Homoj

Cesare Pascarella

La 28-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la romdialekta poeto Cesare Pascarella (1858-1940)
it.wikipedia.org/wiki/Cesare_Pascarella
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi jam parolis pri li la 8-an de majo 2018, okze de la datreveno de lia morto.

Cesare Pascarella


Cesare Pascarella (kiu estis ankaŭ pentristo kaj vojaĝisto) estas konata precipe pro:
– serio da 50 sonetoj (“La scoperta dell’America” – La malkovro de Ameriko), en kiuj roma popolano rakontas, laŭ propra maniero, la malkovron de Ameriko;
– serio da sonetoj (“Storia nostra” – Nia historio), en kiuj roma popolano rakontas, laŭ propra maniero, la historion de Romo, ekde la fondo ĝis la moderna epoko; li verkis “nur” 277 sonetojn, el la 350 planitaj.
La kolekto “La scoperta dell’America” estis tradukita al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, Carlo Minnaja, Renato Corsetti kaj Giorgio Silfer, kaj publikigita en “Literatura Foiro”, 1992-140, paĝoj 301-319.
Ĉar memevidente ne eblas reprodukti ĉiujn 50 sonetojn (kiu fariĝus 100 per la aldono de la koncerna versio en Esperanto), mi transskribas, en la roma dialekto kaj en Esperanto, la du komencajn sonetojn.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1991, kune kun la koncerna unuataga stampo, prepare al la 500-a datreveno de la malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo (1492).


LA SCOPERTA DE L’AMERICA

I
Ma che dichi? Ma leva mano, leva!
Ma prima assai che lui l’avesse trovo,
ma sai da quanto tempo lo sapeva
che ar monno c’era pure er monno novo!

E siccome la gente ce rideva,
lui sai che fece un giorno? Prese un ovo,
e lì in presenza a chi nun ce credeva,
je fece, dice: – Adesso ve lo provo.

E lì davanti a tutti, zitto zitto,
prese quell’ovo e senza complimenti,
pàffete! je lo fece regge dritto.

Eh! Ner vedé quell’ovo dritto in piede,
pure li più contrari più scontenti,
eh, sammarco! ce cominciorno a crede.

 

II
Ce cominciorno a crede, sissignora;
ma, ar solito, a sto porco de paese
si vorse trovà appoggio pe le spese
de la Scoperta, je tocco a annà fora.

E siccome a quer tempo lì d’allora
regnava un re de Spagna portoghese,
agnede in Portogallo e lì je chiese
de poteje parlà p’un quarto d’ora.

Je fece ‘na parlata un po’ generica,
e poi je disse: – Io avrebbe l’intenzione,
si lei m’ajuta, de scoprì l’America.

– Eh, fece er re, ched’era un omo esperto,
sì, v’ajuto… Ma, no pe fa eccezione,
ma st’America c’è? Ne séte certo?

 

Cesare Pascarella

 

°°°°°

LA MALKOVRO DE AMERIKO

I
Kion vi diras? For ĉi mano via!
Jam antaŭ la vojaĝo landotrova
ĉu scias vi, ke estis li konscia
ke estas en la mondo mondo nova?

Ĉar lin mokis kortego ride fia
li faris kion? Venis nur kun ovo
kaj al ĉeestantar’ misopinia
li diris: – Nu, jen tie ĉi la provo. 

Kaj tie, antaŭ ĉiuj, tre trankvile,
paf! Sur la tablon li, sen komplimento,
la ovon frapis kaj starigis brile.

Nu, ekvidante l’ ovon surpiede
ankaŭ la spitemuloj sen kontento
he, Sankta Marko! gapis lin ekkrede.

Cesare Pascarella, trad. Gaudenzio Pisoni,
Carlo Minnaja, Renato Corsetti, Giorgio Silfer

II
Jes, ili jam ekkredas, kredo kora!
Sed laŭ kutim’, en nia porka lando,
trovi monon, jen estas la demando!
Por mono migris li al lando fora.

Tial ke en tiama tempo glora
estis hispana reĝo portugala,
li iris al ĉi reĝo senrivala
kaj petis pri parolo kvaronhora.

Li ĝentilumis, uzis retorikon,
poste li diris: – Havus mi intencon,
se vi min helpas, trovi Amerikon. 

– Nu – respondis la reĝo, homo sperta –
Jes, mi helpos, sed, havu paciencon,
ĉu Ameriko estas… io… certa?

Cesare Pascarella, trad. Gaudenzio Pisoni,
Carlo Minnaja, Renato Corsetti

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *