Eventoj

Deviga soldatservo

La 1-a de julio estas la datreveno de la ĉeso (en 2005) de la deviga soldatservo en Italio.
Tiel sciigis ĝin, la 2-an de julio 2005, la elsendo en Esperanto della Radio Roma (Itala Radiotelevido-RAI):
>De hieraŭ, la unua de julio, falas en Italio la kurteno super la deviga soldatservo, kiu akompanis la landon ekde ĝia unuiĝo en 1861. Kiu soldatservos, ekde nun, tion faros propravole. Kaj ne plu konsciencaj militrifuzantoj. Kiu volos, tamen, povos plenumi civilan servon.
°°°°°
Jam antaŭ la unuiĝo de Italio (la 17-an de marto 1861), estis antaŭvidita en la diversaj Ŝtatoj la deviga soldatservo, sed en la Regno de Du Sicilioj validis kurioza regulo, laŭ kiu eblis anstataŭigi sin per alia persono: oni facile komprenas, ke ĉi tiu ebleco estis lerte ekspluatata de tiuj, kiuj (pro socia pozicio, kaj/ aŭ pro havaĵa bonstato) povis permesi al si trovi anstataŭanton.
Sed estis ankaŭ alia eventualo, atestita de popola kanzono de anonima aŭtoro, en kiu rifuzita (kaj elreviĝinta) enamiĝinto foroferas sin por ebligi la feliĉon de la virino, kiun li amas nereciprokate:
(kantas Enrico Caruso; sekvas laŭvorta traduko de la teskto al Esperanto):

MIA SPOSA SARÀ LA MIA BANDIERA

M’hanno detto che Beppe va soldato
e che v’han visto pianger di nascosto.
Ah! Far pianger si begli occhi è gran peccato;
Beppe non partirà; prendo il suo posto.
Niun piangerà per me…vi ricordate
la sera della festa l’altra estate?
Parlarvi osai d’amor, rideste tanto
che dall’affanno di nascosto ho pianto.

Piansi e giurai di nulla in terra amare
fuori che voi; mantengo il giuramento.
Ah! Se un dolor da voi posso scansare,
questo è dell’amor mio premio e contento.
Beppe vi condurrà presto all’altare,
io lieto me ne vado al reggimento;
siate compagna sua dolce e sincera,
e mia sposa sarà la mia bandiera.

(traduko):

Oni diris al mi, ke Jozefo soldatservos,
kaj ke oni vidis vin kaŝe plori.
Ha! plorigi tiel belajn okulojn estas granda domaĝo;
Jozefo ne foriros; mi anstataŭas lin.
Neniu ploros pro mi… ĉu vi memoras
la vesperon de la festo en pasinta somero?
Mi kuraĝis paroli al vi pri amo, vi tiel multe ridis,
ke pro la korpremo kaŝe mi ploris.

Mi ploris, kaj ĵuris neniun ami surtere
krom vin; mi plenumas la ĵuron.
Ha! se mi povas evitigi al vi doloron,
tio estas por mia amo premio kaj ĝojo.
Jozefo baldaŭ edzinigos vin,
mi gaja iras al la regimento;
estu lia kunulino dolĉa kaj sincera,
kaj mia edzino estos mia flago.

Kun la unuiĝo de Italio, la deviga soldatservo estis plivastigita, laŭ unuformaj reguloj, al ĉiuj provincoj, ĉiam nur por la viroj; tiu amasa devigo al soldatservo vekis viglajn reagojn ĉe la sudaj loĝantaroj, ĉar ili esperis havi pli bonajn vivkondiĉojn ol en pasinteco, kaj ĉar la nova Ŝtato estis militema, cetere pri celoj, kiuj ne interesis la sudanojn (mi memorigas, ke en la romano “I Malavoglia”/ La Malemuloj de Giovanni Verga, unu el la siciliaj roluloj mortas dum marbatalo ĉe Lissa, kontraŭ la Aŭstra-Hungara Mararmeo).

