Lokoj · Homoj

Sankta Petrono

La 7-a de junio estas la datreveno de la demeto de la unua ŝtono (en 1390, kvar jarojn post la Katedralo de Milano) de la grandioza Baziliko de Sankta Petrono en Bolonjo;
eo.wikipedia.org/wiki/Baziliko_Sankta_Petronio
kvankam ĝi estas nekompleta, ĝi estas la sesa plej granda preĝejo en Eŭropo, post Sankta Petro en Vatikano, Sankta Paŭlo en Londono, la Katedralo de Sevilo, la Katedralo de Milano kaj la Katedralo de Florenco: ĝi estas longa 132 metrojn, larĝa 60, alta 44,27 metrojn en la volbo kaj 51 en la fasado.
Ĝi havas plurajn apartaĵojn:
– ĝi ne estas la Katedralo de Bolonjo (tiu rolo apartenas al la preĝejo de Sankta Petro, kvankam la Patrono de Bolonjo estas Sankta Petrono, tiom ke en eminenta senco la bolonjanoj estas nomataj “petronanoj”; kaj mi ne ekskludas, le la ekleziaj aŭtoritatuloj elektis kiel Katedralon la preĝejon dediĉitan al Sankta Petro ĝuste por emfazi la dependecon de Romo);
– ĝi ne havas eklezian devenon kaj ne estas eklezia propraĵo: eĉ, ĝia starigo fare de la civitanaro volis esti manifestiĝo de memstareco disde la Eklezio, des pli ke parto el la rimedoj por la konstruo estis trovita per la altrudo de imposto super la ekleziaj bienoj; rebate, la Papoj, en kies jurisdikcion iumomente eniris Bolonjo, faris ĉion eblan por malfaciligi la evoluon de la konstruajo, por eviti, ke ĝi fariĝu pli granda ol Sankta Petro en Vatikano; aparte, Pio la 4-a (1562) konstruigis je nuraj 12 metroj de la Baziliko, paralele al la ĉefa navo, la novan universitatan sidejon (“Archiginnasio”), tiel ke ne eblis konstrui la maldekstran transepton de la Baziliko, laŭ la origina plano je latina kruco;
– oni havas, do, la kuriozan cirkonstancon, ke la Baziliko estis starigita pro civitana iniciato, dum la konstruaĵo de la Universitato ŝuldiĝas al eklezia iniciato;
– male ol tradicie, la fasado estas orientita al Sudo kaj la absido al Nordo; sekve, la flankoj estas turnitaj al Oriento kaj al Okcidento, tial la sunlumo eniras en difuzita maniero dum la tuta tago;
– la preĝejo entenas freskon, en kiu estas bildigita Mahometo en la Infero, inter la “seminator di scandalo e di scisma” (kiuj kverelojn dum la viv’ aranĝas aŭ semas skismojn; trad. Enrico Dondi) laŭ Dante Alighieri, Dia Komedio, Infero 28, 22-42); pro tio, ĝi estas konstante gardata kiel “tikla pafcelo”, kaj plurfoje ricevis teroristajn minacojn.
Pri Sankta Petrono oni povus diri multajn aliajn aferojn; hodiaŭ mi limiĝas transskribi (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto) la poeziaĵon de Giosuè Carducci (1835-1907) “Nella piazza di San Petronio” (Sur la placo de Sankta Petrono).
Mi aldonas malnovan bildkarton kun parta vidaĵo de Bolonjo; maldekstre, la Baziliko de Sankta Petrono dealte.


NELLA PIAZZA DI SAN PETRONIO

 

Surge nel chiaro inverno la fosca turrita Bologna,

e il colle sopra bianco di neve ride.

 

È lora soave che il sol morituro saluta

le torri e l tempio, divo Petronio, tuo;

 

le torri i cui merli tantala di secolo lambe,

e del solenne tempio la solitaria cima.

 

Il cielo in freddo fulgore adamantino brilla;

e laer come velo dargento giace

 

su l foro, lieve sfumando a torno le moli

che levò cupe il braccio clipeato de gli avi.

 

Su gli alti fastigi sindugia il sole guardando

con un sorriso languido di viola,

 

che ne la bigia pietra nel fosco vermiglio mattone

par che risvegli lanima de i secoli,

 

e un desio mesto pe l rigido aere sveglia

di rossi maggi, di calde aulenti sere,

 

quando le donne gentili danzavano in piazza

e co i re vinti i consoli tornavano.

 

Tale la musa ride fuggente al verso in cui trema

un desiderio vano de la bellezza antica.

 

Giosuè Carducci

 

°°°°°

 

SUR LA PLACO DE SANKTA PETRONO

 

Staras en klara vintro la griza turriĉa Bolonjo

kaj supre ridas la neĝblanka monteto.

 

Dolĉas la horo dum suno mortonta salutas

turojn kaj vian templon, Sankta Petrono;

 

la turojn, kies kranelojn jarcentoj tuŝis,

kaj de l solena templo la solecan kulminon.

 

Ĉielo brilas en frosta helec diamanta;

kaj l’ aer’ kuŝas, kiel vual’ arĝenta

 

super la placo stompetante la masivojn,

kiujn brune starigis la ŝildŝirmitaj avoj.

 

Super l altaj vertoj haltetas sun rigardante

kun forvelkanta rido violkolora,

 

kiu, ĉe l griza ŝtono, ĉe l nigreruĝa briko,

ŝajnas reveki l animon de l jarcentoj,

 

kaj tra l malvarma aer vekas mornan sopiron

pri ruĝaj majoj, pri varmaj parfumaj vesperoj,

 

kiam la ĉarmaj virinoj dancadis sur placo

kaj kun venkitaj reĝoj la konsuloj revenis.

 

Tiel la muzo ridas fluge al verso, en kiu

tremas deziro vana pri la belec antikva.

 

Giosuè Carducci, trad. Luigi Minnaja

(“Radio Roma – Esperanto” 20.2.1957)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *