La 14-a de marto estas la “Internacia tago de π – greka pi”, dediĉita al matematiko.
Mi kaptas la okazon por maldetale pritrakti la uzon de nombroj en la Biblio (Malnova kaj Nova Testamento). La apudmeto povas ŝajni nura preteksto, sed, multajn jarcentojn antaŭ Arkimedo, Biblio jam indikis, kun miriga proksimumeco (rondigita al 3), la valoron de greka pi, en 1 Reĝoj 7,23:
“Salomono faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe”.
Mi aldonas:
– italan poŝtmarkon de 2013, laŭ skizo de Luca Vangelli, pro la 2300-a datreveno de la naskiĝo de la sciencisto kaj matematikisto Arkimedo de Sirakuzo (en la greka, ᾿Αρχιμήδης, en latino Archimedes, en la itala Archimede).
eo.wikipedia.org/wiki/Arkimedo
La bildo reproduktas: la literon π (pi) de la greka alfabeto (diritan ankaŭ “nombro de Arkimedo”), kiu prezentas la rilaton inter la cirkonferenco kaj ĝia diametro; la unuajn decimalajn ciferojn de nombro “π – greka pi” (rondigita, kiel sciate, al 3,14); geometrian konstruaĵon tiritan el la volumo “Περὶ σφαίρας καὶ κυλίνδρου” (Pri sfero kaj cilindro); desegnaĵon tiritan el tiu, kiu en itala lingvo estas nomata “Libro dei Lemmi” (ne atinginta nin en la greka teksto, sed konata pere de araba versio, siavice tradukita al latino kun titolo “Liber assumptorum”);
– la kovrilon de la traduko al Esperanto (de Gerrit Berveling, Chapecó, Fonto, 1999) de la biblia libro “Nombroj”.
°°°°°
Kiel prave atentigas la enciklopedio “Cathopedia”,
it.cathopedia.org/wiki/Numero
nombro havas, en la Biblio kaj en la kristana Tradicio, valoron tre pli riĉan ol ĝi havas en la nuntempa okcidenta kulturo; dum por ni nombro esprimas ĉefe kvanton, en la antikveco ĝi havis precipe simbolan valoron.
Kiam en la Biblio oni renkontas nombrajn indikojn, oni devas ĉiam demandi de si, ĉu tiu nombro estu komprenata en ĝia preciza aritmetika valoro, aŭ kiel proksimumigo, aŭ en ĝia simbola signifo.
La antikvaj semidaj civilizoj ne multe zorgis pri la matematika precizeco, kiel kontraŭe faras la moderna homo, sed ofte uzis la nombrojn en rondigita, aŭ proksimuma, aŭ konvencia, aŭ simbola maniero, tiel ke estus erare ilin kompreni laŭvorte.
1 estas la nombro de la diaĵo;
2 povas signifi “kelkaj” (Nombroj 9,22: “du tagojn”), aŭ “duoblo/ abundego” (Zeharja 9,12: “Mi redonos al vi duoble”).
3 estas proksimumigo de nombro π (greka pi) (1 Reĝoj 7,23: vidu supre); triobla ripeto markas emfazon, «superlativon de superlativo» (Jeremia 7,4; Jesaja 6,3: Sankta, sankta, sankta).
4 indikas la tutecon de la geografia horizonto (antaŭe, malantaŭe, dekstre, maldestre): la kvar ventoj (Jeĥezkel 37,9); la kvar finoj de la tero (Jesaia 11,12), la kvar riveroj de Eden (Genezo 2,10).
5 havas memorigan valoron, pro ĝia referenco al la fingroj de unu mano; ĝi povas esti ĉe la origino de kelkaj ritaj preskriboj (Nombroj 7,17.23.29); sed ĝi estas tute proksimuma en Genezo 43,34 (“la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ciuj”), kaj 1 Korintanoj 14,19 (“Mi preferus paroli kvin vortojn”).
6 (unu malpli ol 7, kiu indikas plenecon) signifas neplenecon, aŭ neperfektecon; ekzemple, Kronikoj 20,6: “Denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar”.
7 indikas plenecon, aŭ rimarkindan nombron: “al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble” (Genezo 4,15); sep fojojn virtulo falas (Sentencoj 24,16), Petro volas pardoni ĝis sep fojoj (Mateo 18,21), kaj Jesuo elpelis sep demonojn el Maria Magdalena (Marko 16,9); sed ĉi tiu nombro havas superlativon: “por Lemeh estos venĝite sepdek-sepoble” (Genezo 4,24), kaj Petro devos pardoni ĝis sepdekoble sep fojoj (Mateo 18,22).
10 havas, kiel 5, memorigan valoron (pro la dek fingroj), tial ĝia uzo por la dek ordonoj (Eliro 34,28; Readmono 4,13) aŭ la dek plagoj de Egiptio (Eliro 7,14-12,29); tial la ideo pri grandega kvanto: Labano ŝanĝis dek fojojn la laborpagon de Jakobo (Genezo 31,7) kaj Ijob estis insultita dek fojojn de liaj amikoj (Ijob 19,3).
12 estas la nombro de la jaraj lundaŭroj, kaj do sugestas la ideon de kompleta ciklo: dek du, ekzemple, estas la nombro de la triboj de Izraelo.
40 indikas konvencie la jarojn de unu generacio; kvardek jaroj da restado en la dezerto (Nombroj 14,34), kvardek jaroj da regno por David (2 Samuelo 5,4). Tial la ideo pri iom longa periodo, kies preciza daŭro estas nekonata: kvardek tagoj kaj kvardek noktoj por la diluvo (Genezo 7,4), por la restado de de Moseo sur Sinajo (Eliro 24,18), por la fasto de Kristo en la dezerto (Mateo 4,2; Marko 1,13; Luko 4,2).
En simila maniero estas uzitaj 60 kaj 80 (Alta Kanto 6,8: “Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj”), kaj 100 (Levidoj 26,8 “Kvin el vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon”).
70 (dekoble sep) troviĝas interalie en Jeremia 25,11 (“Tiuj nacioj servos al la reĝo de Babel dum sepdek jaroj).
Cifero 1.000 vekas la ideon pri granda kvanto: “la Eternulo faras favorkoraĵon por miloj” (Eliro 20,6); “Vi faras favorkoraĵon al miloj” (Jeremia 32,18); “Mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, kaj kiel nokta gardoparto” (Psalmo 90,4); kaj “tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj” (Psalmo 84,10).
Miriado (10.000) indikas, pli ĝenerale, mirinde grandan kvanton; ekzemple, “Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, kiuj estas ĉirkaŭ mi” (Psalmo 3,6).
La fabelaj aĝoj de la antaŭdiluvaj patriarkoj havas probable signifon, kies ŝlosilo tamen perdiĝis (escepte pri Enoĥ, kiu vivis 365 jarojn, la perfektan ciferon de unu suna jaro).