La 12- de aprilo 2019 estas la 60-a datreveno de la morto de la itala (lombarda) pastro, verkisto, kontraŭfaŝisto kaj pacifisto Primo Mazzolari (1890-1959), konata kiel Don Mazzolari aŭ “la Paroĥestro de Bozzolo” (urbeto en la lombarda provinco Mantovo).
it.wikipedia.org/wiki/Primo_Mazzolari
El kamparana familio, li estis signifoplena figuro de la itala katolikismo de la unua duono de la pasinta jarcento; li batalis por la religia kaj konscienca libereco, la “Eklezio de la malriĉuloj”, la plurismo, la dialogo kun la malproksimaj, la distingo inter eraro kaj erarinto, la pacifismo.
Liaj ideoj grandparte antaŭiris la tempojn, kaj tial li ne havis facilan vivon, eĉ interne de la katolika Eklezio; pro liaj sociaj ideoj kaj lia pacifismo (kaj precipe post la publikigo en 1955, kvankam en anonima formo, de la libro “Tu non uccidere” – Ne mortigu, kiu kontestis la doktrinon pri “justa milito”, aliĝante kontraŭe al la neperforto), la tiamaj ekleziaj aŭtoritatuloj izolis lin en Bozzolo, kaj malpermesis al li prediki ekster sia paroĥo kaj publikigi artikolojn pri sociaj temoj (io simila okzis ĉe Pastro Lorenzo Milani).
Nur ekde la unua duono de pasinta jarcento Pastro Mazzolari estis aprezita ankaŭ de la Eklezio: en 1957, la tiama Ĉefepiskopo de Milano Giovanni Battista Montini (poste Papo kun la nomo Paŭlo la 6-a) invitis lin prediki en la diocezo de Milano; en februaro 1959, Papo Johano la 23-a akceptis lin aŭdience, kaj difinis lin “Tromba dello Spirito Santo” (Trumpeto de la Sankta Spirito); la Dua Vatikana Ekumena Koncilio (1962-1965) alproprigis al si multajn el liaj starpunktoj; Papo Paŭlo la 6-a deklaris: «Lui aveva il passo troppo lungo, e noi si stentava a tenergli dietro. Così ha sofferto lui e abbiamo sofferto anche noi. Questo è il destino dei profeti» (Li havis tro longan paŝon, kaj ni penis sekvi lin. Tiel suferis li kaj suferis ankaŭ ni. Ĉi tiu estas la sorto de la profetoj); en la ĝenerala aŭdienco de la 1-a de aprilo 2009, Papo Benedikto la 16-a asertis: “Il cinquantesimo anniversario della morte di Don Mazzolari sia occasione opportuna per riscoprirne l’eredità spirituale e promuovere la riflessione sull’attualità del pensiero di un così significativo protagonista del cattolicesimo italiano del Novecento” (La kvindeka datreveno de la morto de Pastro Mazzolari estu taŭga okazo por remalkovri la spiritan heredaĵon kaj antaŭenigi la meditadon pri la aktualeco de la penso de tiel signifoplena protagonisto de la itala katolikismo de la dudeka jarcento); ekde 2015 okazas la juĝafero por lia proklamado kiel Di-Servanto, unua paŝo por la sanktulproklamo; la 20-an de junio 2017, Papo Francisko (tiel proksima al la starpunktoj de pastro Mazzolari) iris vizite al Bozzolo por memorigi lian figuron.
Kelkaj kuriozaĵoj:
– en junaĝo, Pastro Mazzolari pledis por la itala interveno en la unuan mondmiliton, tiom ke li soldatiĝis kiel volontulo; la evoluo de la amasdetruaj armiloj (aparte, de la atoma bombo) kondukis lin, kontraŭe, al rifuzo de milito;
– en 1925, li estis denuncita, ĉar li rifuzis kanti la dankan “Tedeumon” post la malsukcesinta atenco de Tito Zaniboni al Benito Mussolini;
– en la nokto de la 1-a de aŭgusto 1931 oni pafis al li tri revolveraĵojn, kiuj tamen ne trafis lin;
– post la 8-a de septembro 1943
li vivis kaŝe, aktive partoprenante la partizanan lukton;
– li savis multajn judojn; sed post la falo de faŝismo, kun egala spirito de justeco, li savis multajn eks-faŝistojn maljuste persekutitajn;
– lia tombo, en la preĝejo de Bozzolo, estas verko de Giacomo Manzù.
wwiw.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/22/giacomo-manzu/
Mi transskribas (en la itala, kaj en mia traduko al Esperanto) poeziaĵon de Pastro Mazzolari, kiu montras liajn konvinkiĝojn kaj lian engaĝitecon.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2009, laŭ skizo de Maria Cristina Perrini, pro la 50-a datreveno de la morto; la bildo prezentas portreton de Pastro Primo Mazzolari dum legado, kaj sur la ĉefa ebeno maldekstre malfermitan libron. Sur la fono estas ripetita la vorto PACE (PACO) en diversaj litertipoj kaj dimensioj.
(sekvas traduko al Esperanto)
CI IMPEGNIAMO
Ci impegniamo noi e non gli altri
unicamente noi e non gli altri,
né chi sta in alto né chi sta in basso,
né chi crede né chi non crede.
Ci impegniamo
senza pretendere che altri s’impegnino,
con noi o per suo conto,
come noi o in altro modo.
Ci impegniamo
senza giudicare chi non s’impegna,
senza accusare chi non s’impegna,
senza condannare chi non s’impegna,
senza disimpegnarci perché altri non s’impegna.
Ci impegniamo
perché non potremmo non impegnarci.
Ci impegniamo
per trovare un senso alla vita,
a questa vita, alla nostra vita,
una ragione che non sia una delle tante ragioni,
che ben conosciamo
e che non ci prendono il cuore.
Si vive una sola volta
e non vogliamo essere giocati
in nome di nessun piccolo interesse.
Non ci interessa la carriera,
non ci interessa il denaro,
Non ci interessa la donna o l’uomo se presentati come sesso soltanto,
non ci interessa il successo né di noi né delle nostre idee,
non ci interessa passare alla storia.
Ci interessa di perderci
per qualche cosa o per qualcuno
che rimarrà anche dopo che noi saremo passati
e che costituisce la ragione del nostro ritrovarci.
Ci impegniamo
a portare un destino eterno nel tempo,
a sentirci responsabili di tutto e di tutti,
ad avviarci, sia pure attraverso un lungo errare, verso l’amore.
Ci impegniamo
non per riordinare il mondo,
non per rifarlo su misura, ma per amarlo;
per amare anche quello che non possiamo accettare,
anche quello che non è amabile,
anche quello che pare rifiutarsi all’amore,
poiché dietro ogni volto e sotto ogni cuore c’è,
insieme a una grande sete d’amore, il Volto e il cuore dell’amore.
Ci impegniamo
perché noi crediamo all’amore,
la sola certezza che non teme confronti,
la sola che basta per impegnarci perpetuamente.
don Primo Mazzolari
(da: “La Voce dei Poveri di don Guanella” 2018-2)
°°°°°
(traduko):
NI ENGAĜAS NIN
Ni engaĝas nin, nin kaj ne la aliajn,
nur nin kaj ne la aliajn,
nek tiun kiu staras supre, nek tiun kiu staras malsupre,
nek tiun kiu kredas, nek tiun kiu ne kredas.
Ni engaĝas nin
sen pretendi, ke aliaj engaĝu sin,
kun ni aŭ aparte,
kiel ni aŭ alimaniere.
Ni engaĝas nin
sen juĝi tiun, kiu ne engaĝas sin,
sen akuzi tiun, kiu ne engaĝas sin,
sen kondamni tiun, kiu ne engaĝas sin,
sen malengaĝi nin, ĉar aliaj ne engaĝas sin.
Ni engaĝas nin
ĉar ni ne povus ne engaĝi nin.
Ni engaĝas nin
por trovi sencon al la vivo,
al ĉi tiu vivo, al nia vivo,
kialon, kiu ne estu unu el la multaj kialoj,
kiujn ni bone konas,
kaj kiuj ne kaptas nian koron.
Oni vivas nur unu fojon
kaj ni ne volas esti trompataj
en la nomo de iu ajn malgranda intereso.
Ne gravas al ni la kariero,
ne gravas al ni la mono,
ne gravas al ni la la viro ŭ la virino,
se ili estas prezentataj kiel nura sekso,
ne gravas al ni la sukceso,
jen de ni mem jen de niaj ideoj,
ne gravas al ni eniri la historion.
Gravas al ni perdi nin
pro io aŭ pro iu,
kiu restos eĉ post nia forpaso,
kaj kiu konsistigas la kialon de nia retroviĝo.
Ni engaĝas nin
porti eternan destinon en la tempo,
senti nin respondecaj pri ĉio kaj pri ĉiuj,
ekiri, eĉ se tra longa vagado, al la amo.
Ni engaĝas nin
ne por reordigi la mondon,
ne por refari ĝin laŭmezure, sed por ĝin ami;
por ami ankaŭ tion, kion ni ne povas akcepti,
ankaŭ tion, kio ne estas aminda,
ankaŭ tion, kio ŝajnas rifuzi sin al la amo,
ĉar malantaŭ ĉiu vizaĝo kaj ĉiu koro estas,
kune kun granda soifo pri amo,
la Vizaĝo kaj la koro de la amo.
Ni engaĝas nin
ĉar ni kredas je la amo,
la sola certeco, kiu ne timas komparojn,
la sola, kiu sufiĉas por engaĝi nin ĉiame.
Primo Mazzolari, trad. Antonio De Salvo