La 16-a de julio estas la datreveno de la inaŭguro (en 1965) de la aŭtostrata tunelo de Blanka Monto (en la itala: traforo autostradale del Monte Bianco; en la franca, tunnel du Mont-Blanc),
it.wikipedia.org/wiki/Traforo_del_Monte_Bianco
kiu konektas Courmayeur en Italio (Aosta Valo/ Valle d’Aosta/ Vallée d’Aoste) kun Chamonix en Francio (Alta Savojo/ Haute-Savoie/ Alta Savoia), du landlimaj regionoj kun apartaj ligoj, historiaj kaj lingvaj (en Aosta Valo la franca estas oficiala lingvo, samrajta kiel la itala, kaj la loknomoj estas en la franca; verdire, en Aosta Valo oni ne parolas komunuze la propre diritan francan lingvon, sed iun franca-provencan dialekton).
La tunelo estas longa 11.600 metrojn, el kiuj 7.640 en franca teritorio kaj 3.960 en itala teritorio; komence, ĉe la itala parto, ĝi milde supreniras (de 1.381 ĝis 1.395 metro), poste ĝi malsupreniras en la franca parto ĝis 1.271 metroj.
Ĝia graveco en la eŭropa sistemo de strata kunligo aperis tre evidenta en la jaroj 1999-2002, kiam ĝi restis fermita pro serioza akcidento, kaj por atingi Ĝenevon el la Aosta Valo oni devis fari ampleksan rondiron, pasante tra la tunelo de Fréjus (Bardonecchia-Modane) aŭ tra tiu de Granda Sankta Bernardo (Gran San Bernardo, Grand-Saint-Bernard,) inter Saint-Rhémy-en-Bosses en Italio kaj Bourg-Saint-Pierre en Svislando).
Mi aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko kaj de tiu franca eldonitaj pro la inaŭguro (kuriozaĵo: kiel oni povas rimarki el la stampoj, la itala poŝtmarko estis eldonita ĝuste la 16-an de julio 1965, dum tiu franca la postan tagon);
– foton de la 19-a de septembro 1963, kiu bildigas min (kiam mi havis 21 jarojn) ĉe la itala enirejo de la tunelo, tiam konstruata; la foto estis farita okaze de la 34-a itala Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝis en Saint-Vincent en Aosta Valo.