Homoj

Attila

La 16-a de marto estas la datreveno de la morto (en 453) de la huna militestro Attila, en Esperanto Atilo (406-453),
eo.wikipedia.org/wiki/Atilo_la_Huno
suvereno de vastega imperio, kiu etendiĝis de centra Eŭropo ĝis Kaspia Maro, kaj de Balta Maro ĝis Danubo, unuecigante orientajn Ĝermanojn, Slavojn kaj Finno-Ugrojn.
Ĝisosta malamiko de la Roma Imperio (jen Okcidenta jen Orienta), li sieĝis Konstantinopolon, antaŭeniris en Francion ĝis Aurelianum (Orléans – Orleano) konkerinte multajn grandajn urbojn (inter kiuj Reims, Strasburgo, Treviro, Kolonjo kaj Metz), komplete detruis Aquileia kaj prirabis Padovon (la postvivintaj loĝantoj rifuĝis al tiu loko, kiu poste fariĝis Venecio), okupis Milanon, forkurigis el Raveno la Imperiestron Valentinianon la duan, kaj haltis nur kiam, ĉe la bordo de rivero Pado en la proksimeco de Mantovo, iris renkonte al li Papo Leono la unua la Granda (390-461).
eo.wikipedia.org/wiki/Leono_la_1-a
Laŭ la tradicio, la papo konvinkis Atilon ne plueniri ĝis Romo montrante al li la Krucifikson; la historiistoj emas al aliaj klarigoj: la malfacilo daŭrigi la militiron; grandega elaĉeto; la timo de Atilo (kiu estis tre superstiĉa) morti kiel Alariko, forpasinta en 410 tuj post la prirabo de Romo.

August von Platen


Atilo estas la tipa ekzemplo de tio, ke la historio havas multajn vizaĝojn: laŭ la popoloj, kiuj trasuferis liajn prirabojn, Atilo estis kruelega militestro, alnomita “Flagellum Dei” (Skurĝego aŭ Vipo de Dio), tiel ke, “kie li pasis, ne plu kreskis herbo”; kontraŭe, laŭ la popoloj, kiujn li gvidis al entuziasmigaj entreprenoj, li estis nobla suvereno, tiel, ke li eniris la germanan Sagaon de Nibelungoj (kiel dua edzo de Krimhild – Krimildo, vidvino de Siegfrid -Sigfrido), kaj ankoraŭ nun “Attila” estas nomo tre disvastiĝinta en Hungario.
Dante Alighieri mencias lin dufoje:
– en la 12-a kanto de Infero, versoj 133-134, Atilo estas inter la damnitoj “perfortuloj al la proksimulo”:

La divina giustizia di qua punge
quell’Attila che fu flagello in terra.
°°°°°
Ĉe tiu flanko Di-justeco pikas
Attilan, iam en la mond’ skurĝegon.
(trad. Giovanni Peterlongo)
°°°°°
La Dian Juston timi tie lernas
vipo de l’ mond’: Atilo la terura.
(trad. Kálmán Kalocsay)
°°°°°
La dia justo tiuloke stringas
Atilon, kruda vipo de la tero.
(trad. Enrico Dondi)

– en la 13-a kanto de Infero, kontraŭe, oni havas historian malprecizaĵon, ĉar oni asertas, ke Atilo fobruligis la urbon Florencon, dum verŝajne tiu brulego estis farita de la reĝo de Ostrogotoj Totila (516-552)
eo.wikipedia.org/wiki/Totila

I’ fui de la città che nel Batista
mutò il primo padrone; ond’ei per questo

sempre con l’arte sua la farà trista;
e se non fosse che ‘n sul passo d’Arno
rimane ancor di lui alcuna vista,

que’ cittadin che poi la rifondarno
sovra ‘l cener che d’Attila rimase,
avrebber fatto lavorare indarno.
°°°°°
Min naskis l’ urb’ ŝanĝinta la antaŭan
patronon en Baptiston; tial ĉiam

per l’ arto sia li ĝin mizerigos.
Kaj, se ne estus, ke sur pont’ de Arno
pri li ankoraŭ restas ia bildo,

l’ urbanoj, kiuj tiam ĝin refondis
sur la cindro restinta post Atilo,
laboron estus ordonintaj vanan.
(trad. Giovanni Peterlongo)
°°°°°
Min naskis, urb’, lasinta por Baptisto
la prapatronon; kiu, incitita,

per sia art’ ĝin batas kun persisto:
kaj se sur Arno-ponto nun ankore
pri li ne restus signo de ekzisto,

l’ urbanoj, refondintaj ĝin fervore
el cindroj, kiuj restis post Attilo,
ja estus klopodintaj vanlabore.
(trad. Kálmán Kalocsay)
°°°°°
Mi anis urbon, kiu la Baptiston,
ne Marson, volis por patron’ elekti;

tiu venĝeme al ĝi donas triston;
kaj se ne estus, ke ĉe Arno rubo
atestas ankaŭ nun ĝian ekziston,

la homoj refondintaj ĝin de subo
de l’ cindroj, kiuj restis post Atilo,
vanan laboron farus ja sen dubo.
(trad. Enrico Dondi)

Mi aldonas la vatikanajn poŝtmarkojn de 1961, laŭ skizo de Andreina Grassellini, pro la 15-jarcenta datreveno de la morto de Papo Leono la unua la Granda, respektegata kiel Sanktulo de la katolika Eklezio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *