La 7-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1825) de la itala (venetia) komponisto Antonio Salieri (1750-1825),
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Salieri
naskiĝinta civitano de la Respubliko de Venecio, kaj fariĝinta civitano de la Aŭstria Imperio kiam (en 1797) Venecio fariĝis aŭstria.
Li vivis longe ĉe la Imperiestra Kortego de Vieno (en Aŭstrio, li estas konata kiel Anton Salieri); en Vieno li mortis, kaj li estas entombigita en la Zentralfriedhof (Centra Tombejo) de tiu urbo, en tombo, kiu havas ĉi tiun skribaĵon, verkitan de Joseph Weigl:
Ruh sanft! Vom Staub entblößt,
Wird Dir die Ewigkeit erblühen.
Ruh sanft! In ew’gen Harmonien
Ist nun Dein Geist gelöst.
Er sprach sich aus in zaubervollen Tönen,
Jetzt schwebt er hin zum unvergänglich Schönen.
Ripozu en paco! De polvo nekovrita
la eterneco estas al vi rezervita.
Ripozu en paco! En eternaj harmonioj
estas nun via spirito dissolvita.
Ĝi esprimis sin en sorĉaj notoj,
nun ĝi ŝvebas al la eterna beleco.
Salieri havis famajn disĉiplojn: interalie, Ludwig van Beethoven (1770-1827), Luigi Cherubini (1760-1842), Franz (Ferenc) Liszt (1811-1886), Giacomo (Jakob) Meyerbeer (1791-1864) kaj Franz Schubert (1797-1828).
Ĉe lia funebro, Schubert direktis la “Rekviemon en do minora”, kiun Salieri mem estis komponinta por sia morto jam en 1804; animskua detalo: dum Salieri postvivis 21 jarojn sian komponaĵon, Schubert mortis apenaŭ 3 jarojn post tiu funebro, la 19-an de novembro 1828, je nuraj 31 jaroj.
Ĵuse, Salieri estis revalorigita kiel komponisto (ekzemple, lia opero “L’Europa riconosciuta” – Eŭropo rekonita inauguris la restaŭritan Teatron “alla Scala” de Milano, la 7-an de decembro 2004).
En pasinteco, li estis spertinta eklipson de renomo, post longa kaj brila vivkuro, kaj restis konata precipe pro lia supozata rivaleco kun Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791), kaj pro la onidiro, ke li eĉ venenis la rivalon post plagiato de liaj verkoj; la temo estis pritraktita:
– de Aleksandr Sergeevič Puškin (1799-1837) en la dramo “Mozart i Salieri” (Mozart kaj Salieri), muzikigita de Nikolaj Andreevič Rimskij-Korsakov (1844-1908);
– de la dramisto Peter Shaffer en “Amadeus” (1978-1981);
– de reĝisoro Miloš Forman (1932-2018) en la filmo “Amadeus”.
La dramo de Puškin estis tradukita al Esperanto de Vsevolod Ivanovič Lojko (mencio en “La Revuo” 1906-1907, I, p. 523).
La klaĉa onidiro estas preskaŭ certe senbaza, se konsideri, ke Salieri ne havis kialon por esti enviema pri Mozart (kiu estis aprezita precipe post la morto), ĉar li estis tre fama, kiel Hofkapellmeister (Ĉefa Kapelmajstro), Kammerkomponist (Kortega Komponisto), Kortega instruisto, muzika direktoro de la itala Opero en Vieno, kaj aŭtoro de multnombraj operoj kaj de ĉambra kaj religia muziko; Salieri estis ankaŭ en bonegaj rilatoj kun la Imperiestro Jozefo la 2-a (Joseph II) kaj kun Christoph Willibald Gluck (1714-1787), Pietro Metastasio (1698-1782) kaj Joseph Haydn (1732-1809).
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2000 pro la 250-a datreveno de la naskiĝo de Salieri, kun portreto tirita el litografajo de H.E. Von Winter, konservita ĉe la Muzeo Fioroni de Legnago (Verono), naskiĝurbo de la komponisto; dekstre estas montritaj ansera plumo, kun enŝovita tridekduona noto (muzika signo), kaj violona klefo.