La 29-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1798) de Giacomo Leopardi (1798-1837).
eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Leopardi
Mi jam parolis pri li la 29-an de junio 2018
kaj la 14-an de junio 2019.
Hodiaŭ mi transskribas lian poeziaĵon “A Silvia”, en la itala (laŭtlegitan de Vittorio Gassman, kies datreveno de la morto en 2000, pro aparta koincido, okazas ĝuste hodiaŭ), kaj en unu el la tradukoj al Esperanto.
Mi aldonas poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1998 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Leopardi, kun la komencaj versoj de “A Silvia”.
A SILVIA
Silvia, rimembri ancora
quel tempo della tua vita mortale,
quando beltà splendea
negli occhi tuoi ridenti e fuggitivi,
e tu, lieta e pensosa, il limitare
di gioventù salivi?
Sonavan le quiete
stanze, e le vie d’intorno,
al tuo perpetuo canto,
allor che all’opre femminili intenta
sedevi, assai contenta
di quel vago avvenir che in mente avevi.
Era il maggio odoroso: e tu solevi
così menare il giorno.
Io gli studi leggiadri
talor lasciando e le sudate carte,
ove il tempo mio primo
e di me si spendea la miglior parte,
d’in su i veroni del paterno ostello
porgea gli orecchi al suon della tua voce,
ed alla man veloce
che percorrea la faticosa tela.
Mirava il ciel sereno,
le vie dorate e gli orti,
e quinci il mar da lungi, e quindi il monte.
Lingua mortal non dice
quel ch’io sentiva in seno.
Che pensieri soavi,
che speranze, che cori, o Silvia mia!
Quale allor ci apparia
la vita umana e il fato!
Quando sovviemmi di cotanta speme,
un affetto mi preme
acerbo e sconsolato,
e tornami a doler di mia sventura.
O natura, o natura,
perché non rendi poi
quel che prometti allor? perché di tanto
inganni i figli tuoi?
Tu pria che l’erbe inaridisse il verno,
da chiuso morbo combattuta e vinta,
perivi, o tenerella. E non vedevi
il fior degli anni tuoi;
non ti molceva il core
la dolce lode or delle negre chiome,
or degli sguardi innamorati e schivi;
né teco le compagne ai dì festivi
ragionavan d’amore.
Anche perìa fra poco
la speranza mia dolce: agli anni miei
anche negaro i fati
la giovinezza. Ahi come,
come passata sei,
cara compagna dell’età mia nova,
mia lacrimata speme!
Questo è il mondo? questi
i diletti, l’amor, l’opre, gli eventi,
onde cotanto ragionammo insieme?
questa la sorte delle umane genti?
All’apparir del vero
tu, misera, cadesti: e con la mano
la fredda morte ed una tomba ignuda
mostravi di lontano.
Giacomo Leopardi
°°°°°
AL SILVJA
Silvja, ĉu vi memoras
de via viv’ mortonta tiun tempon,
kiam beleco brilis
en la okuloj ridaj kaj fuĝemaj,
kaj vi, medite ĝoja, al la sojlo
de la junec’ suriris?
Resonis la kvietaj
ĉambroj, la voj’ proksima
pro via kant’ ĉiama,
dum vi, al ina tasko plenatenta,
sidiĝis tre kontenta
pri la necerta de l’ estont’ imago.
Estis odora maj’: kaj via tago
pasadis samkutima.
Mi la lernadon ĉarman
lasante for kaj la ŝvitigan karton,
kie mi de l’ junaĝo
kaj de mi mem konsumis la plejparton,
hazardvenante sur la dombalkonon,
orelkaptadis vian voĉosonon,
kaj bruon de la manoj
kiuj trakuris la lacigan tolon.
Ĉielon mi admiris,
ĝardenojn, orajn stratojn,
kaj tien foran maron, tien monton.
La homa lang’ ne dirus
kion la sin’ aspiris.
Kiom la pensoj dolĉis,
kaj la esper’, la koroj, Silvja mia!
Kiel promesradia
ŝajnis la homa stato!
Se tiom da esper’ mi rememoras,
korpremo min doloras
akrega, sen kompato,
kaj replorigas min la malplezuro.
Naturo, ho naturo,
kial neniam donas
la promesaĵojn vi? Kial tiele
vi l’ filojn prifriponas?
Sed antaŭ ol la vintr’ sekigis herbojn,
vi, de interna morb’ venkita lukte,
pereis, delikatulin’, nek vidis
la floron de la vivo:
ne flatis vian memon
la dolĉa laŭdo pri la nigraj haroj,
pri la rigard’ sintene flirt-inklina,
nek kun vi traktis kunularo ina,
dum festo, la amemon.
Tuj poste kunpereis
l’ espero dolĉa, kaj al jaroj miaj
la fato ankaŭ neis
la junulecon. Kiel,
oj ve, kiel pasis
kara kunul’ de mia nova aĝo,
espero bedaŭrinda!
Ĉu jenaj estas mondo,
okazoj, amo, faroj kaj ĝojsentoj
kiujn kun vi mi estis pritraktinta?
Ĉu jena l’ sorto de la homaj gentoj?
Kiam la ver’ aperis
mizere falis vi, la malapudan
montrante per la fingro fridan morton
kaj ŝtonan tombon nudan.
Giacomo Leopardi, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Literatura Foiro” 1974-27)