Homoj

Blaise Pascal

La 19-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1623) de la franca matematikisto, fizikisto, filozofo kaj teologo Blaise Pascal (1623-1662),
eo.wikipedia.org/wiki/Blaise_Pascal
konata en la itala kiel Biagio Pascal, kaj en Esperanto kiel Blazio Paskalo.
Mi jam parolis pri li la 19-an de junio 2018.

Blaise Pascal


Mi transskribas (en la franca, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) eron el la dekdua el la “Lettres provinciales” (Provincaj leteroj), verko publikigita sub la pseudonimo Louis de Montalte kaj siatempe metita de la katolika Eklezio en la Indekson de la malpermesitaj libroj, polemike direktita kontraŭ la kazuismo kaj la permesismo de la jezuitaj teologoj, al kiuj Pascal kontraŭmetis la rigoran vidon de Sankta Aŭgusteno kaj Janseno.
Por kompreni la ĝustan signifon de tiu peco kaj ĝian celon, oni devas konsideri, ke:
– temas pri fikciaj leteroj (laŭ literatura ĝenro tiam furora), en kiuj pariza honestulo informas provincan amikon pri la disputo, kiun li havas kun jezuitoj;
– la influaj jezuitoj, mokitaj de Pascal, aktivigis la policon kaj la cenzuron;
– Pascal reagas per ĉi tiu premiso, preterlasita en la traduko al Esperanto aperinta en la franca revuo “Franca Esperantisto” en 1911, kiu kontraùe estas gravega:
“Vous croyez avoir la force et l’’mpunité, mais je crois avoir la vérité et l’innocence” (Vi kredas havi la forton kaj la senpunecon, sed mi kredas havi la veron kaj la senkulpecon).
Pri tio, vekis sensacion, en julio 2017, la eldiro de Papo Francisko, ke Blaise Pascal meritus beatigon, kaj ke li aktivigos tiucele la kompetentajn vatikanajn instancojn: des pli mirige, ĉar Papo Francisko estas jezuito. Se tiu beatigo okazos, oni rajtos diri, ke Pascal pravis, kiam li asertis, ke la vero fine venkas.
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 1944 honore al Pascal.


LA VÉRITÉ FINIT PAR TRIOMPHER DE LA VIOLENCE
Cest une étrange et longue guerre que celle où la violence essaie d’opprimer la vérité. Tous les efforts de la violence ne peuvent affaiblir la verité et ne servent qu’à la relever davantage: toutes les lumières de la vérité ne peuvent rien pour arreter la violence et ne font que l’irriter encore plus. Quand la force combat la force la plus puissante détruit la moindre: quand on oppose les discours aux discours, ceux qui sont véritables et convaincants, confondent et dissipent ceux qui n’ont que la vanité en le mensonge; mais la violence et la vérité ne peuvent rien l’une sur l’autre. Qu’on ne prétende par la néanmoins que les choses soient égales: car il y a cette extreme différence: que la violence n’a qu’un cours borné par l’ordre de Dieu qui en conduit les effets à la gloire de la verité qu’elle attaque, au lieu que la vérité subsiste éternellement et triomphe enfin de ses ennemis parce quelle est eternelle et puissante comme Dieu même.
Blaise Pascal, “Lettres Provinciales” (XIIe lettre).

°°°°°
LA VERITÀ FINISCE CON IL TRIONFARE SULLA VIOLENZA
È una strana e lunga guerra quella in cui la violenza cerca di opprimere la verità. Tutti gli sforzi della violenza non possono indebolire la verità e non servono ad altro che a rialzarla di più: tutte le luci della verità non possono far niente per arrestare la violenza e non fanno che irritarla ancora di più. Quando la forza combatte la forza, la più potente distrugge quella minore; quando si contrappongono discorsi a discorsi, quelli che sono veritieri e convincenti confondono e dissipano quelli che hanno soltanto la vanità e la menzogna; ma la violenza e la verità nulla possono l’una contro l’altra. Non si pretenda tuttavia che le cose siano uguali: perché c’è questa essenziale differenza: che la violenza non ha che un corso delimitato dall’ordine di Dio che ne conduce gli effetti alla gloria della verità che essa attacca, mentre la verità sussiste in eterno e alla fine trionfa sui suoi nemici, perché è eterna e potente come Dio stesso.
Blaise Pascal, “Lettres Provinciales”, XII lettera, trad. Antonio De Salvo

°°°°°
LA VERO FINE VENKAS LA PERFORTON
Stranga kaj longdaŭra estas la milito, dum kiu la perforto provas premegi la veron. Ĉiuj penadoj de la perforto ne povas malfortigi la veron, kaj nur utilas por ke ĝi pli alte leviĝu: ĉiuj lumoj de la vero nenion povas por haltigi la perforton kaj nur pli multe kolerigas ĝin. Kiam forto kontraŭbatalas forton, la plej potenca detruas la potencan: kiam oni kontraŭmetas paroladojn kontraŭ paroladoj, tiuj, kiuj estas veraj kaj konvinkodonaj malpravigas kaj malaperigas tiujn, kiuj nur enhavas vantecon kaj mensogon: sed la perforto kaj la vero nenion kontraŭpovas unu kontraŭ la alia. Tamen oni ne devas argumenti de tio, ke ambaŭ estas tute egalpovaj, ĉar inter ili ekzistas grandega diferenco: la perforto nur havas daŭron limigitan de la Dia ordono, kiu direktas ĝiajn efikojn al la gloro de la vero, kiun ĝi atakas, dum la vero eterne persistas kaj fine venkas siajn malamikojn, ĉar ĝi estas eterna kaj potenca kiel Dio mem.
Blaise Pascal, “Lettres Provinciales”, XIIe lettre (Provincaj leteroj. 12-a letero)
trad. Félicien Menu de Ménil (“Franca Esperantisto” 1911-7, p. 106)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *