Homoj

Robert Burns

La 21-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1796, je nuraj 37 jaroj) de la skota romantika poeto Rabbie Burns, konata kiel Robert Burns (1759-1796).
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Burns
Ekster Skotlando (kie li estas konsiderata nacia poeto) kaj la iamaj socialistaj Landoj (pro ideologiaj kialoj), Burns estas ne multe konata, kvankam multegaj kantis, minimume unu fojon en sia vivo, lian kanzonon “Auld lang syne”, kiu en angla lingvo estus laŭvorte “Old long since”, tio estas “The good old days”, en la senco “La belaj iamaj tagoj”.
it.wikipedia.org/wiki/Auld_Lang_Syne

En Italio, tiu kanzono estas konata kiel “Valzer delle candele” (Valso de la kandeloj);

en Francio, kiel “Ce n’est qu’un au revoir” (Ĝi estas nur ĝisrevido); en Japanio, kiel “Hotaru no hikari” (La lumo de la lampiroj), kaj tiel plu.
Estas vera domaĝo, ke Burns verkis en lingvo malmulte disvastigita (tiu skota, eĉ en la loka varianto “Lowland Scots” parolata nur en porcio de Skotlando), kun enmeto de anglaj, francaj kaj latinaj terminoj, tiel ke oni povus diri, ke li “inventis” propran lingvon; en realo, Burns (krom poeziaĵoj krude maldecaj, kiuj povas estis similigataj al tiuj de la italaj dialektaj poetoj Giuseppe Gioachino Belli kaj Carlo Porta) verkis ankaŭ tre engaĝitajn aferojn: sufiĉas pensi, ke pro liaj socialistaj ideoj, en la cara Ruslando la kamparanoj taksis lin “la poeto de la popolo” (kaj kamparano estis li mem), kaj en la soveta epoko li estis laŭdegita pro siaj asertoj pri la egalrajteco de ĉiuj laboristoj (mi aldonas, pri tio, la sovetan poŝtmarkon je lia honoro de 1956).
Mi transskribas “Auld lang syne”:
– en la skota;
– en laŭvorta traduko al la itala;
– en la plej kutima itala versio (ne laŭvorta, sed simpla adaptaĵo al la muziko – kiu, pretere dirite, ŝajne ŝuldiĝas al italo, la piemontano Davide Rizzio aŭ Riccio);
– en la reduktita angla teksto, kutime kantata;
– en unu el la multaj versioj al Esperanto.


AULD LANG SYNE

Should auld acquaintance be forgot,
and never brought to mind?
Should auld acquaintance be forgot,
and auld lang syne?

For auld lang syne, my dear,
for auld lang syne,
we’ll tak a cup of kindness yet,
for auld lang syne!

We twa hae run about the braes
and pou’d the gowans fine,
but we’ve wander’d monie a weary fit,
sin auld lang syne.

We twa hae paidl’d in the burn
frae morning sun till dine,
but seas between us braid hae roar’d,
sin auld lang syne.

And surely ye’ll be your pint-stowp
and surely i’ll be mine,
and we’ll tak a cup o kindness yet,
for auld lang syne!

And there’s a hand my trusty fiere,
and gie’s a hand o thine,
and we’ll tak a right guid-willie waught,
for auld lang syne

Robert Burs

°°°°°

(traduzione letterale in italiano,
da nelcuoredellascozia.com/2015/06/01/auld-lang-syne/ )

Credi davvero che i vecchi amici
si debbano dimenticare e mai ricordare?
Credi davvero che i giorni trascorsi insieme
si debbano dimenticare?

Perché i giorni sono ormai trascorsi,
amico mio, perché i giorni sono andati,
faremo un brindisi per ricordare con affetto
i giorni ormai trascorsi!

Noi due abbiamo corso per le colline
e strappato margherite selvatiche,
ma ora siamo lontani l’uno dall’altro
perché i giorni sono ormai trascorsi.

Noi due abbiamo navigato nel fiume
da mattina a sera,
ma ora vasti oceani si frappongono tra noi,
perché i giorni sono ormai trascorsi.

Tu puoi pagare il tuo boccale di birra
e io pagherò il mio,
faremo un brindisi per ricordare con affetto
i giorni ormai trascorsi.

Perciò prendi la mia mano, amico mio fidato,
e dammi la tua,
faremo un brindisi pieno d’affetto insieme,
in ricordo di quei giorni trascorsi.

Robert Burns, trad. Beatrice Roat

°°°°°

AULD LANG SYNE

Should old acquaintance be forgot,
and never brought to mind?
should old acquaintance be forgot,
and days of auld lang syne?

For auld lang syne, my dear,
for auld lang syne
we’ll take a cup of kindness yet,
for auld lang syne.

So long, it’s been good to know you
So long, it’s been good to know you

For auld lang syne, my dear,
for auld lang syne,
we’ll take a cup of kindness yet,
for auld lang syne.

°°°°°

VALZER DELLE CANDELE

Domani tu mi lascerai
e più non tornerai,
domani tutti i sogni miei
li porterai con te.

La fiamma del tuo amor
che sol per me sognai invan
è luce di candela che
già si spegne piano pian.

Una parola ancor
e dopo svanirà
un breve istante di
felicità.

Ma come è triste il cuor
se nel pensare a te
ricorda i baci tuoi
che non son più per me.

Domani tu mi lascerai
e più non tornerai,
domani tutti i sogni miei
li porterai con te.

°°°°°

LA IAMO LONGE FOR

La gekonatojn ĉu ni lasu
defali el memor’?
Ĉu ni ne pensu kare pri
la iamo longe for?

Iamo longe for, karul’,
iamo longe for;
Ni trinku simpatie pro
la iamo longe for!

La kruĉojn jen ni levu kaj
salutu el la kor’,
kaj trinku simpatie pro
la iamo longe for!

Montete iam kuris ni
kaj ĉerpis el la flor’
sed penan vojon spuris ni
post iamo longe for.

Geknabe ni en fluo vadis
ĝis la vespera hor’,
sed maroj muĝis inter ni
post iamo longe for.

Do jen la manojn, kamarad’,
ni prenu kun fervor’
kaj trinku ni profunde pro
la iamo longe for!

Robert Burns, trad. Reto Rossetti
(“La nica literatura revuo”, 1957, 2/6, p. 230)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr26/iamou.html

Unu penso pri “Robert Burns

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *