La 26-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1965) de la florenca kantaŭtoro laŭ sicilia deveno Odoardo Spadaro (1893-1965),
it.wikipedia.org/wiki/Odoardo_Spadaro
(ne estas pri li Vikipedia paĝo ben Esperanto),
fama pro la eleganteco kaj la simpatio (en Francio, kie li vivis de 1926 ĝis 1932, li estis komparata al Maurice Chevalier), kaj pro kelkaj kanzonoj laŭ florenca medio:
– La porti un bacione a Firenze (Portu kisegon al Florenco);
– Il cappello di paglia di Firenze (La pajla ĉapelo el Florenco);
– Firenze (Florenco);
– Il valzer della povera gente (La valso de la malriĉuloj).
La kanzono, kiu igis lin aparte populara, kaj eĉ fariĝis simbolo de tiu urbo, estis “La porti un bacione a Firenze” (en florenca dialekto, tre simila al la itala norma lingvo, sed kun kelkaj apartaĵoj, koncerne elparolon kaj vortojn); ĝi tuŝis la kordojn de la sentimento, ĉar ĝi parolis pri florencanino migrinta al fora lando, kiu sentis nostalgion pri sia urbo (la kanzono estas de 1937, kiam la italoj estis “malriĉaj” kaj migradis; sperto bone konata de la kantaŭtoro mem).
Mi transskribas (kun laŭvorta traduko al Esperanto) la tekston de tiu kanzono, de kiu mi indikas du ligojn, respektive pri la klasika vira interpreto de Odoardo Spadaro,
kaj pri la virina interpreto de Nada Malanima (Nada).
Du kuriozaĵoj:
– en 1964, Odoardo Spadaro recitis en la televida scenigita romano “Il giornalino di Gian Burrasca” (La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto) de Luigi Bertelli (Vamba) kaj Lina Wertmüller;
– ĉe lia funebra akompano, estis ludita la muziko de la kanzono “La porti un bacione a Firenze”.
Mi aldonas:
– la poŝtmarkon de 1996 de Respubliko San Marino pri Odoardo Spadaro kaj la kanzono “La porti un bacione a Firenze”, en la serio “Historio de la itala kanzono”;
– karton eldonitan okaze de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto (Florenco, 29-a de julio/ 5-a de aŭgusto 2006).
LA PORTI UN BACIONE A FIRENZE
(Odoardo Spadaro)
Partivo una mattina co’ i’ vapore
e una bella bambina gli arrivò.
Vedendomi la fa: Scusi signore!
Perdoni, l’è di Fiore, sì lo so.
Lei torna a casa lieto, ben lo vedo
ed un favore piccolo qui chiedo.
La porti un bacione a Firenze,
che l’è la mia città
che in cuore ho sempre qui.
La porti un bacione a Firenze,
che l’è la mia città
che in cuore ho sempre qui.
La porti un bacione a Firenze,
lavoro sol per rivederla un dì.
Son figlia d’emigrante,
per questo son distante,
lavoro perché un giorno a casa tornerò.
La porti un bacione a Firenze:
se la rivedo e’ glielo renderò.
Bella bambina! Le ho risposto allora.
Il tuo bacione a casa porterò.
E per tranquillità sin da quest’ora,
in viaggio chiuso a chiave lo terrò.
Ma appena giunto a casa te lo giuro,
il bacio verso i’ cielo andrà sicuro.
Io porto il tuo bacio a Firenze
che l’è la tua città
ed anche l’è di me.
Io porto il tuo bacio a Firenze
né mai, giammai potrò scordarmi te.
Sei figlia d’emigrante,
per questo sei distante,
ma sta’ sicura un giorno a casa tornerai.
Io porto il tuo bacio a Firenze
e da Firenze tanti baci avrai.
L’è vera questa storia e se la un fosse
la può passar per vera sol perché,
so bene e’ lucciconi e quanta tosse
gli ha chi distante dalla Patria gli è.
Così ogni fiorentino ch’è lontano,
vedendoti partir ti dirà piano:
La porti un bacione a Firenze;
gli è tanto che un ci vo;
ci crede? Più un ci sto!
La porti un bacione a Firenze;
un vedo l’ora quando tornerò.
La nostra cittadina
graziosa e sì carina,
la ci ha tant’anni eppure la un n’invecchia mai.
Io porto i bacioni a Firenze
di tutti i fiorentini che incontrai.
°°°°
Laŭvorta traduko al Esperanto
PORTU KISEGON AL FLORENCO
(Odoardo Spadaro, trad. Antonio De Salvo)
Mi forveturis iun matenon per vaporŝipo
kaj alvenis bela knabino.
Vidante min, ŝi diras: Mi petas, sinjoro!
Pardonu, vi estas el Florenco, jes mi scias.
Vi revenas hejmen ĝoja, mi bone vidas tion,
kaj ĉi tie mi petas malgrandan komplezon.
Portu kisegon al Florenco,
kiu estas mia urbo,
kiun mi ĉiam havas en la koro.
Portu kisegon al Florenco,
mi laboras nur por ĝin revidi iam.
Mi estas filino de migrinto,
pro tio mi estas for,
mi laboras por ke iam mi revenu hejmen.
Portu kisegon al Florenco:
se mi vin revidos, mi redonos ĝin al vi.
Bela knabino! Mi tiam respondis al ŝi.
Vian kisegon hejmen mi portos.
Kaj por via trankvilo ekde nun,
dumvojaĝe mi tenos ĝin enŝlosita.
Sed tuj kiam mi alvenos hejmen, tion al vi mi ĵuras,
la kiso al la ĉielo iros senhezite.
Mi portas vian kison al Florenco,
kiu estas via urbo
kaj ankaŭ estas la mia.
Mi portas vian kison al Florenco,
nek iam ajn mi povos forgesi vin.
Vi estas filino de migrinto,
pro tio vi estas for,
sed estu certa, iam vi revenos hejmen.
Mi portas vian kison al Florenco,
kaj de Florenco multajn kisojn vi havos.
Estas vera ĉi tiu historio, kaj se ĝi ne estus tia,
ĝi povas aspekti vera nur tial,
ĉar mi bone scias, kiom da larmoj kaj kiom da tuso
havas tiu, kiu estas malproksime de sia Patrolando.
Tiel ĉiu florencano kiu estas for,
vidante vin forveturi diros al vi mallaŭte:
Portu kisegon al Florenco;
de tre longe mi ne iras tien;
ĉu vi tion kredas? Mi ne plu estas tie!
Portu kisegon al Florenco;
mi sopiratendas kiam mi revenos.
Nia urbeto
ĉarmeta kaj tiel beleta,
havas multe da jaroj kaj tamen neniam maljuniĝas.
Mi portas la kisegojn al Florenco
de ĉiuj florencanoj, kiujn mi renkontis.