Homoj

Angelo Beolco (Ruzante)

La 17-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1542) de la itala (venetia, eble padova) dramisto, aktoro kaj verkisto Angelo Beolco, konata kiel Ruzante aŭ Ruzzante (1496-1542), eo.wikipedia.org/wiki/Ruzante laŭ la nomo de rolulo el liaj komedioj, padova kamparano voluptema, manĝema kaj malprude parolanta. Lia pritakso estis varia tra la jaroj: fama kaj… Legu plu Angelo Beolco (Ruzante)

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Objektoj

Greka pi

La 14-a de marto estas la “Internacia tago de π – greka pi”, dediĉita al matematiko. Mi kaptas la okazon por maldetale pritrakti la uzon de nombroj en la Biblio (Malnova kaj Nova Testamento). La apudmeto povas ŝajni nura preteksto, sed, multajn jarcentojn antaŭ Arkimedo, Biblio jam indikis, kun miriga proksimumeco (rondigita al 3), la… Legu plu Greka pi

Eventoj

Anekso

Mi resumas la eventojn, kiuj antaŭis la 13-an de marto 1938, kiam Aŭstrio estis aneksita al Germanio, per la tiel dirita “Anschluss”. Kiam falis la Aŭstria-Hungara Imperio (novembre de 1918) estis proklamita la Respubliko Deutschösterreich (Germana Aŭstrio), formita de la germanlingvaj teritorioj de la iama Imperio. Per la Traktato de Saint-Germain (10-an de septembro 1919),… Legu plu Anekso

Homoj

Salvatore Di Giacomo

La 12-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1860) de la napola poeto kaj verkisto Salvatore Di Giacomo (1860-1934), it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo konata ĉefe kiel aŭtoro de la vortoj de kelkaj el la plej famaj kanzonoj de la napola repertuaro, kvankam la koncernato pliŝatis esti memorigata prefere pro la poeziaĵoj kaj la teatraĵo “Assunta… Legu plu Salvatore Di Giacomo

Homoj

Edmondo De Amicis

La 11-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1908) de la itala verkisto, ĵurnalisto, poeto, edukisto kaj lingvisto Edmondo De Amicis (1846-1908), eo.wikipedia.org/wiki/Edmondo_De_Amicis fama precipe kiel aŭtoro de la libro “Cuore” (tradukita al Esperanto de Ettore Fasce kun la titolo “Koro”). Jam plurfoje mi parolis pri li, ekzemple la 11-an de marto… Legu plu Edmondo De Amicis