Homoj

Federico De Roberto

La 26-a de julio estas la datreveno de la morto (nel 1927) de la itala verkisto (naskiĝinta en Napolo, sed laŭ sicilia deveno kaj kulturo) Federico De Roberto (1861-1927),
eo.wikipedia.org/wiki/Federico_De_Roberto
fama precipe pro la historia romano “I Viceré” (La Vic-reĝoj), publikigita en 1894 kaj dum longa tempo ne multe ŝatita, pro la ne eleganta formo sed ĉefe pro la enhavo: malsukceso de la idealoj de la itala Releviĝo, kun aparta konsidero al la travivaĵoj de Sicilio; cinikeco, senmoraleco, oportunismo kaj transformismo de la regantaj klasoj; kritiko de la politiko kaj de ia klerikaro.
Nur en 1977 la romano estis “remalkovrita” de Leonardo Sciascia, kaj hodiaŭ ĝi estas taksata ĉefverko, antaŭiranto de Luigi Pirandello, Giovanni Verga, Leonardo Sciascia kaj Giuseppe Tomasi di Lampedusa.
Tamen, pli ol unu jarcenton post ĝia publikigo, la romano daŭre estas kontraŭata, ĉar ĝi estas kulpigata, ke ĝi prezentas ne edifan bildon de Italio ĝenerale, kaj de Sicilio aparte; ankoraŭ en 2007, kiam la filmo de Roberto Faenza tirita el la romano

estis prezentita en monda antaŭpremiero ĉe la Eŭropa Parlamento en Bruselo, en la spektejo ĉeestis nur tri italaj parlamentanoj.
Mi transskribas, en Esperanto kun traduko al la itala, la mallongan enkondukon de Nicolino Rossi pri Federico De Roberto, aperintan en la volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, en kiu estas ankaŭ la traduko al Esperanto (p. 36-52) de kelkaj eroj de “I Viceré”.
Mi aldonas foton de aktoro Lando Buzzanca, protagonisto de la filmo.


(segue traduzione in italiano)

La Vic-reĝoj enscenigas potencan kaj cinikan familion, hispandevenan dinastion, kiu ekde ĉiam rolas domine sur la Sicilia historia rivalto. En La Vic-reĝoj ĉefrolas la temoj pri la raso, pri ties fiziologio kaj patologio.
Estas la jaro 1855: mortas la princino de Francalanza, kiu firmapugne ĉion kaj ĉiujn estris propravole. La aŭtoro elmontras la genealogian arbon kvazaŭ en galerio de aktivaj portretoj, la sep gefilojn kaj la kvar gebofratojn. Ĉiuj havas sian identigilon kaj personan historion, kun la tuta ĉirkaŭa korolo da flankrolantoj, scenfiguroj, flatemuloj, helpantoj.
Ĉu ĉi antikva familio kultas sian nomon, flegas amrilatojn interparencajn? Tute ne! La patrino ne toleras la unuenaskiton Jakobo, rompas le regulojn de la rajto kaj la sangoleĝojn por favori la preferatan Rajmondon, kaj la gefiloj sopiras nur la morton de la patrino, kaj sin malamas kaj almilitas reciproke.
Ĉi vic-reĝaj posteuloj havas amason da manioj, persistas en longaj emoj kaj subite sin turnas al flagrantaj renversoj. Tiuj ĉi Vic-reĝoj estas, unu post la alia, elfonigitaj, skulpte konturitaj, priskribe trafitaj: ili estas arogantaj kaj sensciaj, en la paseo ili maksimume kapablis subskribi paperojn kaj aktojn, aŭ legi strangaprozan genealogian traktaton, kiel damo Ferdinanda aŭ don Eŭgeno.
Ununura afero rezistas, en la disfalo de ĉiaj valoroj kaj en la universala konflikto pri iliaj interesoj: la komuna pasio por la riĉaĵo-posedo, la orgojlo aparteni al kasto kaj al klano.
De Roberto atendas enirporde siajn rolulojn kaj elnudigas iliajn korpajn kaj moralajn mizerojn: ekde la pinto de la genealogia arbo, ekde tiu Tereza Uzeda kiu ne estas respektata eĉ postmorte, ĝis pli kaj pli sube, ĝis ĉiuj plej foraj posteuloj.
La tuton la aŭtoro plektas sur la kanvaso de la Itala Releviĝo en Sicilio, ekde la jaro 1855 ĝis la elŝipiĝo de la trupoj de Garibaldi sur la insulo, ĝis la kolapso de la Regno de la Du Sicilioj, ĝis la Itala Unuiĝo kaj plie: tuta fragmento da Itala nacia historio.
Nicolino Rossi
(Carlo Minnaja, “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI Milano 2012, p. 36)

°°°°°
(traduzione)

“I Viceré” mette in scena una famiglia potente e cinica, una dinastia di origine spagnola, che da sempre ha un ruolo dominante sulla ribalta storica siciliana. Ne “I Viceré” sono in primo piano i temi della razza, della sua fisiologia e patologia.
È l’anno 1855: muore la principessa di Francalanza, che con polso fermo comandava tutto e tutti secondo il suo volere. L’autore presenta l’albero genealogico come in una galleria di ritratti viventi, i sette figli e figlie e i quattro tra cognati e cognate. Tutti hanno una loro identità e una storia personale, con tutta la circostante corolla di personaggi secondari, comparse, adulatori, aiutanti.
Forse che questa antica famiglia ha il culto del proprio nome, cura rapporti affettuosi tra parenti? Niente affatto! La madre non sopporta il primogenito Giacomo, viola le regole del diritto e le leggi del sangue per favorire il prediletto Raimondo, e i figli non vedono l’ora che muoia la madre, e si odiano e combattono a vicenda.
Questi rampolli di viceré hanno una montagna di manie, si ostinano in tendenze di lunga data e di colpo si volgono ad accesi rovesciamenti. Questi viceré sono, uno dopo l’altro, portati in primo piano, scolpiti nei contorni, messi a fuoco nella descrizione: sono arroganti e ignoranti, in passato al massimo erano in grado di firmare carte e documenti, oppure di leggere un trattato di genealogia dalla strana prosa, come donna Ferdinanda o don Eugenio.
Una sola cosa resiste, nel crollo di ogni valore e nell’universale conflitto per i propri interessi: la comune passione per il possesso della ricchezza, l’orgoglio di appartenere a una casta e a un clan.
De Roberto aspetta al varco i suoi personaggi e mette a nudo le loro miserie fisiche e morali: dalla cima dell’albero genealogico, da quella Teresa Uzeda che non è rispettata neppure da morta, fino a sempre più in basso, fino ai posteri più lontani.
Il tutto è intessuto dall’autore sul canovaccio del Risorgimento italiano in Sicilia, dal 1855 allo sbarco sull’isola delle truppe di Garibaldi, al collasso del Regno delle Due Sicilie, all’Unità d’Italia ed oltre: tutto uno spaccato della storia nazionale italiana.
Nicolino Rossi
(Carlo Minnaja, “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI Milano 2012, p. 36)
trad. in italiano di Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *