La 11-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1881) de la svisa franclingva filozofo, poeto, literatura kritikisto kaj universitata profesoro Henri-Frédéric Amiel (1821-1881),
it.wikiquote.org/wiki/Henri-Fr%C3%A9d%C3%A9ric_Amiel
www.treccani.it/enciclopedia/henri-frederic-amiel_%28Enciclopedia-Italiana%29/
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
aŭtoro, interalie, de 174 kajeroj (verkitaj inter 1847 kaj 1881), en totala amplekso de 16.847 paĝoj.
Apenaŭ 500 paĝoj estis publikigitaj, postmorte, en 1883-1884, en du volumoj, kun la titolo “Fragments d’un Journal intime” (Fragmentoj de intima Taglibro); sed ili sufiĉis por doni al la aŭtoro tiun famon, kiun li ne estis havinta dumvive, kaj por havi grandan influon sur multaj verkistoj, ekzemple Lev Tolstoj.
En1923, estis farita dua eldono en tri volumoj, enprenante ankaŭ tekstojn unamomente preterlasitajn pro moralaj skrupuloj; fine, inter 1976 kaj 1994, estis prizorgita plena eldono en 12 volumoj.
Nun aperas tute la klareco de la penso de Amiel, ne nur aktuala, sed eĉ anticipa kompare kun la tempoj, pro ĝia vido de socio senpersonigita kaj banaligita, elmetita al fiaj demagogiaj manipuladoj.
Mi transskribas (en la franca originalo, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) eron de la “Taglibro”, datitan je la 12-a de junio 1871; praktike, ĉi tiu ero de antaŭ 150 jaroj estas la ununura iamaniere konata en Italio, kvankam ofte ĝi estas citata ne komplete (precipe, oni preterlasas la esence gravan adjektivon “virtuala” de “egaleco”), kaj prefere por kontesti vidon difinitan kontraŭmoderna kaj eliteca, dum ĝi devus meditigi, kaj stimuli fari al si kelkajn demandojn, eĉ se malkomfortajn.
Mi aldonas portreton de Amiel.
Le nombre fait la loi, mais le bien n’a rien à faire avec le chiffre. Toute fiction s’expie, et la démocratie repose sur cette fiction légale, que la majorité a non seulement le force mais la raison, que’elle possède la sagesse en même temps que le droit. Fiction dangereuse parce qu’elle est flatteuse. Les démagogues ont toujours caressé le sens intime des masses. Les masses seront toujours au-dessous de la moyenne. D’ailleurs l’âge de majorité baissera, la barriere du sexe tombera, et la démocratie arrivera a l’absurde en remettant la décision des plu grandes choses aux plus incapables. Ce sera la punition de son principe abstrait de l’égalité, qui dispense l’ignorant de s’instruire, l’imbécile de se juger, l’enfant d’être un homme et le mauvais sujet de s’amender. Le droit public fondé sur l’égalité virtuelle se brisera par ses conséquences. Il méconnait l’inégalité de valeur, de mérite, d’expérience, c’est-à-dire le travail individuel; il aboutira au triomphe de la lie et de la platitude.
Henri-Frédéric Amiel, “Journal Intime”, 12 juin 1871,
°°°°°
Il numero fa legge, ma il bene non ha nulla a che fare con le cifre. Ogni finzione si paga, e la democrazia riposa su questa finzione legale, che la maggioranza ha non solo la forza ma anche la ragione, che essa possiede la saggezza contemporaneamente al diritto. Finzione pericolosa, perché è adulatrice. I demagoghi hanno sempre accarezzato il senso intimo delle masse. Le masse saranno sempre al di sotto della media. D’altronde, la maggiore età si abbasserà, la barriera del sesso cadrà, e la democrazia arriverà all’assurdo rimettendo la decisione intorno alle cose più grandi ai più incapaci. Sarà la punizione del suo principio astratto dell’uguaglianza, che dispensa l’ignorante dall’istruirsi, l’imbecille dal giudicarsi, il bambino dall’essere uomo, e il cattivo soggetto dall’emendarsi. Il diritto pubblico fondato sulla uguaglianza virtuale andrà in pezzi a causa delle sue conseguenze. Disconosce la disuguaglianza di valore, di merito, di esperienza, cioè il lavoro individuale: finirà con il trionfo della feccia e dell’appiattimento.
Henri-Frédéric Amiel, “Journal Intime”, 12 giugno 1871, trad. Antonio De Salvo
°°°°°
La nombro faras leĝon, sed la bono havas nenion komuna kun la cifero. Ĉiun fikcion oni elpagas, kaj la demokratio kusas sur ci tiu leĝa fikcio, ke la plimulto havas ne nur la forton sed ankaù la pravon, ke ĝi posedas la saĝon samtempe kun la rajto. Danĝera fikcio, ĉar ĝi estas flata. La popolagitistoj ĉiam karesis la intiman senton de la amasoj. La amasoj estos ĉiam sub la averaĝo, Cetere la plenkreska aĝo malpliiĝos, la barilo de sekso falos, kaj la demokratio atingos la absurdon konfidante la decidon de la plej grandaj aferoj al la sentaŭguloj. Tio estos la puno pro ĝia abstrakta principo de egaleco, kiu senigas la malklerulon de la devo kleriĝi, la stultulon de tiu sin juĝi, la infanon de tiu esti homo kaj la malbonulon de tiu korektiĝi. La publika juro fondita sur la virtuala egaleco disrompiĝos per siaj sekvoj. Ĝi misrekonas la malegalecon de valoro, de merito, de sperto, tio estas, la individuan laboron; ĝi finiĝos per la triumfo de la feĉo kaj de la plateco.
Henri-Frédéric Amiel, “Journal Intime”, 12 giugno 1871, trad. Antonio De Salvo