La 23-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1373) de la sveda religiulino kaj mistikulino Birgitta Birgersdotter, konata en la sveda kiel Heliga Birgitta, en la itala kiel Brigida di Svezia aŭ Santa Brigida, en la franca kiel Sainte Brigitte de Suède, en la angla kiel Bridget of Sweden, en la germana kiel Birgitta von Schweden, en la hispana kiel Santa Brígida de Suecia, en Esperanto kiel Sankta Birgita de Svedio (1303-1373).
eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Birgita
La 23-a de julio estas ankaŭ la liturgia memortago de Birgita, proklamita Sanktulino de la katolika Eklezio, kaj deklarita de Johano Paŭlo la dua (la 1-an de oktobro 1999) “kunpatronino de Eŭropo” (kune kun Sankta Katarina de Sieno, Sankta Tereza Benedikta de la Kruco/ Edith Stein, Sankta Benedikto de Norĉa, Sankta Cirilo, Sankta Metodio).
Kelkaj kuriozaĵoj:
– Birgitta havis edzon kaj ok gefilojn; post pilgrimo al Santiago de Kompostelo, ŝia edzo retiriĝis en la cistercianan monaĥejon de Alvastra, kie jam vivis unu el la filoj; post la morto de la edzo en 1344, ankaŭ Birgita retiriĝis en monaĥinejon; eĉ, ŝi fondis monaĥ(in)ejon, la unuan el vico da 78 dissemitaj tra tuta Eŭropo;
– Birgitta fondis religian Ordenon, nomitan laŭ la Plejsankta Savanto kaj metitan sub la regulon de Sankta Aŭgusteno, kiu havis tute apartan karakterizon: ĉiu monaĥ(in)ejo estis «duopa», konsistanta el viroj kaj virinoj, kiuj havis kiel ununuran renkontiĝejon la preĝejon por komuna prĝado;
– Birgita mortis en Romo, en la domo de placo Farnese, kie poste stariĝis la preĝejo al ŝi dediĉita; nuntempe, la alligita monaĥ(in)ejo gastigas “akceptan domon” – itale, “casa di accoglienza” -, eŭfemismo por diri “gastejo”;
– pro kurioza koincido, en la apuda palaco Farnese restadis kelkatempe alia fama svedino, la reĝino Kristina av Sverige (en la itala, Cristina di Svezia; en Esperanto, Kristina de Svedio);
– la Ordeno multe prosperis sub la regado de filino de Birgitta, Katarina Ulfsdotter, konata en la itala kiel Caterina di Svezia, en Esperanto kiel Katarina de Svedio (1331-1381), ankaŭ ŝi proklamita Sanktulino; en Italio, la monaĥinoj de tiu Ordeno, kun karakteriza kapvesto, estas popole nomataj “brigidine” (birgitaninoj);
– Birgitta estis samtempulino de Sankta Katarina de Sieno (1347-1380):
– ili ambaŭ havis “ekstazojn” kaj “viziojn”; ili ambaŭ riskis malaprobon fare de la Sankta Seĝo; ili ambaŭ batalis por la paco inter la Ŝtatoj kaj por la unueco de la kristanoj;
– la “Revelacioj”, kiujn Birgita havis dum la ekstazoj, estis transskribitaj de ŝi en la sveda, kaj poste tradukitaj en latinon, estigante ok dikajn volumojn; pri ili, Johano Paŭlo la dua skribis: “Riconoscendo la santità di Brigida, la Chiesa, pur senza pronunciarsi sulle singole rivelazioni, ha accolto l’autenticità complessiva della sua esperienza interiore” (…Rekonante la sanktecon de Birgita, la Eklezio, kvankam ĝi ne verdiktis pri la unuopaj revelacioj, akceptis la aŭtentikecon de ŝia intima sperto);
– en 1961, estis publikigita la traduko al Esperanto (de Gösta Henriksson) de biografio de Alfred Nobel, verkita de Ernst Olsson, kun la titolo “Kredo, floroj, dinamito”.
eo.wikipedia.org/wiki/Kredo,_Floroj,_Dinamito
La titolo, unuavide stranga, ŝuldiĝas al la fakto, ke la libro prezentas tri malsame famajn ge-svedojn: Sankta Birgita (la Kredo), la botanikisto Karlo Lineo – Carl von Linné (la Floroj) kaj Alfred Nobel (la Dinamito).
Mi aldonas:
– la italan filatelan folieton de 2009, laŭ skizo de Anna Maria Maresca, honore al la ge-Sanktuloj patronoj de Eŭropo (okaze de la ekspozicio “La kristanaj radikoj de Eŭropo”);
– la kovrilon de la libro “Kredo, floroj, dinamito”.