La 11-an de julio 1897, la sveda esploristo Salomon August Andrée (1854-1897)
eo.wikipedia.org/wiki/Salomon_August_Andr%C3%A9e
forveturis kun du kamaradoj el la insularo Svalbardo, klopodante atingi la Nordan Poluson per aerbalono
eo.wikipedia.org/wiki/Balon-ekspedicio_al_la_Norda_Poluso_de_S.A._Andr%C3%A9e_en_1897
Post lasta mesaĝo de la 13-a de julio 1897, oni sciis plu nenion. La restaĵoj de la ekspedicio estis retrovitaj hazarde post multaj jaroj, en 1930.
Tiam estis publikigita en Svedio memoriga volumo el ĉirkaŭ 400 paĝoj, tuj tradukita al Esperanto (kun granda fortostreĉo, pro la limigita tempo je dispono) de Stellan Engholm, kiu aperis kun la titolo “Per balono al la Poluso”.
Mi transskribas la recenzon de la versio en Esperanto de la libro, el “Espero katolika” 1930-91 (la sama recenzo aperis ankaŭ en la “Itala Esperanta Revuo” 1930-11, paĝoj 303-304);
Mi aldonas detalon de bildkarto sendita el la Svalbarda insularo en 1974.
Per Balono al la poluso. La polusekspedicio de Andrée en 1897, eldonita sur la bazo de notaĵoj de S. A. Andrée, Nils Strindberg kaj Knut Fraenkel, trovitaj sur la Blanka Insulo en la somero 1930, de Sveda Societo por antropologo kaj geografo. El la sveda lingvo tradukis Stellan Engholm. 15,5 X 22 cm., 412 paĝojn. Multe da interesegaj ilustraĵoj. Luksa papero. Forta kaj eleganta bindo. Prezo, afrankite: fr. fk. 90.—. Havebla ĉe Espero Katolika, 22, Cours Albert-Premier, Paris-VIIl.
Antaŭ pli ol 30 jaroj la tuta mondo vigle diskutis pri la sorto de la svedo Andrée kaj liaj du kamaradoj, kiuj en la jaro 1897 per balono provis atingi la nordan poluson. Tri kuraĝaj homoj kontraŭ la nekonata naturo de la nordo. Ili flugis for – kaj restis for.
La granda mistiko de la polusa nokto kovris ilin. Kaj la nomo Andrée fariĝis mito, pri kiu oni ŝpinis multajn legendojn. Stranga estis la viro, stranga la fino de lia vivo.
Kaj nun, antaŭ 2-3 monatoj norvega ekspedicio hazarde trovis la lokon sur Blanka insulo en la Polusa maro norde de Svalbard, kie Andrée kaj liaj du kamaradoj pasigis la lastajn tagojn. Kaj tie oni trovis iliajn taglibrojn, tiel ke oni nun povas sekvi ilin tagon post tago kaj horon post horo; unue en la balono kaj poste dum ilia batalo kontraù la glacio, neĝo kaj akvo de la Polusa maro.
Kiam la telegrafo sciigis la tutan mondon, ke oni trovis la lastan bivakon de Andrée, tio ĉie vekis plej grandan miron, ĉar Andrée estis la unua, kiu provis aervoje atingi la Nordan Poluson.
Alpolusa flugado en la jaro 1897 estis nekompareble pli danĝera kaj aventura veturo ol en niaj tagoj. La sola ebleco estis la delikata balono, kaj la radio estis ankoraŭ granda sekreto. Des pli interese estas nun aŭdi pri la kuraĝaj viroj, pri ilia flugado per la balono «La Aglo» kaj ilia ekscitiga kaj nervotiklanta batalo kontraŭ glacieregoj kaj malfacilaĵoj; kaj iliaj taglibroj kun konfìda espero pri feliĉa fino eĉ sur la lastaj paĝoj; kaj la intimaj notoj de Strindberg, kamarado de Andrée, pri siaj pensoj kaj sopiroj je sia fianĉino.
Ĉio nova, kio rezultis el la eltrovo de la restaĵoj de la ekspedicio de Andrée estas publikigota nur laŭ la permeso de la sveda registaro. La 25 novembro 1930 aperis granda libro samtempe en 11 lingvoj. Por la rajto eldoni tiun libron fìksita honorario devas esti pagata al la fondaĵo (portonta la nomon de Andrée), kiu estas uzota por esploroj en la polusaj regionoj. Malgraŭ la altaj kostoj por presigo de la esperanta eldono, depende de ĝia malgranda kvanto, Eldona Societo Esperanto en Stockholm, per ekonomia helpo de svedaj esperantistoj, riskis tiun entreprenon.
Estas la unua fojo, ke tiel aktuala libro aperas en Esperanto samtempe kun eldonoj en naciaj lingvoj kaj unuafoje ke tiel science gravega libro estas eldonata en Esperanto. La 10 oktobro Eldona Societo Esperanto subskribis la kontrakton kun la ĉefeldonisto, en la komenco de novembro venis la lastaj manuskriptoj, kaj la 25 novembro la ĉ. 400-paĝa libro estis tradukita esperantlingven, presita kaj pretigita. Tiun rapidecon oni akiris per favoraj kunagantaj faktoroj. La decida faktoro tamen estis, ke la esperanta eldono nepre devìs aperi ĝis la difinita tago.
La tradukon pretigis la verkisto Stellan Engholm, konata por la esperanto-publiko per sia originala novelo «Al Torento», kiu ricevis multan laŭdon.
Ĉirkaù 400 paĝojn enhavas la libro. Pri la eleganta kaj pompa aspekto de la dika libro, presita sur bonega papero, kaj pri ĝiaj multaj interesaj bildoj oni unuavide konvinkiĝas. Se oni foliumas la libron, oni ĉie trovas, ke unua ĉapitro-rubriko estas pli interesa ol la alia. Kaj sen propra volo kaj konscio oni troviĝas meze en la dramo, el kiu oni malfacile foriras nesciante la solvon. Kiel dirita la libro estas la plej vivanta priskribo pri la dramatikaj detaloj. Sed samtempe ĝi entenas sciencajn informojn kaj eltrovojn, kiujn la ekspedicio spertis. Inter la bildoj estas kelkaj, kiujn prenis Andrée mem kaj liaj kamaradoj, kaj kiuj nur nun estas rivelitaj kaj pretigitaj, post 33 jaroj en la glacio.
La Andrée-libro ne nur prezentas unikan legaĵon al la esperantistaro, sed ĝi havas ankoraŭ tre grandan valoron. Kun fiereco ĉiu esperantisto povas ĝin montri kaj per ĝi pruvi, ke Esperanto staras en la sama vico kiel la grandaj naciaj lingvoj.
ERNFRID MALMGREN.
(Espero katolika 1931-91)