La 24-a de marto estas la datreveno de la masakro (en 1944) de la Ardeaj Kavernoj, fare de la nazioj kiuj okupadis Romon,
eo.wikipedia.org/wiki/Masakro_de_la_Ardeaj_Kavernoj
pro reprezalio al partizana bombatenco.
Inter la 335 viktimoj de tiu masakro estis Aladino Govoni (1908-1944),
it.wikipedia.org/wiki/Aladino_Govoni
filo de la poeto Corrado Govoni (1884-1965),
it.wikipedia.org/wiki/Corrado_Govoni
pri kiu mi parolis la 29-an de oktobro 2018.
Mi transskribas pecon (“Dialogo inter la anĝelo kaj la mortinta junulo”) de la poemo de Corrado Govoni “Aladino”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Luigi Minnaja (kiu, pro kurioza cirkonstanco, dum kelka tempo estis oficeja kolego de la poeto)
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 2015 memore al la Ardeaj Kavoj, laŭ skizo de Luca Romani; la bildo montras detalon de la enira krado (verko de Mirko Basaldella) de la memoriga sanktejo.
Dal “DIALOGO DELL’ANGELO E DEL GIOVINE MORTO”
…………………………………….
Il giovine morto
“Aiutami tu, angelo, non vedi
come sono inesperto di morire?
Com’ero ancora poco preparato
a imparar questa morte eterna,
mandata a mente come una parola
senz’eco e senza volto,
guardata solo come un’ombra libera,
sfuggita come una vergogna umana,
taciuta come una tremenda colpa
già scontata sul punto della nascita?”.
L’angelo
“Non temere, cammina! Vola!
E resta eternamente immoto.
Presto mi imparerai,
quando sarà per te il veder senz’occhi
un più vasto vedere
e un sentire infinito il non sentire.
Conoscerai ben presto
che dolce fatica è imparare
l’analfabeta lingua del silenzio”.
Il giovine morto
“Sento una luce intorno a me,
un calore umidamente umano
che s’ostina così sulla mia fuga:
mi scorre sulla gota come un bacio,
mi riempie di sole una mano…
Con la sua triste lampada di pianto
è la mia dolce mamma
che le gelide tenebre fruga…
Verrò dunque con te, angelo mio;
ma se tu vuoi che non mi penta,
lasciami ancora una volta gridare
cosi forte che tutta la terra mi senta
quel dolcissimo nome di mamma
che in terra è tutto: patria, amore, Dio”.
L’angelo
“Tu non sai che non posso più piangere… Vieni!’
Il giovine morto
“Angelo cieco, sordo e ignoto,
perché più non rispondi?
Or finalmente sento e vedo,
io freddo e oscuro,
che tu per sempre sei già entrato in me:
indifferente angelo di vuoto,
angelo tutto muro”
Corrado Govoni
°°°°°
El “DIALOGO INTER LA ANĜELO KAJ LA MORTINTA JUNULO”
………………………………….
La mortinta junulo
Anĝelo, helpu min, ĉu vi ne vidas
kiel sensperta estas mi por morti?
Kiel mi estis ankoraŭ ne preta
por lerni ĉi morton eternan,
encerbigitan same kiel vorton
sen eĥ’ kaj sen vizaĝo,
rigardatan nur kiel liberombron,
fuĝatan same kiel homan honton,
prisilentatan kiel egan kulpon
pagitan jam ĉe la naskiĝmomento?
La anĝelo
Ne timu, paŝu! Flugu!
Kaj restu eterne senmova.
Tre baldaŭ vi eklernos,
kiam por vi la vido sen okuloj
estos pli vasta vido
kaj neaŭdado estos aŭd’ senfina.
Vi ankaŭ baldaŭ konos
kia laboro dolĉa estas lerni
la senliteran lingvon de l’ silento.
La mortinta junulo
Mi sentas lumon ĉirkaŭ mi, mi sentas
varmon malseke homan
kiu sur mia fuĝo plu obstinas:
sur mia vang’ ĝi fluas kiel kiso,
kaj manon plenigas je suno…
Kun sia trista ploroplena lampo
estas mia dolca panjo
kiu frostajn tenebrojn traserĉas…
Mi venos do kun vi, anĝelo mia;
sed se vi volas ke mi ne postpentu,
permesu min ankoraŭfoje krii
laŭtege, por ke l’ tuta tero aŭdu,
tiun dolĉegan nomon de panjo
kiu surtere estas ĉio: patrujo, amo, Dio.
La anĝelo
Vi ne scias, ke plu al mi ne eblas plori… Venu!
La mortinta junulo
Anĝelo blinda, surda, nekonata
kial vi ne respondas?
Nun fine mi aŭdas, vidas,
mi frida kaj obskura,
ke vi por ĉiam jam eniris min:
anĝel’ indiferenta el malpleno,
anĝel’ kun korpo mura.
Corrado Govoni, trad. Luigi Minnaja
(Radio Roma-Esperanto 24.2.1954)
(“Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 28-29)