Eventoj

Sankta Sabato

La 21-a de aprilo 2019 estas la Sankta Sabato, iaspeca ponto inter la Sankta Vendredo, en kiu oni memorigas la morton de Jesuo Kristo, kaj la Paska Dimanĉo, en kiu oni solenas lian Releviĝon.
En la Sankta Sabato regas silento, enmemiĝo kaj mallumo (la preĝejoj restas en plena mallumo), tiom ke eĉ ne estas celebrata la Meso (pro tio, ĉi tiu tago estas difinita “ne-liturgia”), en la atendo de la ĝoja anonco de la Releviĝo.
Kiom da tagoj Jesuo restis en la Tombo?
Povas ŝajni strange, ke la respondo estas “tri tagojn”, ĉar la morto okazis en la frua posttagmezo de vendredo, kaj la Releviĝo supozeble je la frua mateno de la tago post sabato (kiun poste la kristanoj nomos en latino “Dominica dies”, tio estas, “Tago de la Sinjoro”, “domenica” en la itala, “domingo” en la hispana, “dimanche” en la franca, “dimanĉo” en Esperanto, ktp).
Entute, do, temis pri ĉirkaŭ 40 horoj, de kie la pia praktiko de la “Kvardek Horoj” de eŭkaristia adorado; sed ili estas tri tagoj (kvankam nekompletaj) surbaze de la juda kalkulmetodo, laŭ kiu la tago komencigas ĉe sunsubiro (tiu metodo estis konservita en la katolika liturgio, en kiu la Meso de sabato vespere, dirita “vespera Meso”, estas konsiderata dimanĉa).
De la 16-a jarcento ĝis la liturgia reformo decidita (1963) de la Dua Vatikana Ekumena Koncilio, oni kutimis anticipi al la mateno de sabato la “malligon” de la sonoriloj, restintaj “ligitaj”, nome neaktivaj, de la vespero de ĵaŭdo; tio ĉar ne estis konsilinde celebri dumnokte, tial ke estis danĝere cirkuli post difinita horo (kio montras, ke ne ĉiam estas prava la ideo pri iu “bona iama tempo”). Nun, kontraŭe, la malligo okazas dum la paska Viglado, en la nokto inter sabato kaj dimanĉo.
Dum la paska periodo, okazas en Italio du lingvaj miskomprenoj:
1. Oni erare nomas “Sepolcri” (Tomboj) la altarajn aranĝojn, utiligitajn en la Sankta Ĵaŭdo por deponi la konsekritajn hostiojn: la miso naskiĝas el la popola kripligo de la klera vorto “Reposizione” (Demeto, Konservado), erare interpretita kiel “Deposizione” (Demeto el la Kruco);
2. en la antaŭpaska periodo, oni ne eldiras la kutiman Kredkonfeson Konstatinopolan-Nicean, sed la “Apostolan Kredkonfeson”, kiu diras:

en latino:
passus sub Pontio Pilato,
crucifixus, mortuus, et sepultus,
descendit ad inferos,
tertia die resurrexit a mortuis.

en la itala:
patì sotto Ponzio Pilato, fu crocifisso,
mori e fu sepolto; discese agli inferi;
il terzo giorno risuscitò da morte.

en Esperanto:
Suferinta sub Pontio Pilato,
krucumita, mortinta kaj entombigita,
Li malsupreniris en la subteran mondon;
la trian tagon Li resurektis el la mortintoj.
Nu, la pli ĵusa (nun valida) itala versio tradukas ĝuste “descendit ad inferos” per “discese agli inferi” (tio estas, en la subteran mondon de mortintoj); sed iam estis utiligata anstataŭe la formulo “discese all’Inferno” (laŭvorte, li malsupreniris en la Inferon, en la lokon de damniteco): tio, kompreneble, kaŭzis konsternon ĉe la fideluloj, kiuj skandaliĝis je la penso, ke post la morto Jesuo Kristo iris al la Infero.
Sed pri tio mi parolos pli detale alian fojon.
Mi aldonas bildon de mozaiko de la Baziliko de Sankta Marko en Venecio, kun Jesuo Kristo, kiu, malsuprenirinte en la Subteran Mondon, liberigas la animojn de la justuloj, ekde Adamo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *