Homoj

Sergio Endrigo

La 15-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1933) de la istria kantaŭtoro Sergio Endrigo (1933-2005),
it.wikipedia.org/wiki/Sergio_Endrigo
naskiĝinta en Pola kiam tiu urbo (hodiaŭ Pula en Kroatio) estis itala.

Fulvio Tomizza


Sergio Endrigo kunlaboris kun gravaj verkistoj kaj poetoj (ekzemple, Gianni Rodari, Pier Paolo Pasolini, Giuseppe Ungaretti), kaj tradukis al la itala famajn pecojn (ekzemple, “La rosa blanca” de José Martí).

Rozo blanka


Tri liaj kanzonoj estis tradukitaj al Esperanto:
– “Ci vuole un fiore” (Necesas floro)
– “Io che amo solo te” (Mi, amante sole vin);
– “Aria di neve” (Vento neĝa).
Aliaj kanzonoj, kiuj fariĝis popularaj, estas “Teresa” (kiu en 1964 havis problemojn kun la tiama cenzuro, ĉar ĝi parolis senĝene pri knabino, kiu estis havinta multajn amorajn spertojn) kaj “L’arca di Noè” (La arkeo de Noa), kiu en 1969 estis avangarda en la denunco de la plagoj de la media malpuriĝo.
Mi transskribas, en la itala kaj en Esperanto, la tekston de la kanzono “Ci vuole un fiore” (Necesas floro), ŝulditan al Gianni Rodari:

Gianni Rodari


temas pri teksto ŝajne naiva (tre populara ĉe infanoj, danke al la simplaj versoj kaj al la facile memorebla muziko), sed kiu efektive transdonas profundan mesaĝon.
La aldonita bildo montras lekantojn.


CI VUOLE UN FIORE
(Parole di Gianni Rodari, musica di Sergio Endrigo)

Le cose di ogni giorno raccontano segreti
a chi le sa guardare ed ascoltare

Per fare un tavolo ci vuole il legno
Per fare il legno ci vuole l’albero
Per fare l’albero ci vuole il seme
Per fare il seme ci vuole il frutto
Per fare il frutto ci vuole il fiore
Ci vuole un fiore, ci vuole un fiore
Per fare un tavolo ci vuole un fiore

Per fare un fiore ci vuole un ramo
Per fare il ramo ci vuole l’albero
Per fare l’albero ci vuole il bosco
Per fare il bosco ci vuole il monte
Per fare il monte ci vuol la terra
Per far la terra ci vuole un fiore
Per fare tutto ci vuole un fiore

°°°°°

NECESAS FLORO
Vortoj de Gianni Rodari, muziko de Sergio Endrigo
trad. Umberto Broccatelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/endrigo.html#NECESAS_FLORO

Aferoj ĉiutagaj sekretojn povas diri,
se ilin vi rigardas kaj aŭskultadas.

Por fari tablon, necesas ligno;
por fari lignon, necesas arbo;
por fari arbon, necesas semo;
por fari semon, necesas frukto;
por fari frukton, necesas floro,
necesas floro, necesas floro.
Por fari tablon, necesas floro.

Por fari floron, necesas branĉo;
por fari branĉon, necesas arbo;
por fari arbon, arbaron trovu;
por la arbaro necesas monto;
por fari monton necesas tero;
por fari teron, necesas floro;
por fari ĉion necesas floro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *