Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Homoj

Rifuĝintoj

La 20-an de junio oni solenas la Mondan Tagon de Rifuĝinto, ĉiujaran rendevuon volitan de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por sentivigi la publikan opinion pri la kondiĉo (ofte nekonata aŭ eĉ ignorata) de la milionoj da rifuĝintoj, kiuj, devigitaj forkuri el militoj kaj perfortoj, forlasas sian domon kaj ĉion, kio estis parto de propra vivo, por konstrui al si estontecon post suferoj kaj humiligoj.
Mi jam parolis pri ĉi tiu temo en 2017

Rifuĝintoj


kaj en 2018

Rifuĝintoj


Hodiaŭ mi alcentrigas mian atenton al cirkonstanco, pri kiu ofte oni ne konscias.
La historio de Romo, kia ĝi estas transdonita en “Eneado” de Vergilio, estas strikte ligita kun la travivaĵoj de “ekstereŭropunia” rifuĝinto, Eneo, forkurinta el Trojo (en la nuna Turkio),

Heinrich Schliemann


kaj malavare akceptita de Latinoj kiam li atingis la italajn marbordojn, venante – kia koincido! – el Libio, kie li estis korfavore akceptita de Didono, ŝi mem rifuĝintino el Tiro, solidara pro la sperto de komuna doloro (Eneado 1, 628-630):
Me quoque per multos similis fortuna labores
iactatam hac demum voluit consistere terra;
non ignara mali miseris succurrere disco.

Ĉar min mem ankaŭ, Fatalo, post multaj laboroj similaj,
ĵetis en tiun ĉi landon, kaj tie min resti devigis.
Mi mem estinte mizera, mizerojn mi scias helpadi.
(trad. Henri Vallienne)
eo.wikisource.org/wiki/Eneido

Vergilio bone evidentigas, ekde la unuaj versoj (1, 1-3), la kondiĉon de rifuĝinto de Eneo:
Arma virumque cano Troiae qui primus ab oris
Italiam fato profugus Laviniaque venit
litora, multum ille et terris iactatus et alto.

Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj
kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo,
lando Itala, longtempe tra tero kaj maro vagadis,
Dia de volo.
(trad. Henri Vallienne)

La samon faras Dante Alighieri en la Dia Komedio (Infero I, 73-75):
Poeta fui, e cantai di quel giusto
figliuol d’Anchise che venne di Troia,
poi che ‘l superbo Ilion fu combusto.

Mi kantis pri la Ankizid’, senkrona
veninta el la patrourbo Trojo,
ĉar brulis for la gloro Iliona
(trad. Eugen Wüster)

Poeto estis mi, kaj kantis justan
Ankizan filon el Trojo venintan,
kiam fiera Ilion’ elbrulis
(trad. Giovanni Peterlongo)

Kantis mi, poet’, pri l’ pia homo,
fil’ de Anĥizo, rifuĝint’ el Trojo,
post brulo de l’ fiera Iliono
(trad. Kálmán Kalocsay)

Poet’, mi kantis pri la justa homo,
fil’ de Anĥizo, forlasinta Trojon,
post brulo de l’ fiera Iliono.
(trad. Enrico Dondi).

Al la tragedia travivaĵo de la brulego de Trojo kaj de la forkuro de Eneo inspiriĝas la fresko de Rafaelo Sanzio kaj helpantoj, en la Vatikanaj Palacoj, pri la Brulego de la roma kvartalo Borgo (tuj antaŭ la baziliko de Sankta Petro) en la jaro 847. La brulego “mirakle” estingiĝis danke al beno de la tiama Papo Leono la 4-a. La fresko utiligas klasikajn bildojn, komparante la brulegon de Borgo kun tiu de Trojo, kun la figuro de Eneo, kiu portas surŝultre sian maljunan patron Anĥizon.
(La fresko intencis, interalie, substreki la pacigan agadon de la Papo, kaj la akceptemon al la rifuĝintoj).
Mi aldonas:
– la bildon de la fresko “La brulego de Borgo”;
– la italan poŝtmarkon de 1930, en la serio pro la dumiljara datreveno de la naskiĝo de Vergilio, kun la verso de Eneado (3, 524), kiu montras la ĝojegon de la rifuĝintoj je la ekvido de la italaj marbordoj:
Italiam laeto socii clamore salutant

Ĝojaj kunuloj Italan tutkore per krioj salutas.
(trad. Henri Vallienne)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *