Homoj

William Harvey

La 1-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1578) de la angla medicinisto William Harvey (1578-1657).
eo.wikipedia.org/wiki/William_Harvey
Magistro pri medicino ĉe la itala Universitato de Padovo je la skolo de Girolamo Fabrizio, kiel unua li priskribis kaj precipe eksperimente pruvis la sistemon de sangocirkulado en la homa korpo.
Liaj spertoj (elmontritaj en la libro en latino “Exercitatio anatomica de motu cordis et sanguinis in animalibus”, publikigita en 1628) ne estis aprezataj de la tiama sciencistaro, kaj nur longan tempon post lia morto ili atingis la justan rekonon.
Skribas, pri tio, la revuo “Brita Esperantisto” 1915-6, p. 108:

>“Dum li estis studento en Paduo, sub la instruado de profesoro, kiu eltrovis la klapojn en la vejnoj, S-ro Harvey eltrovis la sangiradon. Li scivolis, kial la klapoj ĉiuj celis en la sama direkto; li ne povis elpensi motivon por lia ekzisto krom por malpermesi la sangon reflui malantaŭen.
>Li metis ligilon ĉirkaŭ sian brako, kaj trovis, ke unu aro da sangujoj, la elirantaj vejnoj, ŝveliĝis pro sango ĉe tiu flanko pli proksima al la koro, dum la vejnoj alirantaj plilarĝiĝis kun sango ĉe la flanko plej malproksima de la koro. Al li, tiu ĉi fakto klarigis, ke la sango elfluis el la koro tra la vejnoj. Ĝi ankaŭ klarigis la korbaton kaj la pulsbaton.
>Sed la kuracistoj kaj ĥirurgoj mondaj akceptis tiun ĉi epokfarantan eltrovon per malestimo. Harvey eldonis libron pri sia eltrovo, kaj lia klientaro malpligrandiĝis. Kuracistoj mokis, kaj la popolo lin rigardis kiel fantaziulon.

Ne mirige; mi tradukas, kion skribas pri tio la “Itala Esperanta Revuo” 1926-6:
>Al Cristoforo Colombo, kiu eknavigas, kun tri ŝipoj, al la nekonata kontinento, ridas nekredema Salamanko, samkiel, pli poste, Londono mokos Benjamin Franklin, kaj Parizo Thomas Edison; Niccolò Machiavelli asertas, ke la pafarmiloj ne povas havi estontecon; Napoleono neas al Robert Fulton sian apogon por la vaporŝipo; al William Harvey kaj al Miguel Serveto, kiuj asertas la teorion de la sangocirkulado, renoviĝas la persekuto, kiu kontraŭstaris Nikolaon Kopernikon kaj Galilejon.
>La historio ripetiĝas kun unuforma kaj konstanta ritmo. Kun la sama kunsento, kun kiu oni kriegas “krucumu lin”, oni kantas, pli poste, la hosanan, al la moko kaj al la insulto sekvas la altigo kaj la devoteco: la posteuloj eternigas en la bronzo la nomojn de tiuj samaj homoj, kiujn la samtempuloj kovris per moko kaj malestimo.

Mi aldonas la britan poŝtmarkon de 2010 memore al William Harvey, en la serio “La epoko de dinastio Stuart”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *