Homoj

Franco Citti

La 23-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo de la roma akoro Franco Citti (1935-2016),
it.wikipedia.org/wiki/Franco_Citti
fama precipe pro kelkaj filmoj (“Accattone” – Ĉifonulo, “Una vita violenta” – Perfortema vivo) tiritaj el la romanoj de Pier Paolo Pasolini (1922-1975), en kiuj li interpretis la rolon de iu “ragazzo di vita” (laŭvorte, knabo kun aparta vivmaniero) de la roma subproletaro.
Pri tiu esprimo “ragazzo di vita” mi parolos ĉi tie.
En 2005, mi devis alfronti lingvan problemon, por traduki tiun esprimon en artikolo elsendita de la Itala Radiotelevido RAI (Radio Roma, Elsendoj al Eksterlando), en maniero, ke ĝi estu internacie komprenebla.
Mi tradukis “krude vivanta knabo”, nome, knabo kiu vivas en maniero kruda, necivilizita, sovaĝa ktp; mi transskribas sube la tekston en Esperanto kaj la retrotradukon al la itala de tiu artikolo.
La unua ideo, kiu venis en mian menson, estis la vorto “prostituito”; sed mi malakceptis ĝin, ĉar mi devis konsideri la seksismon de la itala lingvo.
– en itala vivo, “donna di vita” (laŭvorte, virino kun aparta vivmaiero) estas tutcerte prostituitino, iu kiu sin donas, kiel diris la roma poeto Trilussa en sia reprilaboro de la poeziaĵo “La vispa Teresa” (Tereza la sprita):

La donna che s’offre
se apostrofa l’esse
ha tutto interesse
di dire che soffre.

Se sin ino donas,
por gardi la pacon,
forigas la spacon,
kaj tiam sindonas.

trad. Renato Corsetti)

– La “ragazzo di vita”, kontraŭe, ne estas simple iu, kiu prostituigas sin, sed iu, kiu praktikas senbridan vivon, en kiu prostituado estas nur unu el la multaj elementoj: li estas iu, kiu vivas per elturniĝoj, kiu ne respektas la tiel diritajn regulojn de la civila vivo, kiu praktikas fiparolon, ŝtelon, prostituadon kaj tiel plu.
Mi aldonas, ke en la ĝenerala imago ekzistas prostituitinoj (pri kiuj oni trovis senfinan nombron da sinonimoj, de tiuj eŭfemismaj ĝis tiuj ofendegaj), kaj ili ekzistas de ĉiam (ne senkiale oni parolas pri “la plej plej malnova metio en la mondo”); sed pro la seksismo de la itala lingvo oni pene parolus pri viraj prostituitoj (kvankam ankaŭ ili datiĝas de fora tempo: pri ili parolas eĉ la Biblio, ezemple en Readmono 23,18:
>Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.
Cetere, ankaŭ “puttana” (putino) estas termino, kiu rilatas al virinoj. Laŭdire, la itala vorto “puttana” venas de la franca “putaine”, siavice de la latina “putidum” (= malpura, malbonodora); sed mi emas dubi pri tio, ĉar jam en la 11-a jarcento ĉi tiu vorto troviĝas en roma preĝejo, precize en la malsupra preĝejo de Sankta Klemento, en la fama skribaĵo “Fili de le pute, traite!” (= filoj de putino, tiru!), unua ekzemplo de “vulgara” (en la vera senco de la vorto) roma dialekto.
it.wikipedia.org/wiki/Iscrizione_di_san_Clemente_e_Sisinnio
Kaj ankaŭ alia itala termino, “mignotta”, rilatas al virinoj (ĝi devenas de la popola lego de la latina esprimo “m. ignotae”, per kiu oni indikis la idojn de “madre ignota”, nekonata patrino); unu plia pruvo, ke ne ekzistas nur putinoj sed ankaŭ (kaj eĉ precipe) putinidoj, de kiuj gardi sin eĉ pli ol de la respektivaj patrinoj.
Mi aldonas la bildon de la skribaĵo en la malsupra preĝejo de Sankta Klemento en Romo.


RAI INTERNATIONAL – RAI INTERNAZIONALE
RAI INTERNACIA – ESPERANTO, sabato 5.11.2005

MOSTRA PASOLINI
Pier Paolo Pasolini che dirige il suo primo film Accattone, che cammina nei quartieri della capitale, che prende il sole con Alberto Moravia e Dacia Maraini, che parla ad una manifestazione contro la condanna a morte degli attivisti baschi, che gioca a pallone nelle borgate. Soprattutto Pasolini e Roma, nella mostra allestita nel museo di piazza sant’Egidio a Trastevere, dal Comune, in occasione del trentennale della morte dell’intellettuale. Per la maggior parte fotografie, ma anche filmati dagli archivi rai e dell’istituto Luce che raccontano la Roma negli anni ‘60, quella del degrado, delle baracche, dei ragazzi di vita, del sottoproletariato che conquistò lo scrittore per la sua autenticità rispetto ad un mondo che cambiava che iniziava a correre dietro al consumismo e ai falsi miti. Anni di lotte e di impegno testimoniate dalle immagini dei cortei, dalle occupazioni ma anche Roma capitale dell’arte, nel confronto delle migliori menti dello scorso secolo ritratte insieme all’amato Pier Paolo in piacevole conversazione. Amici legati da un sentire comune, come Maria Callas e Anna Magnani.
°°°°°
Pier Paolo Pasolini kiu reĝisoras sian unuan filmon “Ĉifonulo”, kiu piediras tra la kvartaloj de Romo, kiu sunbruniĝas kune kun Alberto Moravia kaj Dacia Maraini, kiu parolas dum manifestacio kontraŭ la kondamno al morto de la vaskaj aktivuloj, kiu ludas piedpilke en la antaŭurbo. Precipe, Pasolini en Romo, en la ekspozicio kiun la Rona Komunumo aranĝis en la muzeo pri Romo en placo Sankta Eĝidjo, en la populara transtibera kvartalo, okaze de la tridekjara datreveno de la morto de la intelektulo. Plejparte fotoj, sed ankaŭ filmoj tiritaj el la arkivoj de RAI=Itala Radiotelevido kaj de la Dokumenta Filma Instituto “Luce”, kiuj rakontas Romon en la sesdekaj jaroj, tiun de kadukiĝo, de barakaroj, de krude vivantaj knaboj, de subproletaro, kiu ĉarmis la verkiston pro sia aŭtentikeco kompare kun iu mondo kiu ŝanĝiĝadis, kiu komencadis postkuri konsumismon kaj malverajn mitojn. Jaroj da bataloj kaj engaĝiteco, pri kiuj atestas la bildoj de protestaj procesioj kaj de okupadoj; sed kiuj ankaŭ parolas pri Romo kiel ĉefurbo de arto, kaj montras Pier Paolo Pasolini en kunuleco kun la plej elstaraj mensoj de pasinta jarcento, bildigitaj en plezurdona interparolo. Geamikoj interligitaj de komuna sento, kiaj Maria Callas kaj Anna Magnani.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *