surloke por konservado; jen kiel naskiĝas tiuj tinus-skatoloj, kiuj konsistigas bongustan manĝaĵon por milionoj da homoj en la tuta mondo.
Antonio De Salvo, Radio Roma – Esperanto, 22.8.1971
°°°°°
(traduzione)
LA PESCA DEL TONNO IN SICILIA
Una coda affusolata, tre metri di lunghezza, un peso che può raggiungere i cinquecento chili, una carne gustosa che può essere consumata fresca o conservata: ecco il tonno. Riguardo a questo pesce, gli esperti ancora non sono riusciti a mettersi d’accordo su molte cose, ad esempio sui luoghi da cui comincia i suoi viaggi. Alcuni lo ritengono un pesce essenzialmente mediterraneo, altri pensano che sia atlantico. Forse hanno ragione entrambi. Difatti, mentre alcuni tonni vivono stabilmente nel Mediterraneo, altri, molto più numerosi, sospinti dalle correnti e dall’istinto di riproduzione, s’infilano nello stretto di Gibilterra e costeggiano le rive del Mediterraneo, come prova il fatto che a volte si catturano lì dei tonni che hanno ancora infilzate nelle carni fiocine usate a Madera o nelle isole Canarie. Completato il ciclo di riproduzione, se riescono a evitare le insidie dell’uomo, i tonni attraversano di nuovo lo stretto di Gibilterra, e puntano a nord, in cerca di aringhe, salmoni e sgombri.
Tra la fine di aprile e la fine di maggio le acque calde e la fauna del Mediterraneo attirano una gran quantità di tonni. Si supporrebbe che si siano dati appuntamento dall’anno prima. Si cercano a vicenda, si raggruppano, e vanno nelle acque basse, limpide e tranquille, a deporre le uova. Proprio allora comincia a funzionare quella che si chiama “tonnara”. Si tratta di una organizzazione di pesca su larga scala, che comprende uomini, reti, decine di barche, una o due piccole navi, e a terra edifici e stabilimenti per lavorare e conservare i tonni. Quei “poveri” tonni devono lottare, in effetti, contro una vera organizzazione industriale!
L’insidia consiste essenzialmente in una grande rete, stesa perpendicolarmente alla riva del mare; quella rete è lunga più di un chilometro, raggiunge una profondità di quasi 75 metri, ed è collegata con molte altre reti, che formano un insieme sistematico di piccole camere. Il tonno, seguendo la corrente marina, una volta entrato nel sistema delle reti può procedere in avanti, assolutamente non può tornare indietro. L’ultima tappa di questo percorso obbligato è senza scampo, perché conduce all’ultima rete straordinariamente robusta: si tratta della cosiddetta “camera della morte”, dove avviene l’uccisione dei tonni. In dialetto siciliano, che conserva molte tracce di spagnolo, quella uccisione si chiama “mattanza”.
Questi colossali impianti per la pesca del tonno esistono in Nordafrica, in Sardegna e in molte altre località del Mediterraneo, ma i più imponenti e importanti sono quelli della Sicilia, specialmente quelli nella parte occidentale della grande isola, presso Trapani. Là si pesca un ottimo pesce, gli impianti sono equipaggiati benissimo, e gli addetti hanno una competenza molto apprezzata, tanto che spesso sono chiamati a lavorare in altre località delle coste mediterranee.
Si dice che siano stati i Fenici, nell’antica colonia di “Drepanum” che corrisponde alla odierna città di Trapani, che inventarono il sistema usato ancora oggi per catturare i tonni; il che prova che i popoli antichi qualche volta erano allo stesso livello di perizia di quelli attuali! Anche il materiale è quello tradizionale, solo le reti sono un po’ più robuste di un tempo.
La tonnara di Favignana, nella Sicilia occidentale, è forse la più grande di tutta l’isola. Si tratta di una tonnara “in andata”, perché entra in funzione nel periodo dell’amore del tonno, mentre le tonnare “di ritorno” aspettano il pesce quando torna in Atlantico dopo la riproduzione.
La pesca del tonno è regolata da un protagonista, che ha nome “rais”, una parola di origine araba come molte altre del dialetto della Sicilia occidentale, che significa “capo”. Deve conoscere perfettamente le correnti marine, scegliere il momento e il luogo dell’azione, selezionare i pescatori, e dirigere la complicata deposizione del sistema di reti. Il “rais” è un personaggio unico, insostituibile, immerso nella leggenda e nel folclore, l’anima stessa della “tonnara”. Il suo grande momento è la “mattanza”, l’ultima fase della campagna di pesca.
I gruppi di tonni, convogliati in una serie di camere comunicanti, alla fine si avvicinano alla grande gabbia dove avverrà l’uccisione. Le barche dei pescatori si dispongono lungo i quattro bordi della rete finale, e gli uomini cominciano a pregare Dio che la pesca sia abbondante e la fatica sopportabile. Dalla cima del piccolo battello il “rais”, alzando la mano in un gesto solenne, ordina, a un certo punto, di calare la grande rete che chiude l’ingresso della “camera della morte”. Poi, a un nuovo ordine del “rais”, i pescatori tirano su a braccia il fondo della gabbia; la rete lentamente viene su, a poco a poco si fa sempre più stretta; e i tonni vengono a galla, senza speranza di scampo, alla portata delle fiocine. I pescatori cantano, ripetendo le parole di un rito le cui origini risalgono a millenni fa.
La cantilena ritmica, drammatica, si innalza sempre più forte, mentre i tonni, sempre più numerosi, sempre più selvaggi, si scuotono con l’energia della disperazione. Per il battito a mano a mano più forte delle code, il mare ribolle; i tonni si agitano selvaggiamente in mezzo alla schiuma piena di sangue, ma le fiocine spietate continuano a colpirli, e i pescatori li tirano a bordo delle barche, dove ancora si scuotono negli ultimi spasimi dell’agonia. Quanto più si avvicina la fine della pesca del tonno, tanto più il canto si fa basso, e cessa soltanto dopo che l’ultimo tonno sia morto.
Le barche si allontanano da quelle acque, di nuovo tranquille, ma ancora rosse per la carneficina; e a terra comincia a funzionare il lato industriale della tonnara. Parte del pescato è venduta direttamente al mercato, mentre il resto, in pratica la maggior parte, è preparata sul posto per la conservazione; ecco come nascono quelle scatolette di tonno, che rappresentano un cibo gustoso per milioni di persone in tutto il mondo.
Antonio De Salvo, Radio Roma – Esperanto, 22.8.1971