La 28-an de januaro 2019 la Poŝto de Belgio eldonis filatelan folieton (kun klarigoj en la franca, la germana, la nederlanda kaj Esperanto), por memorigi la unuajarcentan datrevenon de la anekso (laŭvorte, “reveno”) de mikroskopa “Ŝtato”, ekzistinta de 1816 ĝis 1919: Moresnet, strio da teritorio el ĉirkaŭ 3,5 kvadrataj kilometroj, pridisputita de Prusio (poste Germanio) kaj Nederlando (poste Belgio, ekde 1830).
eo.wikipedia.org/wiki/Moresnet
Ĉe la bazo de la disputo estis la fakto, ke en tiu teritorio (en la zono nomata Vieille-Montagne en la franca kaj Altenberg en la germana, tio estas Malnova Monto) estis minejo de zinko (tamen elĉerpita en 1885), kaj ke ĝia situo je la kruciĝo de tri Landoj, je malmultaj kilometroj de la grava germana urbo Aachen (Aĥeno), sugestis la starigon de monludejo, kaj timigis, ke la malgranda teritorio povos fariĝi “imposta paradizo”.
En la Kongreso de Vieno (1815), kiu metis finon al la napoleonaj militoj, oni do atingis kompromison: la vilaĝo Moresnet (Moresneto) fariĝis nederlanda, Neu-Moresnet (Nova Moresneto) prusa, kaj la intermeza teritorio, kun la vilaĝo Kelmis (en la franca, La Calamine) kaj la minejo, estis deklarita neŭtrala kun kuna administrado, kun la nomo en la germana (Neutral Moresnet), en la nederlanda (Neutraal Moresnet) kaj en la franca (Moresnet Neutre).
En aŭgusto 1908, la kuracisto de la minejo, Wilhelm Molly, kiu estis esperantisto kaj ĝuis grandan favoron ĉe la loĝantaro, proklamis la sendependecon de la teritorio, kun la nomo en Esperanto (“Amikejo”) kaj la indiko en Esperanto “Neŭtra Moresneto”, kaj kun la intenco (kaj la espero) altiri homojn el ĉiuj Landoj kaj estigi veran komunumon de Esperanto-parolantoj.
(filmeto en la nederlanda kun subtitoloj en Esperanto)
Komence, la iniciato havis ioman sukceson: la gazetoj de la tuta mondo amplekse parolis pri ĝi; estis starigitaj “internaciaj” kontaktoj (ekzemple, en numero 1910-4,5 de “Espero katolika”, en la kroniko de la Unua internacia Kongreso de katolikaj esperantistoj – Parizo1910 – estas skribite: “S-ro Nyssen salutas nome de la malgranda respubliketo de Moresnet”); estis adoptita “Nacia himno” en Esperanto; estis eldonitaj “poŝtmarkoj”, tamen rekonitaj nek de Belgio nek de Prusio; la loĝantaro plimultiĝis de kelkaj centoj al 3.000 loĝantoj.
La reago de Belgio kaj Prusio estis akra: la loĝantoj estis konsiderataj sennaciuloj, kaj pro bojkoto estis tranĉitaj la elektraj kaj telefonaj konektoj (simila reago okazis en 1968 pri la sinproklaminta “Respubliko de la Insulo de la Rozoj”:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/03/lisola-che-non-ce-la-insulo-kiu-ne-ekzistas/ ).
En 1914, la teritorio estis okupita de Germanio; ĉe la fino de la unua monda milito, ĝi estis aneksita al Belgio per la Traktato de Versajlo de 1919; ĝi estis denove okupita de Germanio en 1939; refariĝis belga en 1944 (ĝi estas unu el la naŭ germanlingvaj valonaj Komunumoj, en la zono de Lieĝo).
Mi aldonas la bildon de la belga filatela folieto, pri kiu aperis artikolo en la bulteno (“Verda lupeo”) n. 2019-180 de AREK (Amika Rondo de Esperanto-Kolektantoj).
Artikolo en la itala pri la “poŝtmarkoj” de Moresnet estas publikigita en la reta filatela bulteno “Il Postalista” n. 630 de la 18-a de septembro 2015
www.ilpostalista.it/medicina/morenet.htm