Homoj

Hans Christian Andersen

La 4-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1875) de la dana verkisto kaj poeto Hans Christian Andersen (1805-1875),
eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Christian_Andersen
fama precipe pro siaj fabeloj.
Mi jam parolis pri li la 2-an de aprilo 2019.

Hans Christian Andersen


Mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo publikigita en la revuo “Universo” 1909-2, p. 36-37.
Mi aldonas:
– la poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 2005 honore al Andersen, en la duajarcenta datreveno de la naskiĝo; kuriozaĵo: la poŝtmarko estas eldonita ne en la serio “verkistoj”, sed en tiu “artistoj”;
– la kvaran kovrilpaĝon de “Universo” 1909-1, kun la reklamo de la eldono en Esperanto (Bildolibro sen bildoj) de la libro de Andersen “Billedbog uden Billeder”.


(segue traduzione in italiano)

Hans Christian Andersen, la glora dana poeto, naskiĝis la 2-an de Aprilo 1805 en Odense sur la insulo Funen. Li estis la filo de malriĉa ŝuisto kaj, estanta ankoraŭ knabo, li devis kunlabori en la patra metiejo. Jam tiam vidiĝis lia granda poeta talento: inter aliaj poeziaĵoj li verkis ankaŭ teatraĵojn, kiujn li ludis sur pupteatro.
1819, post la morto de la patro, li migris kun eta ŝparaĵo Kyobenhavn’on, por akiri tie, se estos eble, feliĉon kaj gloron. Suferinte multe da mizero li fine prosperis atingi la intereson de kelkaj signifaj viroj, inter ili de la poetoj Baggesen kaj Guldberg. Helpe de ili li fariĝis lernanto de la drama arto, poste de lernejo, kies ekzamenojn li faris sukcesege; samtempe li ekscitis miron per kelke da publikigaĵoj, ekzemple la versaĵo “La mortanta infano” kaj la teatraĵo “La amo sur la Nikolaj-turo”.
Jam li estis gajninta sufiĉe da mono, por povi vojaĝi en la nordan Germanujon, tiam li konatiĝis en Berlin kun Chamisso, en Dresden kun Tieck; tiuj famaj poetoj atentigis unue la germanan publikon je la fremda verkisto.
1833 Andersen ricevis vojaĝstipendion de la dana reĝo; nun li vizitis Parison, la Svisujon kaj Roma’on, kie li amikiĝis kun la glora dana skulptisto Thorwaldsen. La frukto de tiu itala restado estis la romano “La improvisatoro”, finita post la hejmenreveno en 1834.
1836 sekvis la romano “O. T.”, 1857 la bela rakonto “Nur violinisto”, fundamentita sur la vivo de la verkinto mem. Tiuj verkoj havigis laŭdon al nia poeto; sed la granda sukceso, tiel deziregata de Andersen, venis nur 1840 per la “Bildolibro sen bildoj”, tiuj ĉarmaj tridektri rakontetoj, rakontitaj de la luno. Kelkaj danaj kritikistoj mallaŭdegis tiujn verkojn; sed kiam oni ekvidis, ke la verkisto, ŝatata ne tro multe en la hejmo, estas en la eksterlando la plejmulte legata kaj la plej glora, eĉ, por tel diri, la sola glora dana poeto, nur tiam oni komencis laŭdegi lin.
Andersen vojaĝis 1840 denove Italujon kaj de tie en la Orienton: tiun vojaĝon li priskribis en la poeta verko “La bazaro de poeto”. Kaj nun aperis la kolektoj de la famegaj Fabeloj, kiuj, distingaj per grandega nombro de la plej belaj ecoj, fariĝis valorega posedaĵo de la mondliteraturo.
Dum la jaroj nia poeto estis preskaŭ ĉiam en vojaĝo: 1845 en Paris, 1844 ĝis 1846 kelkfoje en Germanujo, 1846 en Wien, Trieste, Roma, Napoli, 1847 en Anglujo, 1848 en Svedujo. Poste li restis ĝis 1861 en Danujo, kaj verkis aron da libroj, inter ili novajn kolektojn de Fabeloj kaj rakontoj, kaj en la kvindeka vivjaro la faman membiografion “La fabelo de mia vivo”.
1861 vojaĝis Andersen denove Roma’on, 1862 Hispanujon kaj de tie en la nordan bordon de Afriko.
Reveninte hejmen li vivis de tiu tempo en Kjobenhavn, kie li mortis, pli ol sepdekjara, la 4-an de Aŭgusto 1875, admiregata kaj amegata en la tuta mondo, ĉie, kie oni ŝatas la ecojn de la vera poeto. Li estis atinginta, kion |i deziregis en la junulaĝo: la nemortemecon. Kiel longtempe vivos homoj, impreseblaj por la pureco de nobela karaktero, por la dolĉa boneco de koro delikatsentema, por la beleco de rakontoj ĉarmaj, fantaziplenaj, artiste skribitaj, ofte gracie humoraj, kiel longtempe vivos infanoj kaj pliaĝuloj sentadantaj infanpure – tiel longtempe estos legataj ĝojege la ĉefverkoj de Andersen, precipe la “Fabeloj” kaj la “Bildolibro sen bildoj”.
“Universo” 1909-2, p. 36-37.
(traduzione).

Hans Christian Andersen, il celebre poeta danese, nacque il 2 aprile 1805 a Odense sull’isola di Funen. Era figlio di un povero calzolaio e, quando ancora era ragazzo, dovette collaborare nella bottega del padre. Già allora si vedeva il suo grande talento poetico: tra le altre poesie, scrisse anche dei lavori teatrali, che rappresentava in un teatro di marionette.
Nel 1819, dopo la morte del padre, emigrò con un piccolo gruzzolo a Copenaghen, per trovare lì, se possibile, fortuna e gloria. Dopo aver sofferto molta miseria, alla fine gli riuscì di interessare alcune persone influenti, tra cui i poeti Baggesen e Guldberg. Con il loro aiuto divenne allievo di arte drammatica, poi di una scuola di cui superò brillantemente gli esami; al tempo stesso suscitò ammirazione per alcune pubblicazioni, ad esempio il poema “En digters bazar” (Il bazar di un poeta), “Det døende Barn” (Il bimbo morente) e il lavoro teatrale “Kaerlighed paa Nicolaja Taarn” (Amore nella torre di San Nicolao).
Aveva già guadagnato abbastanza denaro per poter viaggiare nella Germania settentrionale, allora conobbe a Berlino Chamisso, a Dresda Tieck; quei famosi poeti segnalarono per primi al pubblico tedesco lo scrittore straniero.
Nel 1833 Andersen ricevette una borsa di studio dal re di Danimarca per viaggiare; visitò Parigi, la Svizzera e Roma, dove fece amicizia con il celebre scultore danese Thorwaldsen. Il frutto di quel soggiorno italiano fu il romanzo “Improvisatoren” (L’improvvisatore), finito dopo il ritorno a casa nel 1834.
Nel 1836 fece seguito il romanzo “O. T.”, nel 1857 il bel racconto “Kun en Spillemand” (Soltanto violinista), basato sulla vita dell’autore stesso. Quelle opere procurarono lodi al nostro poeta; ma il grande successo, così agognato da Andersen, venne soltanto nel 1840 con il “Billedbog uden Billeder” (Album senza figure), quelle graziose trentatré storielle raccontate dalla luna. Alcuni critici danesi stroncarono quelle opere; ma quando si vide che lo scrittore, non molto amato in patria, era all’estero quello più letto e famoso, anzi, per così dire, il solo famoso poeta danese, soltanto allora si cominciò a farne grandi lodi.
Nel 1840 Andersen viaggiò di nuovo in Italia e di là in Oriente; descrisse quel viaggio nell’opera poetica “En digters bazar” (Il bazar di un poeta). Ed ora apparve la raccolta delle famosissime “Eventyr” (Fiabe), che, contraddistinte da un grandissimo numero delle migliori caratteristiche, divennero un prezioso patrimonio della letteratura mondiale.
Per anni il nostro poeta fu quasi sempre in viaggio: nel 1845 a Parigi, dal 1844 al 1846 qualche volta in Germania, nel 1846 a Vienna, Trieste, Roma, Napoli, nel 1847 in Inghilterra, nel 1848 in Svezia. Poi rimase fino al 1861 in Danimarca, e scrisse una serie di libri, tra cui nuove raccolte di “Eventyr og Historier” (Fiabe e racconti), e nel cinquantesimo anno di età la famosa autobiografia “Mit Livs Eventyr” (La fiaba della mia vita).
Nel 1861 Andersen viaggiò di nuovo a Roma, nel 1862 in Spagna e di là sulla costa settentrionale dell’Africa.
Tornato a casa, da allora visse a Copenaghen, dove morì, più che settantenne, il 4 agosto 1875, sommamente ammirato ed amato in tutto il mondo, in ogni luogo in cui si amano le qualità del vero poeta. Aveva raggiunto quello che agognava dalla gioventù: l’immortalità. Fin quando vivranno uomini che possono rimanere impressionati dalla purezza di un nobile carattere, dalla dolce bontà di un cuore dai delicati sentimenti, dalla bellezza di racconti graziosi, pieni di fantasia, scritti in modo artistico, spesso graziosamente umoristici, finché ci saranno bambini e adulti con sentimenti puri da bambino, fino allora saranno letti con grande gioia i capolavori di Andersen, specialmente il “Billedbog uden Billeder” (Album senza figure).
“Universo” 1909-2, p. 36-37; trad. in italiano di Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *