Homoj

Sergio Endrigo

La 15-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1933) de la istria kantaŭtoro Sergio Endrigo (1933-2005), it.wikipedia.org/wiki/Sergio_Endrigo naskiĝinta en Pola kiam tiu urbo (hodiaŭ Pula en Kroatio) estis itala. Fulvio Tomizza Sergio Endrigo kunlaboris kun gravaj verkistoj kaj poetoj (ekzemple, Gianni Rodari, Pier Paolo Pasolini, Giuseppe Ungaretti), kaj tradukis al la itala… Legu plu Sergio Endrigo

Homoj

Giacomo Leopardi

La 14-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1837) de Giacomo Leopardi (1798-1837), eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Leopardi pri kiu mi parolis plurfoje (ekzemple, la 29-an de junio 2018, en la datrevdeno de la naskiĝo), Giacomo Leopardi kaj pri kiu mi parolos multajn aliaj fojojn. Hodiaŭ mi limiĝas transskribi (en la itala, kaj en ĝia traduko… Legu plu Giacomo Leopardi

Homoj

Fernando Pessoa

La 13-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1888) de la portugala poeto kaj verkisto Fernando António Nogueira Pessoa (1888-1935), eo.wikipedia.org/wiki/Fernando_Pessoa konsiderata unu el la plej gravaj poetoj en portugala lingvo. Pri li oni povas mencii plurajn kuriozaĵojn: – li naskiĝis en Lisbono, en la festotago de Sankta Antono de Padovo, kiu… Legu plu Fernando Pessoa

Eventoj · Lokoj

Campaldino

La 11-a de junio estas la datreveno de la batalo de Campaldino (1289), eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Campaldino en kiu la gelfoj subtenantoj de la Papo (ĉefe florencanoj, sed ankaŭ civitanoj de Bolonjo, Prato, Lukko, Pistojo, Sieno), gviditaj interalie de Corso Donati, Dino Compagni venkis la gibelinojn subtenantojn de la Imperiestro (ĉefe arecanojn), gviditajn de la Episkopo de Areco… Legu plu Campaldino

Lokoj

Lidice

La 10-an de junio estas la datreveno de la detruo (en 1942) de la bohema vilaĝo Lidice (en la germana: Liditz), kiu dum la dua mondmilito apartenis al la Protektorato de Bohemio kaj Moravio de la Tria Regno, kaj estis tute detruita kiel reprezalio pro la partizana atenco, en kiu estis mortigita la “Regna Protektanto”… Legu plu Lidice