Homoj

Maksim Gorkij

La 18-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1936) de la rusa verkisto kaj poeto Aleksej Maksimovič Peškov (1868-1936), konata per la pseŭdonimo Maksim Gorkij (kio en la rusa signifas “amara”: ĝi estis elektita por indiki, ke estas analizata la amara vero),
eo.wikipedia.org/wiki/Maksim_Gorkij
la kvara rusa aŭtoro koncerne nombron de tradukoj al fremdaj lingvoj, post Lenin, Tolstoj kaj Dostojevskij.
Mi jam parolis pri li la 18-an de junio 2017.

Maksim Gorkij


Hodiaŭ mi transskribas la tradukojn al la itala kaj al Esperanto de lia poeziaĵo de 1901 “Pesnja o burevestnike” (Il canto della procellaria – La kanto de la ventegbirdo), kun forta metafora signifo, kaj aldonas Hindan poŝtmarkon de 1968 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de la poeto.


CANTO DELLA PROCELLARIA

(PESNJA O BUREVESTNIKE)

 

Sulla bianca distesa del mare

raduna il vento le nubi.

Tra le nubi e il mare

orgogliosamente si libra la procellaria,

simile a un nero fulmine.

Ora sfiorando con l’ala le onde,

ora slanciandosi come saetta verso le nubi,

essa grida: e le nubi sentono la gioia

nel grido ardimentoso dell’uccello.

In quel grido c’è

la brama della tempesta!

Le nubi sentono in quel grido

la forza dell’ira, la fiamma della passione

e la sicurezza nella vittoria.

I gabbiani gemono di fronte alla procella;

gemono, volano, qu e là sul mare

e sarebbero pronti a nascondere nel suo fondo

il loro terrore davanti alla tempesta.

Alcuni colimbi gemono:

è inaccessibile ai colimbi il piacere

di battersi per la vita,

il rimbombo dei colpi li spaventa.

Lo stolto pinguino nasconde timidamente

il grasso corpo tra gli scogli…

Soltanto l’orgogliosa procellaria

si libra ardita e libera

sul mare bianco di schiuma!

Le nubi calano

sempre più cupe

e basse sul mare,

le onde cantano e si gettano

in alto verso i tuoni.

Il tuono rimbomba. Le onde

si lamentano nella loro schiuma d’ira,

disputando col vento.

E il vento avvolge i branchi di onde,

nel suo forte amplesso,

e li butta con rabbia selvaggia

contro gli scogli, frantumandone

in polvere e spruzzi

le masse smeraldine.

La procellaria si slancia con un grido,

simile ad un fulmine nero,

trafigge le nubi come una freccia,

con l’ala porta via la schiuma delle onde.

Ed ecco che volteggia come un demone,

il superbo demone nero della tempesta,

e ride e singhiozza… Ride delle nubi,

singhiozza di gioia!

Nella collera della tempesta

quel demone sensibile

già da tempo ormai ha percepito la stanchezza,

è sicuro che le nubi non riusciranno

a nascondere il sole, no, non riusciranno!

Il vento ulula… Il tuono rimbomba…

I mucchi di nubi ardono d’una fiamma azzurra

sugli abissi del mare.

Il mare afferra i dardi dei lampi

e li spegne nel suo baratro.

Come serpenti infuocati,

si attorcigliano nel mare

i riflessi di quei lampi e scompaiono.

La tempesta! Presto infurierà la tempesta!

 

E l’audace procellaria,

si libra orgogliosamente tra i lampi,

sul mare ruggente di collera,

e grida, profetessa di vittoria:

 

Infuri più violenta la tempesta!

 

Maksim Gorkij, trad. Agostino Bagnato

www.lalbatros.it/index.php/cultura/185-maksim-gor-kij-torna-a-sorrento-sulle-ali-della-procellaria

°°°°°

 

LA VENTEGBIRDO

 

Super griza marsupraĵo

vento nubojn ekkolektas.

Inter nuboj kaj la maro

ventegbird’ fiere flugas.

je la nigra fulm’ simila.

 

Ondon per flugil’ tuŝante

al la nuboj ekflugante

krias bird’ — kaj nuboj aŭdas

ĝojon en kuraĝa krio.

 

En ĉi tiu krio estas

la soifo de l’ ventego.

Kolerforton, pasiflamon

kaj certecon de la venko

aŭdas nuboj en la krio.

 

Mevoj ĝemas pro ventego,

ĝemas, flugas super maro,

pretaj kaŝi sur marfundo

la teruron pro ventego.

 

Ankaŭ ĝemas la kolimboj —

ja neatingebla estas

al kolimboj la plezuro…

Je l’ batalo de la vivo:

fulmotondroj tro timigas.

 

Malsaĝul’ pingven’ timeme

kaŝas korpon en ŝtonegoj.

Nur fiera Ventegbirdo

kun kuraĝo kaj libere

li flugadas super maro,

maro griza pro la ŝaŭmo.

 

Nuboj ĉiam pli mallume

nuboj ĉiam pli malsupre

malleviĝas super maro:

ondoj saltas al altaĵo

kaj renkonte al la tondro.

 

Tondro tondras. En la ŝaŭmo

de l’ kolero ĝemas ondoj,

disputante kun la vento.

Jen la vento ĉirkaŭprenas

forte arojn de la ondoj:

 

ondojn ĵetas ĝi eksvinge

kun sovaĝa kolerego

sur ŝtonegojn, disbatante

ilin je la polv’ kaj ŝprucoj,

ŝprucoj kaj la polv’ smeraldaj.

 

Ventegbirdo krie flugas

je la nigra fulm’ simila,

kiel sag’ trapikas nubojn.

Ŝaŭmon per flugil’ deŝiras.

 

Jen portiĝas li, flera,

de l’ venteg’ demono nigra,

kaj ridegas kaj ploregas:

li ridegas je la nuboj,

li ploregas pro la ĝojo.


La demono akrasenta

en kolero de la tondro

lacon aŭdas, kaj li estas

certigita, ke ne kaŝos

nuboj sunon — ne, ne kaŝos.

 

Vento bruas. Tondro tondras.

 

Kiel blua flam’, nubaroj

flamas super marprofundo.

Maro kaptas fulmosagojn

kaj en akvoturn’ estingas.

 

Kvazaŭ la serpentoj fajraj,

elkurbiĝas kaj volviĝas

en la mar’, malaperante

reflektajĵoj de la fulmoj.

 

— «Baldaŭ la venteg’ bruegos!»

 

Tio estas Ventegbirdo:

la kuraĝa kaj fiera,

li flugadas inter fulmoj

super maro krieganta

je l’ kolero; tion krias

la profeto de la venko:

 

— «La venteg’, pli forte tondru!»

 

Maksim Gorkij, trad. Nikolaj Kabanov

La Revuo, 1906-1907, I, p. 449-450

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *