Teognido de Megara (en la greka, Θέογνις ὁ Μεγαρεύς) estis greka poeto de la fino de la 6-a jarcento aŭ de la komenco de la 5-a jarcento a. K.
it.wikipedia.org/wiki/Teognide
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Li vivis en la atika urbo Megara Nisea (en la greka, Μέγαρα Νίσαια), dum periodo de grandaj tumultoj, unue (ĝis la falo de tirano Teagenes, en la greka Θεαγένης) pro la batalado por demokratio kaj civilaj rajtoj, poste pro la klasbatalo por la ekonomia egaleco. Senigita je la bonajoj kaj ekzilita (li apartenis al la aristokraro), li estis interalie en Sicilio, kie eble (se tiel estas interpretenda ero de Platono, Νόμοι/ Legoj, I, 630 A) estis al li atribuita la civitaneco de Megara Iblea (en la greka, Μέγαρα Ὑβλαία), greka kolonio derivita en la apudaĵoj de la nuna Augusta de la atika Megara.
Pli poste, Teognido revenis al sia patrolando, sed ne rehavis la konfiskitajn bonaĵojn.
Ŝajnas, ke li verkis 2.800 versojn; sed nur 1.389 atingis nin, kaj eĉ ne estas certe, ke ili ĉiuj estas liaj, ĉar en la poemkolekto konata per lia nomo (dirita en latino “Corpus Theognideum”) estas enkorpigitaj fragmentoj de aliaj poetoj; laŭ kelkaj studuloj, al teognida bazo de la 6-a jarcento estis aldonitaj versoj de cent jaroj poste, kaj kune sentencaj versoj de la 5-a jarcento.
Temas pri la plej ampleksa kolekto de grekaj poeziaj tekstoj: ĝia sukceso (kiu ebligis, ke ĝi ĝisatingu nin) ŝuldiĝas al ĝia karaktero de kolekto de moralaj maksimoj por la junularo, utiligita de la edukistoj kiel manlibro, kaj fonto de esprimoj fariĝintaj proverbecaj.
La necerteco pri la historia figuro de la poeto kaj pri lia verkaro igas pridebatita la kritikan takson de lia penso; laŭ la plej kredataj tezoj, Teognido tiras el sia sperto pesimisman koncepton pri la vivo, jen ĝenerale, jen specife kiom koncernas la nehaltigeblan movadon de la historio, kiu disbatas la tradiciojn, kaj velkigas la superregadon de la aristokrataro, favore al malrespektema popolaĉo. La sekvo estas, ke laŭ Teognido estus pli bone tute ne naskiĝi, aŭ transpasi kiel eble plej baldaŭ la sojlon de Hadeso, tial ke junaĝo fuĝas senkompate, kaj estas forpasemaj la ĝuoj de vino, de amo kaj de muziko. Ankaŭ turmentas lin la problemo de malbono, ne facile akordigebla kun la dia ĉiopoveco kaj boneco.
Mi transskribas (en la malnovgreka, en la itala traduko de Ettore Romagnoli, kaj en tiu en Esperanto de Kálmán Kalocsay), fragmenton, kiu naskis la latina frazon “Spes ultima dea” (Espero lasta diino).
Pri pesimismo: la itala (grekdevena) poeto Ugo Foscolo (1778-1827)
estas eĉ pli tia, ĉar laŭ li
Anche la Speme,
ultima Dea, fugge i sepolcri
(De’ Sepolcri, vv 16-17)
Eĉ l’ Espero,
lasta Diin’, forlasas tombojn
(Ugo Foscolo, “Pri la Tomboj”, trad. Luigi Minnaja, vv 16-17)
Mi aldonas vatikanan poŝtmarkon de 1962 pro la malfermo de la Dua Vatikana Ekumena Koncilio, kun la bildo de la Espero, tirita el pentraĵo de Raffaello Sanzio konservita en la Vatikana Pinakoteko (devenanta el la preĝejo de Sankta Francisko “al Prato” de Peruĝo, traslokita al Vatikano kiam Peruĝo apartenis al la Papa Ŝtato).
Estas oportune precizigi, tamen, ke la greka Espero ne havas multon komuna kun la kristana Espero, kiu nutras sin ankaŭ per Fido; aŭ, se oni preferas, la Fido sin nutras per Espero, kiel diras Dante Alighieri (Paradizo 24,64):
fede è sustanza di cose sperate
Kredo estas de aĵoj esperataj substanco
(trad. Giovanni Peterlongo)
La fido substanc’ de esperataj aĵoj estas
(trad. Enrico Dondi)
kiu tradukas la Leteron al la Hebreoj 11,1:
Est fides sperandarum substantia rerum (La fido estas realigo de esperataĵoj).
Ἐλπὶσ ἐν ἀνθρώποισι
Ἐλπὶς ἐν ἀνθρώποισι μόνη θεὸς ἐσθλὴ ἔνεστιν͵ἄλλοι δ΄ Οὔλυμπόν<δ΄> ἐκπρολιπόντες ἔβαν·ὤιχετο μὲν Πίστις͵ μεγάλη θεός͵ ὤιχετο δ΄ ἀνδρῶνΣωφροσύνη͵ Χάριτές τ΄͵ ὦ φίλε͵ γῆν ἔλιπον·ὅρκοι δ΄ οὐκέτι πιστοὶ ἐν ἀνθρώποισι δίκαιοι͵οὐδὲ θεοὺς οὐδεὶς ἅζεται ἀθανάτους.εὐσεβέων δ΄ ἀνδρῶν γένος ἔφθιτο͵ οὐδὲ θέμισταςοὐκέτι γινώσκουσ΄ οὐδὲ μὲν εὐσεβίας.ἀλλ΄ ὄφρα τις ζώει καὶ ὁρᾶι φῶς ἠελίοιο͵εὐσεβέων περὶ θεοὺς Ἐλπίδα προσμενέτω·εὐχέσθω δὲ θεοῖσι͵ καὶ ἀγλαὰ μηρία καίωνἘλπίδι τε πρώτηι καὶ πυμάτηι θυέτω.φραζέσθω δ΄ ἀδίκων ἀνδρῶν σκολιὸν λόγον αἰεί͵οἳ θεῶν ἀθανάτων οὐδὲν ὀπιζόμενοιαἰὲν ἐπ΄ ἀλλοτρίοις κτεάνοις ἐπέχουσι νόημα͵αἰσχρὰ κακοῖς ἔργοις σύμβολα θηκάμενοι.
Θέογνις ὁ Μεγαρεύς
°°°°°
La sola dea rimasta quaggiù fra i mortali, è Speranza:
ci hanno lasciati gli altri, sono ascesi all’Olimpo.
Partì la Buona Fede, gran Diva: partì la Saggezza
il Giuramento fido fra gli uomini più non si trova,
né più venera alcuno gl’immortali celesti.
Spenta è la razza degli uomini pii: né più alcuno rispetta
né le leggi degli uomini, né i decreti divini.
Ma sinché vive, sinché vede ognuno la luce del sole,
verso gli dei si mostri poi, la Speranza onori,
e, preci offrendo ai numi, bruciando a lor femori pingui,
sacrifichi a Speranza, prima ed ultima Diva.
E dagli obliqui discorsi degli uomini iniqui si guardi,
che, senza avere mai riguardo agli Immortali,
ai beni l’un dell’altro rivolgono sempre le brame,
coprendo opere turpi con apparenza bella.
Teognide (Theognis), trad. Ettore Romagnoli,
“I poeti della Antologia Palatina”, Zanichelli, Bologna 1962
°°°°°
ESPERO
Ĉe la homoj restis sole la Esper’ el gento ĉiela,
la ceteraj jam foriris ĉiom al la alta Olimp’.
For jam la Fidel’ potenca, iris for la Puno severa,
la Graciojn jam, amiko, vane vi serĉas sur la ter’.
Ja eĉ la plej sanktaj ĵuroj inter homoj plu ne validas,
kaj nek pens’ pri senmortuloj vivas en homoj jam, nek tim’.
Jes, la gento de piuloj jam elmortis, kaj honoratas
nek ordono de la leĝo, nek la sanktigita kutim’.
Sed dum vivas vi kaj povas alrigardi la sunolumon,
kroĉu vin al la Espero, firme fidante kroĉu vin,
kaj se vi bruligas dum la preĝo bonodoran oferon,
la komenc’ kaj fino estu ĉiam ofero al Esper’.
Theognis, trad. Kálmán Kalocsay
(“Eterna bukedo”, Literatura Mondo, Budapest 1931, p 18;
“Tutmonda sonoro”, HEF, Budapest 1981, I, p. 68-69)