La 17-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1542) de la itala (venetia, eble padova) dramisto, aktoro kaj verkisto Angelo Beolco, konata kiel Ruzante aŭ Ruzzante (1496-1542),
eo.wikipedia.org/wiki/Ruzante
laŭ la nomo de rolulo el liaj komedioj, padova kamparano voluptema, manĝema kaj malprude parolanta.
Lia pritakso estis varia tra la jaroj: fama kaj tre citita je lia epoko (kvankam la publiko konis lin ĉefe buŝe, ĉar ĉiuj liaj verkoj estis eldonitaj postmorte), li estis baldaŭ forgesita, pro du kialoj: ĉar li verkis en arkaika dialekto de Padovo, jam malfacile komprenita de la padovanoj mem, kiu perdas viglecon en la tradukoj al kuranta lingvaĵo; kaj ĉar liaj komedioj surscenigis la malaltajn sociajn klasojn, kontraŭe neglektitajn en postaj jarcentoj.
Ruzante estis ĵus “remalkovrita” kaj valorigita, eble laŭ la spuro de la duobla “justigo” (lingva kaj enhava) enkondukita de Dario Fo (1926-2016) en la italan komedion.
eo.wikipedia.org/wiki/Dario_Fo
Okaze de la ricevo de la Nobel-Premio pri Literaturo por 1997, Dario Fo, kvazaŭ serĉante elstarajn kulturajn precedentojn kontraŭmetendajn al la polemikoj pro la atribuo al li de tiu Premio, tiel difinis Ruzante-n:
«Uno straordinario teatrante della mia terra, poco conosciuto… anche in Italia. Ma che è senz’altro il più grande autore di teatro che l’Europa abbia avuto nel Rinascimento prima ancora dell’avvento di Shakespeare. Sto parlando di Ruzzante Beolco, il mio più grande maestro insieme a Molière: entrambi attori-autori, entrambi sbeffeggiati dai sommi letterati del loro tempo. Disprezzati soprattutto perché portavano in scena il quotidiano, la gioia e la disperazione della gente comune, l’ipocrisia e la spocchia dei potenti, la costante ingiustizia»
(traduko):
«Iu eksterordinara teatristo de mia lando, malmulte konata… ankaŭ en Italio. Sed kiu estas senplie la plej granda teatra aŭtoro, kiun Eŭropo havis en la Renesanco eĉ pli frue ol la alveno de Ŝekspiro. Mi parolas pri Ruzzante Beolco, mia plej granda majstro kune kun Moliero: ambaŭ aŭtoroj-aktoroj, ambaŭ primokitaj de la elstaraj literaturistoj de ilia tempo. Malŝatitaj precipe ĉar ili surscenigis la ĉiutagaĵon, la ĝojon kaj la senesperon de la ordinaraj homoj, la hipokritecon kaj la arogantecon de la potenculoj, la konstantan maljustecon».
Kvankam tio povas ŝajni neeblaĵo, la plej fama verko de Ruzante (Dialogo de Ruzante”, ĉirkaŭ 1530) estis majstre tradukita al Esperanto (kun la titolo “Interparolo”) de Carlo Minnaja, publikigita en 1990 de la eldonejo Edistudio de Pisa, kaj ludita en Teatro “Antonianum” de Padovo, de teatra trupo de Zagrebo, dum la 61-a Itala Kongreso de Esperanto (septembro 1990).
Recenzo aperis en “Literatura Foiro” 1991-134, p. 48-49.
Mi aldonas la kovrilon de la versio al Esperanto.