La 30-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1594) de la hungara poeto kaj militisto Bálint Balassi aŭ Balassa (1554-1594),
eo.wikipedia.org/wiki/B%C3%A1lint_Balassi
Li vivis en turmentita teritorio kaj historia periodo, pro la bataloj inter transilvaniaj hungaraj nobeloj (en epoko, en kiu la ĉefurbo de Hungario ne estis Budapeŝto, ankoraŭ en la manoj de la turkoj, sed Pressburg, en hungara lingvo Pozsony, la nuntempa Bratislavo en Slovakio), aŭstriaj imperianoj de Habsburgo, kaj turkoj; li mortis je nuraj 40 jaroj, pro la vundoj trasuferitaj batalante kontraŭ turkoj
Dum longa tempo li estis konata nur kiel poeto de religiaj temoj, ĝis en 1874 estis retrovita, en hungara arkivo, manuskripto (“kodekso de Radvánszky”) kun poeziaĵoj pri amo, pri milito kaj kun patriota temo, kiuj pritraktas nereciprokatan amon, la senĉesajn militojn kontraŭ turkoj, la malgajan vivon de la landlimaj soldatoj, la sopiron al la sendependeco disde la domo de Habsburgo, la luktojn inter katolikoj kaj protestantoj.
Balassi estas grava, en la literatura historio de Hungario, ĉar kiel unua – kvankam kun plurjarcenta malfruo, kompare kun la kvalireca poezio de la provencaj kaj germanaj trobadoroj kaj kun la petrarkeca itala poezio – li prikantis la amon kaj la heroismon en popola hungara lingvo, dum pli frue, pro la influo de la katolika Eklezio kaj de la germana medio, regis latino kaj la germana (cetere, Balassi – multfaceta homo – bone konis latinon, adaptis skribaĵon el la germana, kaj verkis ankaŭ en la turka).
La popola stilo manifestiĝas ankaŭ en la uzo, fare de Balassi, de aparta tipo de strofo, kiu havas lian nomon.
Mi listigas, ĉe la fino, la poeziaĵojn de Balassi tradukitajn al Esperanto.
Kuriozaĵo; la du unuaj strofoj de poeziaĵo pri amo al Anna Losonczi nomata Julia (kun titolo “Hogy Juliára talála, igy köszöne neki” – “Renkontinte Julian, jene ŝin salutis”), tradukitaj al Esperanto de Kálmán Kalocsay, estis reutiligitaj en 2004 kiel bazo por religia kanto, same en Esperanto, realigita de la germana pastro Albrecht Kronenberger: sufiĉis, tiucele, ŝanĝi malmultajn vortojn en la kvara verso, kiuj en la ama originalo de Balassi diras “Sanon al vi!”, kaj en la religia adapto de Kronenberger (rilatigita al Maria) diras “Gracoplena!”.
Mi transskribas tiujn du strofojn: en la hungara, en la itala traduko, kaj en duobla traduko al Esperanto (laŭ la profana originalo, kaj kun la religia variaĵo).
Mi aldonas p. 7 de “Espero katolika” 2009-3/4, kun la bildo de la religia adaptaĵo.
Ez világ sem kell mar nekem
nálad nélkül, szép szerelmem,
ki állasz most énmellettem;
egészséggel, édes lelkem!
En bús szívem vidámsága,
lelkem édes kívánsága,
te vagy minden boldogsága,
veled Isten áldomása.
Bálint Balassi
°°°°°
Di questo mondo non ho più bisogno
senza di te, amor mio,
che adesso mi sei accanto;
salute a te, anima cara!
Delizia del mio cuore sconsolato,
dello spirito mio dolce vaghezza,
ogni gioia tu sei,
e sei benedizione del Signore.
Bálint Balassi, trad. Carlo Camilli/ Armando Nuzzo
(“Canzoni per Julia”, p. 24-25)
°°°°°
Mondo estas sen valoro
sen vi, mia bela floro,
jen vi staras nun ĉe l’ koro:
sanu, brilu, ho trezoro! (Kronenberger: Gracoplena! Ho trezoro!)
Ho, vi, ĝoj’ de ’ kor’ ĉagrena,
vi, sopiro dolĉoplena,
vi, feliĉo plej serena,
sur vi Dia mano bena.
°°°°°
Poeziaĵoj de Bálint Balassi tradukitaj al Esperanto
Poesie di Bálint Balassi tradotte in Esperanto
– Mondo estas sen valoro, trad. Kálmán Kalocsay; “Hungara antologio”
– In laudem confiniorum (Por la laŭdo de limoj), trad. Kálmán Kalocsay; “Hungara antologio”;(“Eterna bukedo”, Budapest 1931, p. 99; “Tutmonda sonoro”; Budapest 1981, p. 338)
www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda/in%20laudem%20confiniorum.htm
– Por vintrinkantoj, trad. Kálmán Kalocsay; “Hungara antologio”; “Eterna bukedo”, Budapest 1931, p. 101; “Tutmonda sonoro”; Budapest 1981, p. 339
www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda/por%20vintrinkantoj.htm
– Pri la eterna daŭro de sia amo, trad. Kálmán Kalocsay; (“Eterna bukedo”, Budapest 1931, p. 102; “Tutmonda sonoro”; Budapest 1981, p. 340)
www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda/pri%20la%20eterna%20dauro%20de%20sia%20amo.htm
– Adiaŭ al la Patrolando, trad. Kálmán Kalocsay; “Hungara antologio”
– Al gruoj, trad. Julio Varga, “Hungara antologio”
– En kiu li verkas pri la ploranta Celia, trad. Márton Fejes, “Hungara antologio”.