La 13-a de majo estas estas la datreveno de la morto (en 1930) de la norvega esploristo, sciencisto kaj politikisto Fridtjof Nansen (1861-1930),
eo.wikipedia.org/wiki/Fridtjof_Nansen
Nobelpremiito pri paco en 1922 pro sia humaneca agado kiel Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de la Societo de Nacioj.
Li sukcesis reenirigi al patrolando el Sovetunio 427.886 germanajn kaj aŭstriajn-hungarajn militkaptitojn, kaj precipe elpensis la tiel diritan “Pasporto Nansen”, por la senŝtatanoj kaj la rifuĝintoj. Estas animskue konstati, ke en preskaŭ unu jarcento ŝanĝiĝis nur la Landoj koncernataj de la fenomeno, kiu kontraŭe restis esence egala.
Lia humaneca agado estas priskribita en artikolo de “Esperanto de UEA” 1938-1, kiun mi aldonas kiel jpg-bildon kaj ankaŭ (por pli facila legado) transskribas en teksta formato. La artikolo estis utiligita en 2016 en la kadro de la ekspozicio “Atestoj pri migradoj”, realigita ĉe la Ŝtata Arkivo de Massa (Italio), per la materialo de la Itala Nacia Biblioteko de Esperanto
www.archiviodistatomassa.beniculturali.it/index.php?it/186/biblioteca-nazionale-di-esperanto
de Alessandro Simonini kaj Enrico Borrello.
En Esperanto ekzistas ĉi tiu verko: Agostinho da Silva: Vivo de Nansen. El la portugala lingvo tradukis Eduardo da Mota Padrão. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1948.
LA PROBLEMO DE L’ RIFUĜINTOJ
Postmilita situacio – La verko de Nansen – Novaj viktimoj –
Nova situacio – Esperantistaj rifuĝintoj
Enkonduko
Antaŭ jaroj jam la gazeto Esperanto tuŝis problemon de humaneca karaktero. Estas la situacio de politikaj ekzilitoj, rifuĝintoj kaj elmigrintoj. La centprocenta neŭtraleco – eĉ pri homecaj demandoj – proklamita de la nur propagandistoj porlingvaj, silentigis la voĉon de kompreno kaj de kompato. La voĉo esperantista estas malforta en la postulo je justeco; ĝi minimume aŭdiĝu, por ke ankaŭ en niaj vicoj oni konatiĝu pri terura sorto.
Postmilita situacio
La profundaj ŝanĝoj de la politika situacio pro la defalo de potencaj regnoj kaj la kreo de novaj ŝtatoj, naskis problemon, kiu ververe ekzistis ĉiam post gravaj perturboj sociaj. Temas pri la situacio de tiuj homoj, kiu pro tiu aŭ alia kaŭzo, fariĝis senŝtatanoj, homoj sen hejmlando, sen patrolando.
Variaj estas la kaŭzoj perdi la rajton aparteni al ŝtato aŭ ne povi plu prezenti pasporton pruvanta al kiu ŝtato oni apartenas. La pasporto, iam preskaŭ nekonita dokumento, fariĝis kvazaŭ pruvilo pri honorindeco – por multaj homoj.
Kiu pro iu ajn kaŭzo ne opciis por nova ŝtataneco en difinitaj landoj kaj je fiksita tempo – fariĝis eĉ fremda en la loko kie li naskiĝis.
Kaj ne malmultaj estas la viktimoj kiuj pro malatento, pro malinklino, pro malico kaj pro malbonŝanco fariĝis senŝtatuloj.
Alia klaso de homoj sen ŝtatanecoj estas tiuj loĝintaj en eksterlando kaj nepovintaj revalidigi siajn paperojn. Ĉar nombre superas la rusoj, la jenaj linioj nur traktas pri ili.
La transformo de l’ reĝimo en la iama Cara Imperio kreis centmilojn da estaĵoj homaj en eksterlando, kiuj fariĝis senrajtaj. Estas tiuj rusoj, elmigrintoj post 1905 en aliajn landojn, kie dank’ al interkonsentoj pri restado ili ĝuis plejparte ĉiujn ordinarajn rajtojn. Tio funde ŝanĝiĝis. La soveta registaro en ideologia kaj reala opozicio al burĝa reĝimo, ne volis aŭ povis daŭrigi iamajn aranĝojn, kiuj bazis je reciprokeco. Ankaŭ ĝi konsideris la eksterlandajn rusojn kiel «antisovetaj», kio en multaj okazoj ja estas fakto.
Ĉiuj eŭropaj policoj devis okupiĝi pri tiuj malfeliĉuloj, praktike blokitaj kaj ofte submetitaj al rigoraj reguloj de kontrolado. La elmigro de «blankaj armeoj» (Denikin, Vrangel k.t.p.) kreis veran invadon de rusoj, precipe en balkanaj landoj.
La ĝeno fariĝis problemo. Kaj solvis ĝin la Ligo de Nacioj, ne sen forta premo de homoj meritantaj la distingon «homarano». La ĉefa batalinto por helpi al viktimoj de l’ sorto, fariĝis Fritjof Nansen, la distinga figuro en la areopago de l’ nacioj en Ĝenevo. Interkonsento estis farita kies elstaraj signoj estis la kreo de centro kiu sur internacia skalo reguligas la klopodojn de ĉiuj landoj. La dua signo estis la kreo de identec-dokumento por rusoj kaj armenoj, por ke ili povu plenumi polican postulon kaj se necese vojaĝi de lando al alia. Estas la Nansen-pasporto. Dokumento kun minimumaj rajtoj, ĉiujare renovigotaj sed almenaŭ io, kio permesas restadi.
La «Internacia Oficejo Nansen per la rifuĝintoj» ĉesigos sian utilan agadon, sekve de premo de l’ USSR, fariĝinte membro de la Societo de l’ Nacioj. Plia perdo je prestiĝo morala por la registaroj de ĉi-tiuj ŝtatoj aprobintaj en Ĝenevo tiun ĉi decidon. La bonkora Nansen se li vivus ankoraŭ estus ne ŝparinta parolojn kaj agojn por nuligi jam la proponon ĉesigi utilan agadon.
Novaj viktimoj
La situacio stabiliĝis. Almenaŭ laŭ polica kompreno. Pli gravaj okazaĵoj fortiris la publikan atenton je la fakto ke ekzistas «nedezirinduloj» inter ili, kies sola kulpo estas ne esti protektataj per propra ŝtato. Kiu iam havis okazon anime penetri en tian situacion, esti forpelebla ĉiumomente, komprenas kion signifas «esti senpapera».
La politika tertremo en Germanlando kreis novan situacion. Miloj kaj miloj forkuris el lando kie ĉia ekzistebleco malaperis por ili. Judoj kaj kristanoj, ateistoj kaj religiuloj, ruĝuloj kaj blankuloj, kapitalistoj kaj senmonuloj, ĉiaspeca estis la konsisto de nedezirinduloj serĉantaj rifuĝon alilande. Ne povantaj seniĝi je ili per la kutimaj policaj rimedoj, nome la transportigo al alia lando, la ŝtatoj interesitaj pri la problemo komisiis la Ligon de Nacioj por entrepreni unuajn paŝojn. Organo estis kreita kun la tasko ebenigi la vojon al ĉi-tiuj ekzilitoj krei al si novan eblecon de vivgajno. Personoj posedantaj rimedojn kaj identec-dokumentojn relative facile povis sin aranĝi. Homoj kun nomoj distingaj eĉ ricevis ŝtatanecon, gesto de simpatio kaj signo de protesto samtempe.
Sed la senhavuloj suferis duan baton. Nedezirita en la lando forlasita, ili fariĝis nedezirindaj en lando en kiun ili rifuĝis. Amara pilolo por ĉiu, kiu migrante de oficejo al oficejo serĉis helpon. La senlaboreco, tiu ĉi ulcero ĉe la socia korpo, devigis ĉiujn eŭropajn leĝejojn malhelpi inundon de merkato je laboristoj fremdaj. Malgraŭ ĉio, limigita nombro de viktimoj de blinda fanatismo, trovis okupojn, precipe en Ĉeĥoslovakio, Francujo kaj Britujo. Ĝenerale la franca registaro, spite ĉiaj zorgoj, enlasis la plimulton de politikaj kaj rasaj rifuĝintoj. Formiĝis en ĉiuj landoj privataj organizaĵoj kiuj kun limigitaj rimedoj plenumis unuan helpon.
Apenaŭ malgrandiĝis la ondego de elmigrantoj el Germanujo jen anonciĝas nova katastrofo. La ŝanĝo en Rumanujo lasas antaŭvidi novan alfluon de nedezirinduloj, pliigante la socian maltrankvilon. Kaj en Polujo kie vivas kelkmilionoj da judoj la minaco je forpelo de «troeco da ili» estis farita.
Ĉi-tio okazas, ni menciu tion por montri nur la konfuzigon de signifoj, per partioj sin nomantaj «kristanaj».
Nia tempo jam ne plu diferenciĝas je la mezepoko.
La nuna situacio
Vivas, ni diru pli precize, vegetas nun en ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, forpelitoj el hejmlando, aŭ forkurintaj pro timo. Al iuj precipe al sindikatanoj helpas la socialistaj organizaĵoj, al judoj iliaj samreligianoj. Ĉio tio estas akvo-guto sur ardanta fero. Al la pli feliĉaj, ĉefe tiuj kiuj kapablas labori en kamparo, pordo malfermiĝis trans la Oceano. Kio estas plej signifa, ke sub influo de l’ tempo, pro la premigaj kondicoj ĉie, la sento de kompatemo malaperas.
Esperantistaj rifuĝintoj
Ne malmultaj estas ili, la samideanoj persekutitaj pro rasa aparteno, politika kredo aŭ eĉ pro nura esperantisteco. Kaj feliĉe la idea kaj lingva ligiloj montriĝis sufiĉe fortaj: «Samideano ne estas fremdulo», ne restis nura devizo por ornami albumon. Aro da esperantistoj povis dank’ al ĉi tiuj rilatoj refariĝi «homoj» el ĉasbestoj forpelitaj de unu lando al alia. Kaj se pro ĉi tiuj agoj de helpemo, oni malpermesus ie nian aferon, tiam oni ne lamentu. Prefere perei pro principo, ol vivi vendinte ĝin!
Stariĝas la demando, kiel nia organizaĵo povu helpi al samideanoj, viktimoj de blinda sorto. La Centra Oficejo de UEA dank’ al feliĉaj cirkonstancoj povis interveni per konkretaj agoj. Eble kristaliĝos el ĉi tiu agado la nova servo ĝenerala. Samideanoj kies koroj ankoraŭ ne malmoliĝis kaj povantaj kunhelpi, anoncu vin!
Alte teni homan nomon
kore ami ĉiun homon
estu nia vivo-cel’.
G. Agricola (Hans Jakob), “Esperanto de UEA”, 1938-455, 15 januaro 1938, p. 1