La 9-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1821) de la franca poeto, verkisto, eseisto kaj tradukisto Charles Baudelaire (1821-1867),
eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Baudelaire
unu el la plej gravaj poetoj de la 19-a jarcento kaj unu el la klasikuloj de la tutmonda literaturo: elstarulo de simbolismo, inspirinto de la tiel diritaj “Poètes maudits” (Malbenitaj poetoj), antaŭirinto de dekadencismo.
Fama pro sia noviga kaj tute nekonformisma verkaro, kaj pro vivo ribela kaj vagema (en Parizo, li ŝanĝis loĝejon pli ol 40 fojojn), pasigita inter alkoholo, drogo kaj seksumado (li mortis pro sifiliso), li influis (ankaŭ post kelka tempo) multajn aŭtorojn, francajn kaj alilandajn: interalie,
Paul Verlaine (1844-1896),
Arthur Rimbaud (1854-1891),
Marcel Proust (1871-1922),
Stéphane Mallarmé (1842-1898), Dino Campana (1885-1932), Paul Valéry (1871-1945).
La plej grava verko de Baudelaire estas la poemkolekto “Les Fleurs du mal” (La floroj de l’ malbono), pro kiu li estis kondamnita pro “ofendego al la publika moralo kaj al la bonaj moroj”; rimarkinda ankaŭ la kolekto “Le spleen de Paris – Petits poèmes en prose” (La spleno de Parizo – Prozaj poemetoj).
Ambaŭ verkoj estis tradukitaj al Esperanto (respektive: de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay; de Paul Lobut); ankaŭ de unuopaj poemoj kaj eseoj ekzistas la versio en internacia lingvo. Nekompleta listo en la Vikipedia paĝo en Esperanto.
Mi transkribas (en la franca, en la itala kaj en Esperanto) la poeziaĵon “L’albatros” (La albatroso – L’albatro), el “Les Fleurs du mal” (La floroj de l’ malbono).
Mi aldonas la kovrilon de la eldono en Esperanto (“La floroj de l’ malbono”), en 1957, de la poemkolekto “Les fleurs du mal”.
L’ALBATROS
Souvent, pour s’amuser, les hommes d’équipage
prennent des albatros, vastes oiseaux des mers,
qui suivent, indolents compagnons de voyage,
le navire glissant sur les gouffres amers.
A peine les ont-ils déposés sur les planches,
que ces rois de l’azur, maladroits et honteux,
laissent piteusement leurs grandes ailes blanches
comme des avirons trainer à côté d’eux.
Ce voyageur ailé, comme il est gauche et veule!
Lui, naguère si beau, qu’il est comique et laid!
L’un agace son bec avec un brûle-gueule,
l’autre mime, en boitant, l’infirme qui volait!
Le Poète est semblable au prince des nuées
qui hante la tempête et se rit de l’archer;
exilé sur le sol au milieu des huées,
ses ailes de géant l’empêchent de marcher.
Charles Baudelaire
°°°°°
L’ALBATRO
Spesso, per divertirsi, uomini d’equipaggio
catturano degli albatri, vasti uccelli dei mari,
che seguono, compagni indolenti di viaggio,
il solco della nave sopra gli abissi amari.
Li hanno appena posati sopra i legni dei ponti,
ed ecco quei sovrani dell’azzurro, impacciati,
le bianche e grandi ali ora penosamente
come fossero remi strascinare affannati.
L’alato viaggiatore com’è maldestro e fiacco,
lui prima così bello com’è ridicolo ora!
C’è uno che gli afferra con una pipa il becco,
c’è un altro che mima lo storpio che non vola.
Al principe dei nembi il Poeta somiglia.
Abita la tempesta e dell’arciere ride,
esule sulla terra, in mezzo a ostili grida,
con l’ali da gigante nel cammino s’impiglia.
Charles Baudelaire, trad. Antonio Prete, Feltrinelli
°°°°°
LA ALBATROSO
Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras
albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar’,
kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
post ŝip’ glitanta super amara abismar’.
Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
ĉi reĝoj de l’ lazuro, mallerte kaj kun ĝen’,
grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen’.
Ĉi vojaĝant’ flugila inerte nun hezitas.
Ĵus nura bel’, kaj nune: malbel’ komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip’ incitas,
alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam’.
Similas la poeto al tiu princ’ de l’ nuboj,
kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l’ pafant’,
kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg’ de buboj,
malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant’.
Charles Baudelaire, trad. Kálmán Kalocsay
(“Esperanto de UEA” 1931-3, p. 42; “Eterna bukedo”, Budapest, 1931, p. 216; “La floroj de l’ malbono”, Stafeto, La Laguna, 1957, p. 62; “Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro”, 1960, p. 54-67
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/albatro.html
“Tutmonda sonoro”, Budapest, 1981, II, p. 462-463)