La 29-an de majo 1176 okazis la batalo de Legnano (elp. Lenjano),
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Legnano
en kiu ligo de norditalaj Komunumoj, kuniĝintaj en la Lombardan Ligon sekve de Ĵuro okazinta en la Abatejo de Pontida (apud Bergamo) la 7-an de aprilo 1167, venkis la germanan imperiestron Frederikon la Ruĝbarbulon.
Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la poeziaĵon de Giosuè Carducci “Il Parlamento” (La Parlamento), tiritan el la poemego “La canzone di Legnano” (La kanzono de Legnano).
Du kuriozaĵoj:
– la lasta verso estas geografie erara, ĉar monto Resegone situas nord-oriente de Milano, do la suno ne povas subiri malantaŭ ĝi, por rigardanto el Milano;
– malmultaj scias (ĉar ĝenerale oni kantas nur la unuajn du strofojn), ke la batalo de Legnano estas menciita en la kvara strofo de la “Canto degli Italiani” (Kanto de la Italoj), pli konata kiel “Fratelli d’Italia” (Gefratoj de Italio) laŭ la unua verso, aŭ “Inno di Mameli” (Himno de Mameli) el la nomo de la aŭtoro de la vortoj,
eo.wikipedia.org/wiki/Il_Canto_degli_Italiani
nacia Himno de la Itala Respubliko:
Dall’Alpe a Sicilia,
dovunque è Legnano;
ogn’uom di Ferruccio
ha il core e la mano;
i bimbi d’Italia
si chiaman Balilla;
il suon d’ogni squilla
i Vespri suonò.
°°°°°
Tra tuta la lando
nun estas Lenjano,
kaj ĉiu de Feruĉjo
nun havas la manon,
kaj eĉ al infanoj
ne mankas impeto.
El ĉiu trumpeto
sonoras ribel’.
Goffredo Mameli, trad. Renato Corsetti.
Mi aldonas bildon de la monumento de Enrico Butti (1847-1932), en Legnano, al la “batalinto en Legnano”, kutime (sed erare) opiniata monumento al la militestro Alberto di Giussano.
Da “La Canzone di Legnano”
IL PARLAMENTO
I.
Sta Federico imperatore in Como.
ed ecco un messaggero entra in Milano
da Porta Nova a briglie abbandonate.
“Popolo di Milano”, ei passa e chiede,
“Fatemi scorta al console Gherardo”.
Il console era in mezzo de la piazza,
e il messagger piegato in su l’arcione
parlò brevi parole e spronò via.
Allor fe’ cenno il console Gherardo,
e squillaron le trombe a parlamento.
II.
Squillarono le trombe a parlamento:
ché non anche risurto era il palagio
su’ gran pilastri, né l’arengo v’era,
né torre v’era, né a la torre in cima
la campana. Fra i ruderi che neri
verdeggiavan di spine, fra le basse
case di legno, ne la breve piazza
i milanesi tenner parlamento
al sol di maggio. Da finestre e porte
le donne riguardavano e i fanciulli.
III.
“Signori milanesi”, il consol dice,
“la primavera in fior mena tedeschi
pur come d’uso. Fanno pasqua i lurchi
ne le lor tane, e poi calano a valle.
Per l’Engadina due scomunicati
arcivescovi trassero lo sforzo.
Trasse la bionda imperatrice al sire
il cuor fido e un esercito novello.
Como è co’ i forti, e abbandonò la lega”.
Il popol grida: “L’esterminio a Como”.
IV.
“Signori milanesi”, il consol dice,
“l’imperator, fatto lo stuolo in Como,
move l’oste a raggiungere il marchese
di Monferrato ed i pavesi. Quale
volete, milanesi? od aspettare
da l’argin novo riguardando in arme,
o mandar messi a Cesare, o affrontare
a lancia e spada il Barbarossa in campo?”.
