La 10-a de marto estas la datreveno de la morto (nel 1940) de la verkisto kaj dramisto Miĥail Afanasjeviĉ Bulgakov (1891-1940),
eo.wikipedia.org/wiki/Mi%C4%A5ail_Bulgakov
naskiĝinta en Kievo (nun Ukrainio) je la tempo de la rusa Imperio, aktiva je la epoko de Sovetunio, unu el la plej grandaj romanistoj de la dudeka jarcento.
En 1929 Stalin malpermesis ĉiujn liajn verkojn, kaj rifuzis al la verkisto la laborpermeson, pro liaj kritikoj al la soveta reĝimo, aparte esprimitaj en la romano “Belaja Gvardija” (La Blanka Gvardio), por kies teatra adapto la cenzuro postulis la modifon de la titolo, kiu fariĝis “Dni Turbinych” (La tagoj de Turbin) por elimini ĉian referencon al la civila milito de 1919 kaj al la blanka kontraŭrevolucio; tamen, Bulgakov saviĝis el la stalinaj purigoj de 1937.
Multaj el la verkoj de Bulgakov (al kiu Stalin ne konsentis migri eksterlanden) estis publikigitaj post lia morto (okazinta je nuraj 49 jaroj); precipe, aperis nur en 1966-1967 (parte cenzurita en Sovetunio; unua kompleta eldono en 1969, en Frankfurto ĉe Majno/ F. R. Germanio) la romano, kiu konsekris Bulgakov-on kiel elstaran verkiston, “Master i Margarita” (La Majstro kaj Margarita), kaj kiu inspiris plurajn aŭtorojn, ekzemple Salman-on Rushdie en “The Satanic Verses” (La Satanaj versoj).
Sed ankaŭ “Sobače serdce” (Koro de hundo) estis publikigita en eksterlando en 1968, kaj en Sovetunio nur en 1987; kaj la unua kompleta eldono de “Belaja Gvardija” (La Blanka Gvardio) estas de 1966.
Ĉe jenaj adresoj eblas konsulti la tradukon al Esperanto (de Sergio Pokrovskij) de la romano “Master i Margarita” (La Majstro kaj Margarita); presforma eldono (376 p.) en 1991, Kaliningrad, Sezonoj:
esperanto-ondo.ru/Ind-bulg.htm
web.archive.org/web/20051124045543/miresperanto.narod.ru/biblioteko/margarita/08.htm
Mi aldonas la rusan filatelan folieton de 2016 pro la 125-a datreveno de la naskiĝo de Bulgakov (ĉar kutime oni ne solenas 125-an datrevenon, mi supozas, ke oni volis ripari la pasintan bojkoton).