La tuta mondo konas kaj ĉiujare memorigas la detruon de la Abatejo de Montecassino (skribita ankaŭ Monte Cassino), en suba Latio sude de Romo, dum la dua mondmilito; sed malmultaj memoras, ke kune kun la Abatejo kaj ĉ pli frue ol ĝi, estis komplete detruita la urbo Cassino (Kasino), ĉe la piedoj de la monto.
La 10-an de septembro 1943, du tagojn post la armistico de la 8-a de septembro,
je la deka matene, la uson-angla aviado lanĉis abrupan bombadon sur Cassino; ĝi estis nur la unua el la sendistingaj bombadoj, kiuj, ĝis la 17-a de majo 1944, trafis Cassino, kiu estis kerna punkto de la germana rezisto al la aliancana antaŭeniro el la sudo.
Aparte detrua estis la bombado de la 15-a de marto 1944: en operaco daŭrinta kvar horojn, 575 bombaviadiloj kaj 200 ĉasbombaj aviadiloj ĵetis pli ol unu miliono da kilogramoj de bomboj kun alta eksploda kapablo. Sed tio ne sufiĉis: pli poste, kanonaro, infanterianoj kaj tankoj detruis ankaŭ tiun malmulton, kiu estis restinta staranta.
La malnova benediktana Abatejo (kiu de alte superregas la valon) estis detruita, ĉar la uson-angloj opiniis, ke en ĝia interno instaliĝis la germana Ĉefkomandejo. Ne vere: probable, okazis miskompreno pro traduka eraro, ĉar la vorto “Abt” (Abato), subaŭskultita en la interparolo inter du germanaj oficiroj parolantaj pri la ĉeesto de la Abato en la Abatejo, estis mise interpretita kiel mallongigo de la germana vorto “Abteilung”, kiu inter la multaj signifoj havas tiun “milita divizio”.
La detruo de la Abatejo estis ne nur krimo kontraŭ la civilizo, sed ankaŭ serioza eraro el milita kaj propaganda vidpunkto: la germanaj soldatoj, ĝis tiam restintaj ekster la sankta loko, instaliĝis meze de la ruinaĵoj, kaj rezistis plurajn monatojn, ĝis kiam la 18-an de majo 1944 ili devis cedi al sangoplena atako de la polaj soldatoj de Generalo Władysław Anders (en Cassino estas granda pola milita Tombejo); kaj la nazi-faŝista propagando ekspluatis la bildojn de la katastrofo, parolante pri “novaj barbaroj”.
Inter la germanaj soldatoj, kiuj batalis en Cassino, estis iu aŭstro (el Karintio), Martin Stuppnig, kiu tiam havis 17 jarojn, kaj kiu hodiaŭ la 18-an de majo 2019 (je 92 jaroj) partoprenis, en la urbeto Atina (je kelkaj kilometroj de Cassino), la memorigan ceremonion de tiuj tragediaj travivaĵoj, en la 75-jara datreveno.
Stuppnig publikigis (en Esperanto) belan memorlibron, titolitan “Home en senhomeco”, en kiu li priparolas tiujn okazaĵojn.
Mi transskribas (kun traduko al la itala, kaj sen komentoj, kiuj estus superfluaj) kelkajn erojn de la letero, kiun Martin Stuppnig skribis okaze de la 76-a itala Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝis en 2009 en la rekonstruita urbo Cassino.
Mi aldonas:
– la bildon de la interno de la Abateja katedralo, antaŭ kaj post la bombadoj;
– polan poŝtmarkon de 1974, kun la koncerna speciala poŝtostampo, memore al la batalo de Monte Cassino;
– la kovrilon de la libro de Martin Stuppnig “Home en senhomeco”.
(segue traduzione in italiano)
Mi estis en la germana armeo, soldato montarana staciita sur montopinto de Abruzoj. Videblis Montecassino! Neforgeseblaj scenejoj – aparte dum la noktaj atakoj!
Pli kaj pli proksimiĝis la fronto, kaj ni ricevis la ordonon dumnokte suben iri kaj esplori en proksima urbeto/ ruinaĵo, ĝis kie la malamiko eventuale jam enpenetris. Lacaj de la “rampado” de rokaj deklivoj ni atingis en la matena krepusko la unuajn murojn – iamajn domojn. Venis la ordono al larĝfronta atentema eniro kun pretaj pafiloj por tuja ekpafo vidante malamikon. Preteririnte longan muron mi atingis angulon, kiun mi volis rapide ĉirkaŭi. Tiumomente mi ekvidis proksimiĝantan soldaton en supozeble bruna uniformo, kun pafilo en simila pozicio kiel mi. Kaj jen miraklo, nek li, nek mi ekpafis! En tiu distanco ne estus eble maltrafi unu la alian. Anstataŭe ni ambaŭ retiriĝis. Iom ŝokita mi pritaksis la okazintaĵon – tamen mi ja devos diri kial mi reiris? Ja mi havis ordonon pafi! Kiel preteksti? Estis konate, ke mi estas iom noktoblinda kaj kial ne profiti tiun malavantaĝon? Bonŝance nia grupo tamen iom retiriĝis al pli sekura loko, por atendi kio okazos. Post nelonge eksplodadis grenadoj en tiu loko, tiel ke ankaŭ la restintaj muroj falegis. Iom kaŝe mi pridemandis kiu taĉmento estas antaŭ ni, kaj oni respondis, ke pola.
Evidente ni dankas niajn vivojn unu al la alia! Ĉu vi, kara polo, ankoraŭ vivas?
Estas konate, ke bedaŭrinde falis 100.000 soldatoj. Ja ankaŭ mi jam estis kvazaŭ entombigita. Kaj jen apenaŭ imageblaj kaj prefere ne memorendaj travivaĵoj, kiuj min jarojn persekutis – ĉefe nokte!
Ja regis daŭra batalado! “Malaperis” apudaj konataj kamaradoj. Kaose ni estis pli kaj pli miksitaj grupoj. Por defendi Montecassino ni iam devis enfosiĝi sur la deklivoj proksime al la jam treege detruita monaĥejo. Duope ni devis prepari kaj okupi truojn strategie elektitajn; min estis kunigita kun germana kamarado.
Al la malamikaj armeoj devis esti konate, ke inter ni estis multaj karintianoj, ĉar laŭtparolile oni atentigis nin, ke dum 24 horoj “kovros” nin tiom da bomboj kaj grenadoj, ke la tuta Karintio ne valoras tiom! Neniam mi tute forgesos tiun – por ni eternan nokton, ĉar fine ni estis plene kovritaj tere, vere entombigitaj. Kiel kristano mi preĝadis al Dio, tiel ke mia kunulo/ ateisto fine enviis min. Vi havis iun por paroli, kiu eble savis nian vivon.
Post ioma silentiĝo ni penege liberiĝis el nia “tombo”. La bomboj kaj grenadoj “perfekte kovris” la tutan regionon! Evidente ni restis solaj kaj nur trance ni ekmoviĝis kaj iel trovis aliĝon al nia armeo, kie oni eĉ suspektigis nin spionoj, venantaj de la alia flanko. Neniu kredis, ke ni rampis vivantaj el la tero! Emocie mi malfermis mian vestaĵon (kiun mi prefere ne priskribu) kaj demandis “ĉu tiel ni revenus de la alia flanko”? Post purigo kaj en ŝanĝitaj uniformoj oni volis nin subite prezenti herooj, kio nin fine jam ne plu logis!
Sekvis retiriĝo, forlaso de Montecassino. La milito furiozis – por mi ĝis proksime al Rimini, kie nian unuiĝon privenkis la brita armeo. Vundita mi spertis alispecajn tragediojn en provizoraj lazaretoj – kaj fine prizonejojn en Afriko.
Hejme varbadis min t.n. kamaradecaj asocioj de revenintaj soldatoj, por vivteni la memorojn. Sed miaj reagoj estis tiel klaraj, ke fine oni ne plu demandis min! Laŭ tiu ĉi raporto ĉiu povas imagi miajn motivojn: ne estas miraklo, ke mi “internaciiĝis” kaj aktivis per Esperanto.