“A lancia e spada”, tona il parlamento,
“a lancia e spada, il Barbarossa, in campo”.
V.
Or si fa innanzi Alberto di Giussano.
Di ben tutta la spalla egli soverchia
gli accolti in piedi al console d’intorno.
Ne la gran possa de la sua persona,
torreggia in mezzo al parlamento: ha in mano
la barbuta: la bruna capelliera
il lato collo e l’ampie spalle inonda.
Batte il sol ne la chiara onesta faccia,
ne le chiome e ne gli occhi risfavilla.
È la sua voce come tuon di maggio.
VI.
“Milanesi, fratelli, popol mio!
Vi sovvien” dice Alberto di Giussano
“Calen di marzo? I consoli sparuti
cavalcarono a Lodi, e con le spade
nude in mano gli giurar l’obedienza.
Cavalcammo trecento al quarto giorno,
ed a i piedi, baciando, gli ponemmo
i nostri belli trentasei stendardi.
Mastro Guitelmo gli offerì le chiavi
di Milano affamata. E non fu nulla”.
VII.
“Vi sovvien” dice Alberto di Giussano
“il dì sesto di marzo? Ai piedi ei volle
tutti i fanti ed il popolo e le insegne.
Gli abitanti venian de le tre porte,
il carroccio venìa parato a guerra;
gran tratta poi di popolo, e le croci
teneano in mano. Innanzi a lui le trombe
del carroccio mandâr gli ultimi squilli,
innanzi a lui l’antenna del carroccio
inchinò il gonfalone. Ei toccò i lembi”.
VIII.
“Vi sovvien?” dice Alberto di Giussano:
“vestiti i sacchi de la penitenza,
co’ piedi scalzi, con le corde al collo,
sparsi i capi di cenere, nel fango
c’inginocchiammo, e tendevam le braccia,
e chiamavam misericordia. Tutti
lacrimavan, signori e cavalieri,
a lui d’intorno. Ei, dritto, in piedi, presso
lo scudo imperial, ci riguardava,
muto, col suo diamantino sguardo”.
IX.
“Vi sovvien”, dice Alberto di Giussano,
“che tornando a l’obbrobrio la dimane
scorgemmo da la via l’imperatrice
da i cancelli a guardarci? E pe’ i cancelli
noi gittammo le croci a lei gridando
– O bionda, o bella imperatrice, o fida,
o pia, mercé, mercé di nostre donne! –
Ella trassesi indietro. Egli c’impose
porte e muro atterrar de le due cinte
tanto ch’ei con schierata oste passasse”.
X.
“Vi sovvien?”, dice Alberto di Giussano:
“nove giorni aspettammo; e si partiro
l’arcivescovo i conti e i valvassori.
Venne al decimo il bando – Uscite, o tristi,
con le donne co i figli e con le robe:
otto giorni vi dà l’imperatore -.
E noi corremmo urlando a Sant’Ambrogio,
ci abbracciammo a gli altari ed a i sepolcri.
Via da la chiesa, con le donne e i figli,
via ci cacciaron come can tignosi”.
XI.
“Vi sovvien”, dice Alberto di Giussano
“la domenica triste de gli ulivi?
Ahi passion di Cristo e di Milano!
Da i quattro Corpi santi ad una ad una
crosciar vedemmo le trecento torri
de la cerchia; ed al fin per la ruina
polverosa ci apparvero le case
spezzate, smozzicate, sgretolate:
parean file di scheltri in cimitero.
Di sotto, l’ossa ardean de’ nostri morti”.
XII.
Cosí dicendo Alberto di Giussano
con tutt’e due le man copriasi gli occhi,
e singhiozzava: in mezzo al parlamento
singhiozzava e piangea come un fanciullo.
Ed allora per tutto il parlamento
trascorse quasi un fremito di belve.
Da le porte le donne e da i veroni,
pallide, scarmigliate, con le braccia
tese e gli occhi sbarrati al parlamento,
urlavano – Uccidete il Barbarossa -.
