En la nokto inter la 20-a kaj la 21-a de julio 1969, la usona kosmoŝipo “Apollo 11” surteriĝis (aŭ surluniĝis?) sur la Luno;
eo.wikipedia.org/wiki/Apollo_11
la 21-an de julio 1969, je horo 2.56, la astronaŭto Neil Armstrong surpaŝis la planedon, sekvate post 19 minutoj de Buzz Aldrin.
La tria membro de la ŝipanaro, Michael Collins, restis en orbito, kaj gvidis la kosmoŝipon dum la reveno al la Tero.
Kuriozaĵo: Michael Collins, kiu nun havas 89 jarojn, estas romano, en la senco, ke li naskiĝis en Romo (la 31-an de oktobro 1930). Ne mirige, estas multaj la “romanoj” ne “vere de Romo “; mi tradukas, pri tio, ĉarman anekdoton pri la romdialekta poeto Cesare Pascarella,
el la libro de Mario Dell’Arco “Roma dei galantuomini” (Romo de la honestuloj), EIAS, Romo 1962, p. 64:
>Pascarella naskiĝis en Romo, sed “romano de Romo” li ne povis konsideri sin, ĉar lia patro venis de Ĉoĉario (suda Latio). Li tion diris kiel unua, deklarante, ke la veraj romanoj neniam ekzistis, ke Romo povas esti konsiderata granda gastejo.
“Ja – rebatis al li amiko – kaj Cicerono?”.
“Cicerono – respondis Pascarella – estis de Arpino” (Ĉoĉario, suda Latio).
“Kaj Vergilio?”.
“Li estis de Mantovo”.
“Kaj Ovidio?”.
“Ovidio, lasu ke mi pensu, estis de Abruzo”.
“Kaj Seneko?”.
“Hispano”.
“Kaj Katono?”.
“De Fraskato”.
Fine la alia eksplodis: “Kaj vi, kio vi estas?”.
Pascarella, tute trankvile: “Mi naskiĝis ĉi tie, sed mi estas preterpasa”.
Mi transskribas (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) ne multe konatan poeziaĵon de Giacomo Leopardi, kaj aldonas la Maltan poŝtmarkon de 1994 pro la 25-a datreveno de la homo sur la Luno.
XXXVII
FRAMMENTO
Alceta
Odi, Melisso: io vo’ contarti un sogno
di questa notte, che mi torna a mente
in riveder la luna. Io me ne stava
alla finestra che risponde al prato,
5 guardando in alto: ed ecco all’improvviso
distaccasi la luna; e mi parea
che quanto nel cader s’approssimava,
tanto crescesse al guardo; infin che venne
a dar di colpo in mezzo al prato; ed era
10 grande quanto una secchia, e di scintille
vomitava una nebbia, che stridea
sì forte come quando un carbon vivo
nell’acqua immergi e spegni. Anzi a quel modo
la luna, come ho detto, in mezzo al prato
15 si spegneva annerando a poco a poco,
e ne fumavan l’erbe intorno intorno.
Allor mirando in ciel, vidi rimaso
come un barlume, o un’orma, anzi una nicchia,
ond’ella fosse svelta; in cotal guisa,
20 ch’io n’agghiacciava; e ancor non m’assicuro.
Melisso
E ben hai che temer, che agevol cosa
fora cader la luna in sul tuo campo.
Alceta
Chi sa? Non veggiam noi spesso di state
cader le stelle?
Melisso
Egli ci ha tante stelle,
25 che picciol danno è cader l’una o l’altra
di loro, e mille rimaner. Ma sola
ha questa luna in ciel, che da nessuno
cader fu vista mai se non in sogno.
Giacomo Leopardi
°°°°°
XXXVII
FRAGMENTO
Alĉeta:
Ho Melisso: mi volas diri sonĝon
ĉi-noktan, kiu mensen al mi venas
ĉe la revid’ de luno. Ĉe l’ fenestro
alherbeja mi stare rigardadis
5 al ĉielalto: jen subite luno
sin dekroĉis, kaj al mi ŝajnis, ke
ju pli ĝi faldescende proksimiĝis
despli ĝi kreskis vide; fine venis
kraŝhalti herbejmezen: kaj ĝi grandis
10 kvazaŭ sitelo, kaj da fajrscintiloj
elvomis ĝi nebulon, kiu ŝuŝis
fortege kiel karb’ ardanta kiam
ĝin akven mergas vi estinge. Ĝuste
ĉi-tiel luno meze de l’ herbejo
15 sin estingis nigriĝe postiome,
kaj fumadis la herboj tutĉirkaŭe.
Tiam el alt’ rigarde, mi ekvidis
restintan brulflagreton, spuron, eĉ
iun niĉon, de kiu ĝi ŝiritis:
20 tiel ke frostotreme mi plu timas.
Melisso:
Kaj bone timu vi, ke facilege
povus la luno fali viakampen.
Alĉeta:
Ĉu ne? Ne vidas ni somersezone
fali l’ stelojn?
Melisso:
Ekzistas kvant’ da steloj,
25 ke ‘stas eta damaĝ’ se iuj falas,
kaj mil da ili restas. Sed nur unu
lunon havas ĉiel’, kaj jam neniu
ĝin vidis iam fali, krom en sonĝo.
Giacomo Leopardi, trad. Nicolino Rossi
(“Kantoj”, Rolando Napoli 2012)