Martin Stuppnig
°°°°°
(traduzione)
Ero nell’esercito tedesco, soldato alpino di stanza su una cima dell’Abruzzo. Si vedeva Montecassino! Scene indimenticabili, specialmente negli attacchi notturni.
Il fronte si avvicinava sempre più, e ricevemmo l’ordine di scendere durante la notte ed esplorare nelle rovine della cittadina vicina fin dove il nemico fosse penetrato. Stanchi per l’arrampicata sui pendii rocciosi, raggiungemmo all’alba i primi muri di quelle che erano state case. Venne l’ordine di entrare a ventaglio facendo attenzione e con i fucili pronti a sparare alla vista di un nemico. Oltrepassato un lungo muro, giunsi a un angolo, che volevo girare rapidamente. In quel momento, scorsi un soldato che si avvicinava con una uniforme probabilmente kaki, con un fucile nella mia stessa posizione. Ed ecco un miracolo, né io né lui sparammo! A quella distanza, sarebbe stato impossibile mancarci reciprocamente. Invece ci ritirammo entrambi. Un po’ scosso, valutai l’accaduto – avrei dovuto dire perché ero tornato indietro, mentre avevo avuto l’ordine di sparare. Fortunatamente, il mio gruppo si era tuttavia ritirato in un posto più sicuro, per aspettare gli eventi. Poco dopo, esplosero delle bombe in quel luogo, tanto che anche i muri rimasti in piedi caddero. Un po’ di nascosto domandai che distaccamento fosse quello che ci stava di fronte, e mi fu risposto che erano polacchi.
Evidentemente siamo debitori della vita uno all’altro! Chi sa se quel caro polacco ancora vive.
È noto che purtroppo morirono 100.000 soldati. Anch’io sono stato quasi sepolto. Che ricordi, appena immaginabili, e preferibilmente da dimenticare, che mi hanno perseguitato per anni – specie di notte!
Era una battaglia continua. Scomparivano i camerati che conoscevo. Nel caos, eravamo sempre più mischiati. Per difendere Montecassino, ad un certo punto dovemmo scavarci delle fosse sui pendii vicino al monastero già fortemente distrutto. Dovemmo preparare in coppia buche scelte strategicamente: io fui unito ad un camerata tedesco.
Gli eserciti nemici dovevano essere al corrente che tra di noi c’erano molti carinziani, perché venivamo avvertiti con l’altoparlante che in 24 ore saremmo stati “coperti” da tante bombe e granate quante non ne avrebbe richieste tutta la Carinzia.
Non dimenticherò mai del tutto quella che per noi fu una notte eterna, perché alla fine eravamo completamente coperti di terra, davvero sepolti. Come cristiano, pregavo Dio, tanto che il mio camerata, ateo, alla fine mi invidiava, perché avevo qualcuno con cui parlare, che forse ha salvato la mia vita.
Dopo un po’ di silenzio mi liberai a fatica della nostra “tomba”. Le bombe e le granate avevano “coperto perfettamente” tutta la zona! Evidentemente eravamo rimasti soli, e solo in trance ci muovemmo e trovammo il modo di ricongiungerci al nostro esercito, dove fummo perfino sospettati di essere spie venute dall’altro lato. Nessuno credeva che fossimo strisciati vivi fuori dalla terra. Con emozione aprimmo i nostri vestiti (che è meglio non descriva) e domandammo: “torneremmo così dell’altro lato?”. Dopo averci ripuliti e dato nuove divise ci presentarono come eroi, cosa che in fondo non ci piaceva.
Venne poi la ritirata, l’abbandono di Montecassino. La guerra infuriava – per me fino alle vicinanze di Rimini, dove la nostra unità fu vinta dall’esercito inglese. Ferito, feci esperienza di altre tragedie, in infermerie provvisorie, e alla fine in un campo di prigionia in Africa.
Tornato a casa, sono stato avvicinato da associazioni di ex combattenti, per tenere vivi i ricordi. Ma la mia reazione è stata tanto chiara che non mi hanno contattato più. È facile capire perché: non è un miracolo che io abbia acquisito una mentalità “internazionalista” e mi sia attivato con l’Esperanto.
Martin Stuppnig