XIII.
“Or ecco”, dice Alberto di Giussano,
“ecco, io non piango più. Venne il dì nostro,
o milanesi, e vincere bisogna.
Ecco: io m’asciugo gli occhi, e a te guardando,
o bel sole di Dio, fo sacramento:
diman la sera i nostri morti avranno
una dolce novella in purgatorio:
e la rechi pur io!”. Ma il popol dice:
“Fia meglio i messi imperiali”. Il sole
ridea calando dietro il Resegone.
Giosuè Carducci
°°°°
El “La kanzono de Legnano”
LA PARLAMENTO
I.
Staras cezaro Frederik’ en Como.
Kaj jen, sendit’ enrajdas en Milano
tra l’ Nova Pord’ kun delasitaj bridoj.
“Popol’ Milana” petas li pasante,
“min gvidu al Gherardo, la urbestro”.
L’ urbestro estis meze de la placo,
kaj la sendit’, el selo kliniĝinte,
diris mallongajn vortojn kaj forspronis.
Gherardo, la urbestro signofaris,
trombonoj sonis por la parlamento.
II.
Trombonoj sonis por la parlamento.
Nek la palaco grandpilastra estis
ankoraŭ refarita; nek tribuno,
nek tur’ ekzistis, nek en turo-supro
la sonoril’: do inter nigraj ruboj
verdantaj de dornaĵ’, inter malaltaj
domoj el ligno, en la plac’ mallonga,
la milananoj faris parlamenton
sub maja sun’. De l’ pordoj kaj fenestroj
rigardis la virinoj kaj infanoj.
III.
“Milana sinjorar’ – l’ urbestro diras, –
germanojn portas la printempo flora,
kiel kutime. Paskas la manĝuloj
en sia grot’, descendos poste valon.
Tra Engadin’ du ekskomunikitaj
ĉefepiskopoj gvidas la armeon.
La blonda cezarin’ al sia Siro
portas fidelan koron, novajn trupojn.
Como fortulojn sekvas, Ligon rompis”.
Ekkrias la popol’: “Eksterm’ al Como!”
IV.
“Milana sinjorar’ – l’urbestro diras –
kolektis trupojn Frederik’ en Como,
ĝin movas por kuniĝi kun markizo
de Monferrat’ kaj la pavianoj. Kion
vi volas, milananoj, ĉu atendi,
rigardi de la nova dig’ armite,
aŭ sendi delegitojn, aŭ defii
per lanc’ kaj glav’ la Ruĝbarbulon kampe?”
“Per lanc’ kaj glav’!” la parlamento tondras,
“per lanc’ kaj glav’ la Ruĝbarbulon kampe!”.
V.
Elpaŝas nun Alberto di Giussano.
Per ŝultroj alte li superas ĉiujn
kolektiĝintajn ĉirkaŭ la urbestro.
Per granda pov’ de sia korp’ li turas
meze de l’ parlament’; li en la mano
havas la kaskon; liaj brunaj haroj
inundas larĝan kolon, vastajn ŝultrojn.
Frapas la sun’ vizaĝon klaran, dignan;
de l’ bukloj, de l’ okuloj refajreras.
La voĉo estas kiel maja tondro.
VI.
“Ho milananoj, fratoj, mia gento,
ĉu vi memoras – diras nun Giussano –
kalendon Martan ? La urbestroj pale
rajdis al Lodi, kaj kun nuda glavo
en mano ili ĵuris je l’ obeo.
Tricent ni rajdis la sekvintan tagon,
kaj al piedoj liaj kise metis
niajn belegajn tridek ses standardojn.
Majstro Guitelm oferis la ŝlosilojn
de l’ malsata Milano. Kaj – nenio”.
VII.
“Ĉu vi memoras? – diras plu Giussano, –
pri l’ sesa tag’? Li volis ĉe l’ piedoj
la trupojn, la popolon, la insignojn.
Tra la tri pordoj venis la loĝantoj,
l’ Urbĉaro venis, batalpreta, poste
granda amaso da popol’ kun krucoj
en mano. Antaŭ li nun la trombonoj
de la Urbĉaro dissonoris laste.
Antaŭ li la standardo de l’ Urbĉaro
estis klinita. Li la randon tuŝis”.
VIII.
“Ĉu vi memoras? – diras plu Giussano –
Vestitaj en la sako de la pento,
kaj kun piedoj nudaj, ŝnur’ ĉe l’ kolo,
ŝutinte cindron al la kap’, en koto
ni ekgenuis, levis niajn brakojn,
kaj petis pri mizerikordo. Ĉiuj
sinjoroj, kavaliroj, ĉirkaŭante
lin, larmis. Li starante rekte apud
la imperia ŝildo, nin observis
mute per sia diamant-rigardo”.
IX.
“Ĉu vi memoras?” diras plu Giussano –
ke ni, hontante, la sekvintan tagon,
de l’ voj’ rimarkis la imperiestrinon
tra l’ krad’ rigardi nin. Kaj tra la krado
alĵetis ni la krucojn, alkriante:
– Ho vi, imperiestrino bela, blonda!
Fidela! Pia! Glor’ de niaj damoj! –
Ŝi retiriĝis. Li al ni ordonis
detrui pordojn, murojn de l’ du ringoj,
ke li kun batalpreta trup’ trapaŝu”.
X.
“Ĉu vi memoras? – diras plu Giussano, –
naŭ tagojn ni atendis. Kaj foriris
ĉefepiskop’ kaj grafoj kaj juĝistoj.
Je l’ deka venis la ekzil’: – For’, fiaj
kun la edzinoj, filoj kaj havaĵoj:
ok tagojn donas al vi l’ imperiestro -.
Kaj hurle kuris ni al Sant’Ambrogio,
mankroĉis nin al tomboj kaj altaroj.
For de l’ preĝej’, kun filoj kaj edzinoj
nin ili pelis kiel hundojn favajn.”
XI.
“Ĉu vi memoras? – diras plu Gussano –
pri la dimanco trista de olivoj?
Ve, Pasion’ de Krist’ kaj de Milano!
Unu post unu ĉe l’ kvar Sanktaj Korpoj
falegi vidis ni la tricent turojn
de l’ bastion’, kaj fine, tra la polva
ruin’ aperis al ni la rompitaj,
dispecigitaj, stumpigitaj domoj:
vidiĝis en tombej’ skeletoj. Sube
ardis la ostoj de mortintoj niaj”.
XII.
Post ĉi parol’, Alberto de Giussano
okulojn siajn kovris ambaŭmane,
kaj ploris: en la mez’ de l’ parlamento
li ploris kaj lamentis kiel knabo.
Kaj tiam tra la tuta parlamento
trakuris kvazaŭ sovaĝbesta hurlo.
De l’ pordoj kaj fenestroj la virinoj
taŭzitaj, palaj, brakojn etendante,
okulstreĉante al la parlamento,
ekmuĝis: “Huj! Mortigu l’ Ruĝbarbulon!”.
XIII.
“Nu jen! Do bone! – diras nun Giussano –
mi ne plu ploros! Venos nia tago,
ho milananoj, kaj ni devas venki!
L’ okulojn mi sekigas; rigardante
vin, bela sun’ de Dio, jen mi ĵuras:
mortintoj niaj morgaŭ nokte havos
novaĵon dolĉan en Purgatorio:
kaj ja per mi!”. Sed la popolo diras:
“Pli ĝuste per la imperianoj”. Ride
la sun’ subiris post la Resegone.
Giosuè Carducci, trad. Kálmán Kalocsay
(“Literatura mondo” 1947-3/4, p. 41-42)
(“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 398-402)