Lissa-Von Tegetthoff


La deviga soldatservo estis unu el la kaŭzoj de la tiel dirita “brigantaggio meridionale” (suda banditismo), parte nutrata de tiuj, kiuj rifuzis rekrutiĝi; la unueca Ŝtato kontraŭbatalis kun aparta krudeco la rifuzon soldatservi, enkarcerigante ne nur la rifuzintojn, sed ankaŭ iliajn familianojn.
La deviga soldatservo estis aparte peza dum la unua mondmilito, en kiu – unu plian fojon – sudanoj devis batali pri celoj, kiuj ne interesis ilin (mia avo, siciliano de Mesino, kiam li estis sendita batali sur Karsto, probable eĉ ne sciis precize, kie situas Triesto).
La daŭro de la deviga soldatservo, komence tre longa, estis progresive malpliigita, ĝis en 1997 ĝi fariĝis 10-monata.
Samtempe, antaŭenpaŝis du postuloj:
– la konscienca militrifuzo, nome, la ebleco plenumi anstataŭan civilan servon, respektante sen armiloj la ordonon de artikolo 52 de la respublikana Konstitucio, laŭ kiu “La defendo de la Patrio estas sankta devo de la civitano”;
– la allaso de virinoj al la soldatservo.
Al la unua postulo (post akraj disputoj, kiuj en 1965 naskis la denuncon pro laŭdo de krimo de Pastro Lorenzo Milani, ĉar li apogis la konsciencan militrifuzon)

Lorenzo Milani


oni respondis per la leĝo de la 15-a de decembro 1972 n. 772, kiu rekonis la konsciencan militrifuzon, unuamomente pro motivoj kun religia karaktero kaj kun daŭro de la civila servo pli longa ol tiu de la milita servo (por eviti komfortajn ruzaĵojn); poste (danke al la interveno de la konstitucia Kortumo kaj leĝaj modifoj) ankaŭ sen apartaj motivoj kaj por samtempa daŭro, ĝis per leĝo de la 6-a de marto 2001, n. 64, estis starigita la tutlanda civila Servo.
Al la dua postulo oni respondis per du leĝvaloraj dekretoj de 2000, kiuj allasis la virinojn al la volontula soldatservo.
Kiel kronado de ĉi tiu progresiva vojo:
– la leĝo de la 14-a de novembro 2000, n. 331, antaŭvidis la laŭgradan anstataŭigon per volontuloj, limdate de sep jaroj, de la soldatoj en deviga servo, tamen kun la klaŭzo, ke oni povus restarigi la devigan soldatservon en okazo de nesufiĉo de volontuloj, de milito, kaj de seriozaj internaciaj krizoj;
– la leĝo de la 23-a de aŭgusto 2004, n. 226, konstatinte la progresivan malkreskon de la naskonombro, la mallongan daŭron de la deviga soldatservo, la kompleksecon de la modernaj armiloj postulantaj profesiecon, la bezonon limigi la elspezojn, malpliigis de 270.000 al 190.000 la nombron de la militistoj, kaj preskribis, ke la voko al soldatservo ĉesos je la 31-a de decembro 2004.
En 2005, tamen, oni ekvidis, ke ĉirkaù 20.000 junuloj troviĝas en absurda situacio: vokitaj al la armiloj fine de 2004, ili ankoraŭ devige soldatservis, kvankam la deviga soldatservo estas ĉesigita; tial estis necese adopti urĝan dekreton, kiu ebligis la antaŭtempan forpermeson ekde la 1-a de julio 2005.
La nuntempe valida artikolo 1929 de la leĝvalora dekreto de la 15-a de marto 2010, n. 66, antaŭvidas, ke povas esti denove vokataj al soldatservo la volontuloj ĉesintaj de ne pli ol kvin jaroj,
a) se estas deklarita la milita stato laŭ artikolo 78 de la Konstitucio;
b) se serioza internacia krizo, en kiu Italio estas implikita rekte aŭ pro sia aparteno al internacia organizo, pravigas pliigon de la nombra konsisto de la armitaj Fortoj.
Estas dirende, ke la reformo de la soldatservo estis akceptita de la publika opinio en tre malkonkorda maniero:
– laŭ la favorantoj de la deviga soldatservo, ĝi estigas interŝanĝon inter junuloj kun malsamaj geografiaj, sociaj kaj lingvaj devenoj, ebligas koni novajn realojn kaj starigi amikecojn, kreas spiriton de disciplino kaj de kunlaboro;
– la malfavorantoj, kontraŭe, manifestas etikajn konsiderojn (pacifismo kaj antimilitarismo); asertas, ke estas limigita la persona libero, jen en la momento de la soldatiĝo jen en la deĵoraj monatoj, egaligitaj al iaspeca malliberigo; estas altrudita rigora hierarkia disciplino; la devigo estas diskriminacia kaj seksisma favore al la virinoj; ĝi prokrastigas la eniron en la mondon de l’ laboro, jen absolute jen en komparo kun nedevigitoj kaj virinoj; ĝi ne havigas profesiecon; ĝi trudas kunulecon kun junaj krimuloj; pli facile ĝi elmetas al huliganaj faroj flanke de la pliaĝuloj.
Mi aldonas kuriozaĵon: poŝtan bileton “je rabatita tarifo por simplaj soldatoj en deviga soldatservo”, utiligitan en 1978 por la speciala poŝta stampo pro la 49-a itala Kongreso de Esperanto (Cesena).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *