La 6-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1533) de la itala (emilia) poeto kaj dramverkisto Ludovico Ariosto (1474-1533),
eo.wikipedia.org/wiki/Ludoviko_Ariosto
fama ĉefe kiel aŭtoro de fundamenta verko de la itala literaturo, la kavalireca poemego en oktavoj (entute, 38.736 versoj) “Orlando furioso” (Rolando furioza), daŭrigo kaj evoluigo de la poemego “Orlando innamorato” (Rolando enamiĝinta) de Matteo Maria Boiardo (1441-1494).
Tri kuriozaĵoj:
– la poeto dediĉis la poemegon al sia protektanto, Kardinalo Ippolito d’Este (1479-1520); sed la Kardinalo – homo malklera, avara kaj etanima – ne aprezis la verkon, kvankam parto el ĝi estis laŭdego de familio d’Este;
– Ippolito d’Este protektanto de Ariosto estis la onklo de alia Kardinalo, same nomata Ippolito d’Este (1509-1572); ĉi tiu lasta, filo de Lucrezia Borgia kaj do nepo de Papo Aleksandro la 6-a (1431-1503), estis tiu, kiu kreis “Vilaon d’Este” en Tivoli (Romo);
– la unua eldono de Rolando furioza (1516) estis tre malsama ol tiu definitiva (1532), jen laŭ enhavo jen laŭ lingvo: en la definitiva eldono, aparte, oni transiras de la norditala lingvaĵo de la Pada valo al la florenca kuranta lingvo, laŭ la principoj de Pietro Bembo (1470-1547),
kaj kun la klara intenco igi la verkon ĝuebla de pli vasta publiko.
Mi transskribas la oktavojn 92-94 (La valo de l’ silento) el la kanto 14-a de Rolando furioza, en la itala kaj en la traduko al Esperanto.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1974, laŭ skizo de Giuliano Bertossi, pro la kvincentjara datreveno de la naskiĝo de Ludovico Ariosto, kun la frontpaĝo de unu el la eldonoj de Rolando furioza.
Dall’ORLANDO FURIOSO (canto XIV)
92.
Giace in Arabia una valletta amena,
lontana da cittadi e da villaggi,
ch’all’ombra di duo monti è tutta piena
d’antiqui abeti e di robusti faggi.
Il sole indarno il chiaro dì vi mena;
che non vi può mai penetrar coi raggi,
sì gli è la via da folti rami tronca:
e quivi entra sotterra una spelonca.
93.
Sotto la negra selva una capace
e spaziosa grotta entra nel sasso,
di cui la fronte l’edera seguace
tutta aggirando va con storto passo.
In questo albergo il grave Sonno giace;
l’Ozio da un canto corpulento e grasso,
da l’altro la Pigrizia in terra siede,
che non può andare, e mal reggersi in piede.
94.
Lo smemorato Oblio sta su la porta:
non lascia entrar, né riconosce alcuno;
non ascolta imbasciata, né riporta;
e parimente tien cacciato ognuno.
Il Silenzio va intorno, e fa la scorta:
ha le scarpe di feltro, e ‘l mantel bruno;
ed a quanti n’incontra, di lontano,
che non debban venir, cenna con mano.
Ludovico Ariosto
°°°°°
LA VALO DE L’ SILENTO
(el “Rolando Furioza”, kanto 14-a)
92.
Kuŝas serena val’ en Arabio,
fore de urboj kaj vilaĝoj restas;
sub l’ ombro de du montoj la abio
antikva kaj l’ fortika fag’ ĝin vestas;
la tagon vane portas sunradio,
ĉar trapenetri ĝin neeble estas:
tiom la vojon densaj branĉoj baras.
Tie kaverno sub la tero staras.
93.
La montoflankon sub l’ arbaro nigra
vasta kaj larĝa grot’ eniĝe fendas,
sur kies fronto la hedero migra
kun torda paŝo gire sin etendas.
En ĉi loĝejo kuŝas Dorm’ malvigla;
grasa Senag’ ĉe unu flank’ atendas,
ĉe la alia Pigro tere sidas,
nek povas iri nek sur pland’ solidas.
94.
Forgeso senmemora porde staras;
neniun ĝi enlasas kaj komprenas;
al ĉiuj la eniron same baras;
nek donas komision nek ĝin prenas.
Silento vagas kaj la gardon faras;
mantelon brunan, ŝuojn feltajn tenas;
kaj kiun ajn de fore li renkontas,
ke li ne venu per la mano montras.
Ludovico Ariosto, trad. Enrico Dondi
(“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 169)