Homoj

Teddy Reno

La 11-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1926) de la itala (nuntempe svisa) kantisto Ferruccio Merk Ricordi, naskiĝinta en Triesto, filo de aŭstria-hungara nobelo (Georg Merk Von Merkenstein, kiu dum la faŝisma reĝimo estis devigita ŝanĝi sian familian nomon al Ricordi) kaj de roma patrino laŭ juda deveno (Paola Sanguinetti Sacerdote), konata per la artista nomo Teddy Reno,
it.wikipedia.org/wiki/Teddy_Reno
fama pro multaj kanzonoj en triesta dialekto, en la itala kaj en la napola, aparte:
– “Eterno ritornello -Te vojo ben” (Eterna refreno – Mi amas vin);
– “Trieste mia” (Triesto mia);
– “Piccolissima serenata” (La serenado plej malgranda);
– “Aggio perduto ‘o suonno” (Mi malemas dormi);
– “Accarezzame” (Karesu min);
– “Chella llà” (Tiu ŝi).
Teddy Reno estas konata ankaŭ ĉar li “malkovris” kaj poste edzinigis la kantistinon Rita Pavone, naskiĝintan en 1945 kaj do tre pli junan ol li, pri kiu mi parolis la 19-an de marto 2019.

La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto


Kvar kanzonoj sukcesigitaj de Teddy Reno estas tradukitaj al Esperanto:
– “Piccolissima serenata” (La serenado plej malgranda);
– “È vero!” (Ho vere!);
– “Conoscerti” (Koni vin);
– “Mandolino… mandolino”.
Mi transskribas (en la itala kaj en Esperanto) la tekston de “Piccolissima serenata” (La serenado plej malgranda), kaj aldonas junaĝan foton de Teddy Reno (kiu hodiaŭ havas 93 jarojn), tiritan el la revuo “Canzoni per tutti” (Kanzonoj por ĉiuj) de 1959.


PICCOLISSIMA SERENATA
Parole di Antonio Amurri, musica di Gianni Ferrio

Mi farò prestare un soldino di sole
perché regalare lo voglio a te…
Lo potrai posare sui biondi capelli,
quella nube d’oro accarezzerò…

Questa piccolissima serenata
con un fil di voce si può cantar;
ogni innamorato all’innamorata
la sussurrerà, la sussurrerà

Mi farò prestare un soldino di mare
perché regalare lo voglio a te…
Lo potrai posare sugli occhi tuoi belli
nel tuo sguardo azzurro mi tufferò…

Questa piccolissima serenata
con un fil di voce si può cantar;
ogni innamorato all’innamorata
la sussurrerà, la sussurrerà,

Mi farò prestare un soldino di cielo
perché regalare lo voglio a te:
lo potrai posare sul bianco tuo velo
quando sull’altare ti porterò.

Questa piccolissima serenata
con un fil di voce si può cantar;
ogni innamorato all’innamorata
la sussurrerà, la sussurrerà.
°°°°°

LA SERENADO PLEJ MALGRANDA
Vortoj de Antonio Amurri, muziko de Gianni Ferrio,
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#LA%20SERENADO%20PLEJ%20MALGRANDA

Mi deprunte prenos moneron da suno,
ĉar volas transdoni
mi ĝin al vi…
Povos vi deponi
sur vian hararon;
tiun nubon oran
karesos mi…

REFRENO
Tiu serenado la plej malgranda
estas kanto taŭga por milda voĉ’…
Al la amatino la kor’ amanta
dolĉe flustros ĝin…
dolĉe flustros ĝin

Mi deprunte prenos moneron da maro,
ĉar volas transdoni
mi ĝin al vi…
Povos vi deponi
sur viajn okulojn;
tiun nubon oran
karesos mi…

REFRENO

Mi deprunte prenos moneron da ĉielo,
ĉar volas transdoni
mi ĝin al vi…
Povos vi deponi
sur vian vualon,
kiam al altaro
mi portos vin…

REFRENO

Dolĉe flustros ĝin…
Dolĉe flustros ĝin

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *