La 31-a de majo 2019 estas la 200-jara datreveno de la naskiĝo de la usona poeto, verkisto kaj ĵurnalisto Walter Whitman, konata kiel Walt Whitman (1819-1892),
eo.wikipedia.org/wiki/Walt_Whitman
patro de la usona poezio, klasikulo de la monda literaturo, majstro de la senrima verso.
Whitman estis tipa reprezentanto de la usona pensmaniero, en bono kaj en malbono: li prikantis la demokration, la liberon, la aventuremon, la persistemojn en la postsekvado de la “amerika revo” (american dream) pri sukceso; pro tiaj aspektoj, Whitman estis admirita de Rubén Darío,
www.poemas-del-alma.com/walt-whitman.htm
de Federico García Lorca,
www.poemas-del-alma.com/oda-a-walt-whitman.htm
de Pablo Neruda,
www.poemas-del-alma.com/pablo-neruda-oda-a-walt-whitman.htm
kvankam oni ne povas prisilenti kelkajn pridiskuteblajn sintenojn de Whitman, koncerne patriotan fierecon, kiu limis senton de nacia supereco, kaj lian nur partan akcepton de la egalrajteco de afrik-usonanoj (por kiuj li petdeziris, ke ili ne havu voĉdonan rajton, por limigi ilian politikan pezon).
Junaĝe, Whitman estis presisto, ĵurnalisto (engaĝita kontraŭ sklavismo) kaj instruisto, ankaŭ ĉi tie kun lumoj kaj ombroj: ekzemple, li adoptis novigan edukmetodon, bazitan sur la impliko de la infanoj, sed li estis honte eksigita, ĉar akuzita pri sodomio (samseksemo, aŭ ambaŭseksemo, estos ankaŭ poste lia karakterizo).
La konateco de Whitman kiel poeto naskiĝis iom malfrue: nur en 1855, kiam li havis 36 jarojn, li publikigis (proprakoste, en nuraj 795 ekzempleroj, kaj anonime) la unuan eldonon de libro, titolita “Leaves of Grass” (Folioj de herbo), kiu komence enhavis apenaŭ 12 komponajojn, sed kiu je la deka eldono (tiu definitiva, de 1881) ĝisatingis ĉirkaŭ duonmilon da ili.
La akcepto estis malsama: kritikisto (Peter Lesley) difinis la libron «fuŝa, profana kaj obscena», kaj ĝian aŭtoron «aroganta stultulo», dum aliaj laŭdis poezion, kiu, malgraŭ sia krudeco, havis trajtojn de noveco.
De tiam, la famo de Whitman (kiel poeto kaj kiel patrioto, danke ankaŭ al aliaj verkoj kaj al lia politika kaj ideologia engaĝiteco) daŭre kreskis, tiom ke Henry Miller (1891-1960), en sia “Tropic of Cancer” (Tropiko de Kankro), skribis:
«Ĉio, kio valoras en Ameriko, estis eldirita de Whitman, kaj nenio plia estas direnda»,
kaj Ezra Pound (1885-1972) asertis pri li:
«La poeto de Ameriko… li estas Ameriko».
La stilo de Whitman estis reprenita de verkistoj de la tiel dirita “Beat Generation”, aparte Allen Ginsberg (1926-1997) kaj Jack Kerouac (1922-1969), kaj inspiris multajn muzikistojn, inter kiuj Leonard Bernstein (1918-1990) kaj Paul Hindemith (1895-1963),
Mi transskribas (en la angla, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) la sesan eron de “Song of Myself” (Canto di me stesso – Kanto pri Mi Mem).
Mi listigas, ĉe la fino, tion, kio de Whitman estis tradukita al Esperanto.
Mi aldonas usonan poŝtmarkon de 1940 kun la portreto de Walt Whitman.
“SONG OF MYSELF”, 6
A child said What is the grass?
fetching it to me with full hands;
How could I answer the child?
I do not know what it is any more than he.
I guess it must be the flag of my disposition,
out of hopeful green stuff woven.
Or I guess it is the handkerchief of the Lord,
A scented gift and remembrancer designedly dropt,
Bearing the owner’s name someway in the corners,
that we may see and remark, and say Whose?
Or I guess the grass is itself a child,
the produced babe of the vegetation.
Or I guess it is a uniform hieroglyphic,
And it means, Sprouting alike in broad zones and narrow zones,
Growing among black folks as among white,
Kanuck, Tuckahoe, Congressman, Cuff,
I give them the same, I receive them the same.
°°°°°
SONG OF MYSEL (CANTO DI ME STESSO), 6
www.plcamagni.it/blogdipier/index.php/component/content/article/46-poesie/102-canto-di-me-stesso-
Che cos’è l’erba?
Mi chiese un bambino portandomene a piene mani;
come potevo rispondergli?
Non so meglio di lui che cosa sia.
Suppongo che sia lo stendardo della mia vocazione,
fatto col verde tessuto della speranza.
O forse è il fazzoletto del Signore,
un ricordo profumato lasciato cadere di proposito,
con la cifra del proprietario in un angolo
sicché possiamo vederla e domandarci di chi può essere?
O forse l’erba stessa è un bambino,
il bimbo generato dalla vegetazione.
O un geroglifico uniforme che voglia dire,
crescendo tanto in ampi spazi che in strette fasce di terra,
fra bianchi e gente di colore,
Canachi, Virginiani, Membri del Congresso, gente comune,
io do loro la stessa cosa e li accolgo nello stesso modo.
Walt Whitman, trad. Pier Luigi Camagni
°°°°°
“SONG OF MYSELF” (KANTO PRI MI MEM), 6
Infano pridemandis min: Kio estas herbo?
ĝin portante al mi per plenaj manoj.
Kiel mi povus respondi al la infano?
Mi ne scias, kio ĝi estas, pli ol li.
Mi supozas, ke ĝi estas la flago de mia vokiĝo,
teksita per verda ŝtofo esperplena.
Aŭ mi supozas, ke ĝi estas la naztuko de la Sinjoro,
parfuma donaco kaj intence faligita memorigilo,
iel surhavanta la nomon de la proprietulo ĉe la anguloj,
tiel ke ni povu vidi kaj rimarki, kaj diri: de Kiu ĝi estas?
Aŭ mi supozas, ke la herbo estas ĝi mem infano,
la bebo produktita de la vegetaĵaro.
Aŭ mi supozas, ke ĝi estas unuforma hieroglifo,
kaj ĝi signifas, burĝonante en vastaj kaj en malvastaj zonoj,
kreskante inter nigruloj kaj blankuloj,
Kanukoj, Virginianoj, Parlamentanoj, ordinaruloj,
mi donas al ili la samon, mi akceptas ilin same.
Walt Whitman, trad. Antonio De Salvo
°°°°°
Poeziaĵoj de Wal Whitman tradukitaj al Esperanto
Poesie di Walt Whitman tradotte in Esperanto
– “Crossing Brooklyn Ferry” (Transirante Bruklin-prame), trad. Maurice Wittenberg, “Beletra Almanako n-ro 2 (Marto 2008). p. 49;
– “Spain, 1873-74” (Hispanio, 1873-74), trad. Miguel Fernández. En “Poezio: armilo ŝargita per futuro. SATeH, 2013. p. 283;
– “To a stranger” (Al nekonato), trad. Nicola Ruggiero, Beletra almanako
gxirafo.blogspot.com/2013/04/walt-whitman-en-esperanto-2.html
– el “Song of Myself” (Kanto pri Mi Mem), trad. Matt McLauchlin
gxirafo.blogspot.com/2013/04/walt-whitman-en-esperanto-2.html
-x el “Song of Myself” (Kanto pri Mi Mem), 6, trad. Antonio De Salvo