La 9-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1916) de la itala (torina) poeto kaj verkisto Guido Gozzano (1883-1916)
it.wikipedia.org/wiki/Guido_Gozzano
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi jam parolis pri li la 19-an de decembro 2018, en la datreveno de lia naskiĝo.
Mi transskribas la poeziaĵon “L’assenza”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto (Forrestado).
Mi aldonas portreton de Gozzano.
L’ASSENZA
Un bacio. Ed è lungi. Dispare
giù in fondo, là dove si perde
la strada boschiva, che pare
un gran corridoio nel verde.
Risalgo qui dove dianzi
vestiva il bell’abito grigio:
rivedo l’uncino, i romanzi
ed ogni sottile vestigio…
Mi piego al balcone. Abbandono
la gota sopra la ringhiera.
E non sono triste. Non sono
più triste. Ritorna stasera.
E intorno declina l’estate.
E sopra un geranio vermiglio,
fremendo le ali caudate
si libra un enorme Papilio…
L’azzurro infinito del giorno
è come seta ben tesa;
ma sulla serena distesa
la luna già pensa al ritorno.
Lo stagno risplende. Si tace
la rana. Ma guizza un bagliore
d’acceso smeraldo, di brace
azzurra: il martin pescatore…
E non son triste. Ma sono
stupito se guardo il giardino…
stupito di che? non mi sono
sentito mai tanto bambino…
Stupito di che? Delle cose.
I fiori mi paiono strani:
ci sono pur sempre le rose,
ci sono pur sempre i gerani…
Guido Gozzano
°°°°°
FORRESTADO
Nur kiso, ŝi foras, kaj dronas
al fon’ kien iras ĝis perdo
la vojo arbara, dum kronas
ĝin ŝajna portiko el verdo.
Revenas mi kie la manoj
tremetis sur vesto grizbrila:
trikil’ tie kuŝas, romanoj
kaj ŝia spuraro subtila…
En klin’ surbalkona apogas
mi vangon al trab’, senfiere.
Mi tamen ne tristas. Ne logas
min trist’. Ŝi revenos vespere.
Ĉirkaŭe somero velkadas,
kaj super skarlat’ gerania
vostpintaj flugiloj paradas
enormaj, de ŝveb’ papilia…
Jen kiel streĉita sateno
la taga lazura senfino;
sed pensas sur vasta sereno
la lun’ pri l’ revena rutino.
La marĉo rebrilas. Nun mutas
la rano. Sed flagras lumskuo
de flama smeraldo, de bluo
braĝsama: alcedo apudas…
Nek estas mi trista, nur restas
gapanta ĉe l’ vid’ de l’ ĝardeno…
Gapanta pro kio? Min estas
reganta infana sinteno…
Gapanta pro kio? Pro ĉio.
Florar’ iĝas stranga supozo:
plurestas ja eĉ geranio,
plurestas ja daŭre la rozo…
Guido Gozzano, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”, p. 54,
LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 1990)