La 15-a de marto (la “Martaj Iduoj”) estas la datreveno de la murdo, en 44 a. K., de Gaius Iulius Caesar (en Esperanto, Kajo Julio Cezaro) (101 a. K. – 44 a. K.)
eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Cezaro
fare de grupo da komplotintoj estrataj de Marko Iunio Bruto (Marcus Iunius Brutus) kaj Kajo Kasjo Longino (Gaius Cassius Longinus).
Jam plurfoje, kaj el pluraj vidpuntoj, mi parolis pri Julio Cezaro:
Hodiaŭ mi limiĝas prezenti kelkajn kuriozaĵojn:
1- laŭ la tradicio, kutime ripetata en la italaj lernejoj, kiam Cezaro ekvidis, ke unu el la komplotintoj estas lia adopta filo (laŭ nepruvita tezo, natura filo) Bruto, li ekkris en latino: “Tu quoque, Brute, fili mi!” (Ankaŭ vi, Bruto, mia filo!). Tiu frazo eĉ utilis en la lernejoj por instrui la specialan formon (“fili”) de vokativo de la vorto “filius”. Sed eble tiu lerneja citaĵo estas historia falsaĵo, se fidi la rakonton de Svetonius (De vita Caesarum, Vivo de Cezaroi, libro 1-a, ĉapitro 82):
> tradiderunt quidam Marco Bruto irruenti dixisse: kai su teknon;
(kelkaj transdiris, ke al agresanta Marko Bruto li diris: kai su teknon).
Cezaro, do, ekkris “Ankaŭ vi, Bruto, mia filo” ne en latino, sed en greka lingvo.
Oni povus demandi de si, kial en la greka; mi respondas: samkiel hodiaŭ oni opinias elegante paroli en la angla, en Romo oni opiniis elegante paroli en la greka (oni memoru la eldiron de Horacio, Epistoloj, II, 1, 156: Graecia capta ferum victorem cepit = konkerita Greklando konkeris la krudan venkinton);
2- estas ĝenerale konata la eldiro de Jesuo Kristo:
«Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio» (Mateo 22,15-22).
Nu, ne temas pri Julio Cezaro, sed pri Imperiestro Tiberio (Tiberius) (42 a. K.-37 p. K.), kiu regis en tiu tempo (Julio Cezaro mortis 44 jarojn antaŭ Kristo). La titolo “Cezaro”, ja, fariĝis ĝenerala nomo por indiki Imperiestron (tiu uzo daŭras eĉ nun: ekzemple, la germana vorto “Kaiser” kaj la rusa “Zar” estas la kripligo de “Caesar”; cetere, la libro de Svetonio titoliĝas “De Vita Caesarum – Vivo de la Cezaroj”, celante “Vivo de la Imperiestroj”);
3- kutime oni opinias, ke iu aparta formo de akuŝo nomiĝas “cezara akuŝo”, ĉar Julio Cesaro naskiĝis tiamaniere. per “eltiro de la vivanta feto dank’ al incizo de la ventro kaj utero” (PIV).
En realo, estas la tuta kontraŭo: ne la akuŝo nomiĝis laŭ Cezaro, sed Cezaro laŭ la akuŝo, laŭ la verbo “caedo-caesus”, kiu signifas “tranĉi”. Kurioze, tamen, en germana lingvo tiu operacio nomiĝas “Kaiserschnitt”, laŭvorte “imperiestra tranĉo”, malsame ol en aliaj lingvoj (itale: parto/ taglio cesareo; angle: caesarian section; france: césarienne, hispane: cesárea operación; ruse: kesarevo seĉenie).
Pri la temo okazis vigla debato inter Bernard Golden (L’Esperanto” 1988-3/4, p. 19) kaj Luigi Tadolini (“L’Esperanto” 1988-7,8, p. 19).
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 2014, laŭ skizo de Pierre Albuisson, kun la marmora busto de Julio Cezaro (Musée départemental Arles antique, Arles, Francio) trovita en 2007 en rivero Rodano en urbo Arles. Temas pri unu el la plej malnovaj prezentoj de Julio Cezaro, datiĝanta inter 49 kaj 46 a. K., do nelonge antaŭ lia morto (en la jaro 46 Julio Cezaro starigis roman kolonion en Arles, kiel danko pro la helpo de tiu urbo en la konkero de Marsejlo). La busto, kies nazo estas rompita, havas la trajtojn de maljunulo, inkluzive de komenciĝanta senhareco.