La 24-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1961) de la itala (napola) versfaristo kaj muzikisto Giovanni Ermete Gaeta, konata per la pseŭdonimo E. A. Mario (1884-1961),
it.wikipedia.org/wiki/E._A._Mario
aŭtoro de la vortoj kaj/ aŭ de la muziko de pli ol 2.000 kanzonoj, en napola dialekto kaj en itala lingvo, el kiuj multaj estas famaj: la plej konata estas sendube “La canzone del Piave” (La kanzono de rivero Piave),
pri kiu mi parolis la 24-an de oktobro 2017,
verkita kaj komponita en la nokto inter la 23-a kaj la 24-a de junio 1918, kiam, dum la unua monda milito, la itala armeo disrompis ĉe rivero Piave la malamikajn vicojn, premiso por la venka fino de la militaĵoj: post pli ol unu jarcento, tiu kanzono estas ankoraŭ tre populara en Italio, kaj estas sentata kvazaŭ nacia himno.
(Pro kurioza koincido, E.A. Mario mortis en la datreveno de tiu venko kaj de tiu kanzono).
La 26-an de februaro mi prezentis alian faman kanzonon de E.A. Mario, “Tammuriata nera” (Nigra tamburado, 1944).
Hodiaŭ mi transskribas, en la napola kaj en unu el la du tradukoj al Esperanto, la kanzonon de 1919 “Santa Lucia luntana” (Sankta Luĉia lontana/ malproksima), iĝinta preskaŭ korŝira himno de la italaj migrintoj (precipe, sed ne nur, de tiuj sudaj); mi menciis ĝin la 15-an de aprilo 2019.
Mi aldonas foton de 1906, pri italaj migrantoj amasigitaj sur ŝipo veturanta de Napolo al Novjorko.
SANTA LUCIA LUNTANA
E.A. Mario (Giovanni Ermete Gaeta)
Partono ‘e bastimente
pe’ terre assaje luntane
Cántano a buordo:
so’ Napulitane!
Cantano pe’ tramente
‘o golfo già scumpare,
e ‘a luna, ‘a miez’ô mare,
nu poco ‘e Napule
lle fa vedé
Santa Lucia!
Luntano ‘a te,
quanta malincunia!
Se gira ‘o munno sano,
se va a cercà furtuna
ma, quanno sponta ‘a luna,
luntano ‘a Napule
nun se pò stà!
E sònano. Ma ‘e mmane
tremmano ‘ncopp”e ccorde:
quanta ricorde, ahimmé,
quanta ricorde.
E ‘o core nun ‘o sane
nemmeno cu ‘e ccanzone:
sentenno voce e suone,
se mette a chiagnere
ca vo’ turná
Santa Lucia, tu tiene
sulo nu poco ‘e mare
ma, cchiù luntana staje,
cchiù bella pare.
È ‘o canto d”e Ssirene
ca tesse ancora ‘e rrezze!
Core nun vo’ ricchezze:
si è nato a Napule,
ce vo’ murí!
°°°°°
SANKTA LUĈIA LONTANA
E.A. Mario (Giovanni Ermete Gaeta)
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#SANKTA%20LUCXIA%20LONTANA
1.
Jen iras la ŝipegoj
al foraj landlontanoj…
Kantas surŝipe
jam la Napolanoj!
Kaj kun la kant-reeĥoj
la golfo forvanuas,
marmeze luno pluas,
Napolon montras ĝi
al ili pli….
(refreno):
Sankta Luĉia!
Ja for de vi,
ĉio melankolia!
Ni tra la mondo vagas
postĉase al fortuno…
Sed ĉe ekbril’ de luno,
ni de Napolo for
kun korsufer’ !
2
Kaj ludas… kaj vibrigas
la kordojn manoj treme…
Nur rememoroj, ve!
multas korpreme….
Kaj koron jam sanigas
eĉ tute ne kanzono;
la kor’ tra voĉ’ kaj sono
ekploras pro l’ dezir’
pri la reven’…
Sankta Luĉia!
Ja for de Vi……… (refrene)
3
Sankta Luĉia, benoj
‘stas ĉi pecet’ da maro…
Ju pli vi foras, belas
despli ĉi klaro….
Jen kantas la Sirenoj
dum retoteksa rolo!
Riĉon ne volas koro:
Napol-naskite, ĝi
mortu jen ĉi!