Homoj

Gustave Flaubert

La 8-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1880) de la franca verkisto Gustave Flaubert (1821-1880),
eo.wikipedia.org/wiki/Gustave_Flaubert
fama precipe pro la romanoj “Madame Bovary, Mœurs de province” (Sinjorino Bovary, provincaj moroj), “L’Éducation sentimentale” (Sentimenta edukado) kaj “Salammbô”.
Kun kelkaj malfacilaĵoj en la sinesprimo, li ne bone sukcesis en la lernejo, ĉefe koncerne ortografion, sed montris frutempe grandan imagopovon, verkante dialogojn, leterojn kaj rakontojn, en kiuj li jam manifestis la senĝenan uzon de triviala lingvaĵo, tre kritikan spiriton kaj akran nekonformismon.
Trafis lin multaj malfeliĉaĵoj: epilepsiaj atakoj, ekonomiaj malfacilaĵoj, la morto de la patro kaj de la fratino, la duonfrenezo de la bofrato, la morto pro alkoholismo de la plej kara amiko, proceso (kiu tamen finiĝis per absolvo) pro la asertita ofendego al la bonaj moroj de la romano “Madame Bovary”, en kiu li rakontas la deziron de juna provincanino havi vivon malsaman ol tiun, kiun havigas al ŝi la kruda edzo.
Li havis alterne sukcesojn, ankaŭ mondumajn kaj kun virinoj (estas fama lia amaĵo kun la verkistino George Sand), kaj akrajn malaprobojn fare de la kritikistoj, kiuj ne ŝatis la malunuecan karakteron de liaj verkoj kaj la trodetalemon de la priskriboj; tamen, kiam la kritikistoj esprimis sin favore (pri la kolekto “Trois contes” – Tri noveloj), la legantoj estis malmultaj.
Flaubert mortis malriĉa kaj sola; en lia funebraĵo partoprenis nur malmultaj amikoj, inter kiuj Guy de Maupassant.
En Esperanto ekzistas nur la traduko de la malpligrava verko “Trois contes” (Tri noveloj):
– “Un cœur simple” (Simpla koro); “Hérodias” (Herodiasa), trad. Lucien Bourgois – P. Combot, Paris, 1989;
– “La Légende de saint Julien l’Hospitalier” (La legendo de sankta Juliano Helpema), trad. Hector Hodler, Paris, UFE, 1990.
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1952 honore al Gustave Flaubert.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *