La 7-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1785) de la itala (milana) verkisto, poeto, dramisto, lingvisto kaj politikisto Alessandro Manzoni (1785-1873),
eo.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Manzoni
unu el la plej grandaj italaj romanistoj, fama precipe pro la romano “I promessi sposi” (La Gefianĉoj), kiu kontribuis krei la unuecigon de la itala lingvo, almenaŭ en la beletra uzo.
Mi parolis pri li la 5-an de majo 2017.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, limiĝante transskribi (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto de Battista Cadei) malgrandan eron de tiu romano, la komencon de la epizodo, en kiu la ĉefrolulo (la juna Renzo Tramaglino) vizitas por konsiliĝo fusan advokaton, moknomitan “Azzeccagarbugli” (Impliktrafulo) ĉar li lerte “trafas la implikaĵojn”, tio estas, ekspluatas senskrupule subtilaĵojn.
Mi listigas, ĉe la fino, la tradukojn al Esperanto de verkoj de Alessandro Manzoni.
Mi aldonas:
– la kovrilon de la plena traduko de “La Gefianĉoj”;
– malnovan bildkarton, kun la sceno de la renkonto de Renzo kun la Impliktrafulo.
(Sekvas traduko al Esperanto)
DOTTOR AZZECCAGARBUGLI
…..
Renzo fece un grande inchino: il dottore l’accolse umanamente, con un – venite, figliuolo, – e lo fece entrar con sé nello studio. Era questo uno stanzone, su tre pareti del quale eran distribuiti i ritratti de’ dodici Cesari; la quarta, coperta da un grande scaffale di libri vecchi e polverosi: nel mezzo, una tavola gremita d’allegazioni, di suppliche, di libelli, di gride, con tre o quattro seggiole all’intorno, e da una parte un seggiolone a braccioli, con una spalliera alta e quadrata, terminata agli angoli da due ornamenti di legno, che s’alzavano a foggia di corna, coperta di vacchetta, con grosse borchie, alcune delle quali, cadute da gran tempo, lasciavano in libertà gli angoli della copertura, che s’accartocciava qua e là. Il dottore era in veste da camera, cioè coperto d’una toga ormai consunta, che gli aveva servito, molt’anni addietro, per perorare, ne’ giorni d’apparato, quando andava a Milano, per qualche causa d’importanza. Chiuse l’uscio, e fece animo al giovine, con queste parole: – figliuolo, ditemi il vostro caso.
– Vorrei dirle una parola in confidenza.
– Son qui, – rispose il dottore: – parlate -. E s’accomodò sul seggiolone. Renzo, ritto davanti alla tavola, con una mano nel cocuzzolo del cappello, che faceva girar con l’altra, ricominciò: – vorrei sapere da lei che ha studiato…
– Ditemi il fatto come sta, – interruppe il dottore.
– Lei m’ha da scusare: noi altri poveri non sappiamo parlar bene. Vorrei dunque sapere…
– Benedetta gente! siete tutti così: in vece di raccontar il fatto, volete interrogare, perché avete già i vostri disegni in testa.
– Mi scusi, signor dottore. Vorrei sapere se, a minacciare un curato, perché non faccia un matrimonio, c’è penale.
“Ho capito”, disse tra sé il dottore, che in verità non aveva capito. “Ho capito”. E subito si fece serio, ma d’una serietà mista di compassione e di premura; strinse fortemente le labbra, facendone uscire un suono inarticolato che accennava un sentimento, espresso poi più chiaramente nelle sue prime parole. – Caso serio, figliuolo; caso contemplato. Avete fatto bene a venir da me. È un caso chiaro, contemplato in cento gride, e… appunto, in una dell’anno scorso, dell’attuale signor governatore. Ora vi fo vedere, e toccar con mano.
Così dicendo, s’alzò dal suo seggiolone, e cacciò le mani in quel caos di carte, rimescolandole dal sotto in su, come se mettesse grano in uno staio.
– Dov’è ora? Vien fuori, vien fuori. Bisogna aver tante cose alle mani! Ma la dev’esser qui sicuro, perché è una grida d’importanza. Ah! ecco, ecco -. La prese, la spiegò, guardò alla data, e, fatto un viso ancor più serio, esclamò: – il 15 d’ottobre 1627! Sicuro; è dell’anno passato: grida fresca; son quelle che fanno più paura. Sapete leggere, figliuolo?
– Un pochino, signor dottore.
– Bene, venitemi dietro con l’occhio, e vedrete. E, tenendo la grida sciorinata in aria, cominciò a leggere, borbottando a precipizio in alcuni passi, e fermandosi distintamente, con grand’espressione, sopra alcuni altri, secondo il bisogno.
….
Alessandro Manzoni, “I promessi sposi”, cap. III
°°°°
DOKTORO IMPLIKTRAFULO
…..
Renzo faris grandan sinklinon; la doktoro akceptis lin humanece, per «venu, fileto», kaj lin enkondukis kun si en la oficejon. Temis pri ĉambrego, sur kies tri vandoj pendis la portretoj de la dek du Cezaroj; la kvaran kovris granda bretaro kun malnovaj kaj polvozaj libroj; meze, tablo tutplena de atestiloj, peticioj, aktaroj, kriaĵoj, kun tri aŭ kvar seĝoj ĉirkaŭe, kaj, ĉe unu flanko, granda brakseĝo kun alta, kvadrata dorso, kies anguloj kulminis per du lignaj ornamaĵoj elstaraj kvazaŭ kornoj, tegita per bovina ledo, garnita per dikaj najlo-kapoj, el kiuj kelkaj jam delonge falis, kaj lasis liberaj la angulojn de la tegaĵo, kiu refaldiĝis ĉi tie kaj tie. La doktoro estis en negliĝo, tio estas surportis eluzitan togon, kiun antaŭ multe da jaroj li uzis por oratori en la solenaj tagoj, kiam li iris al Milano por grava juĝafero. Li fermis la pordon, kaj kuraĝigis la junulon per jenaj vortoj: «fileto, diru al mi vian kazon».
«Mi volas al vi diri konfidencan vorton».
«Jen mi», respondis la doktoro: « parolu». Kaj li sidigis sin sur la seĝegon. Renzo, stare antaŭ la tablo, kun unu mano interne de la ĉapelo, kiun li turnis per la alia mano, reparolis: «Mi volas ekscii de vi, kiu studis…»
«Diru al mi la fakton, kia ĝi statas», interrompis la doktoro.
«Vi bonvolu pardoni min: ni, la malriĉuloj, ne scias paroli ĝustamaniere. Mi volus do ekscii…».
«Benataj homoj! Tiaj estas vi ĉiuj: anstataŭ rakonti fakton, vi volas fari demandojn, ĉar vi jam havas enkape viajn planojn».
«Pardonu min, sinjoro doktoro. Mi volas ekscii, ĉu minaco farita al pastro, por ke li ne faru geedzigon, estas punata per leĝo».
– Mi komprenis – diris en si mem la doktoro, kiu tute ne komprenis. – Mi komprenis. – Kaj li tuj fariĝis serioza, el seriozeco esprimanta kompaton kaj zorgemon; li forte kunpremis la lipojn, kaj eligis obtuzan sonon, kiu aludis senton, pli poste esprimitan en liaj unuaj vortoj: «Kazo serioza, fileto; kazo leĝe koncernata. Estas bone, ke vi venis al mi. Estas kazo klara, konsiderita en cento da kriaĵoj, kaj… ĝuste en unu de la pasinta jaro, de l’ nuna senjoro guberniestro. Mi nun ĝin vidigas kaj tuŝigas al vi».
Post tiuj vortoj li leviĝis el sia seĝego, kaj enŝovis la manon en tiun ĥaoson el paperoj, miksante ilin desube supren, kvazaŭ li metus tritikon en grenujon.
«Kie do ĝi estas? Eliru, eliru. Nepras do havi tiom da aferoj ĉe-mane! Tamen ĝi nepre estas ĉi tie, ĉar grava kriaĵo ĝi estas. Ha! jen, jen». Li ĝin prenis, ĝin malfaldis, rigardis la daton, kaj kun mieno eĉ pli serioza li elkriis: «La 15-an de oktobro 1627! Certe; ĝi estas de la pasinta jaro; freŝa kriaĵo; el tiuj, kiuj plejmulte teruras. Ĉu vi scias legi, fileto?»
«Iomete, sinjoro doktoro».
«Bone, sekvu min per la okulo, kaj vi vidos». Kaj, kun la kriaĵo etendita en-aere, li komencis legi, grumblante rapidege ĉe iuj lokoj, kaj emfazante distinge kun granda esprimivo ĉe aliaj, laŭbezone.
…..
Alessandro Manzoni, “I promessi sposi” (La gefiancoj), ĉ. 3-a, trad. Battista Cadei
°°°°°
VERKOJ DE ALESSANDRO MANZONI TRADUKITAJ AL ESPERANTO
OPERE DI ALESSANDRO MANZONI TRADOTTE IN ESPERANTO
– “I promessi Sposi” (La Gefianĉoj), trad. Battista Cadei, Milano, FEI, 2006;
www.ueci.it/eldonoj/verkoj/La_Gefiancxoj.pdf
– “I promessi Sposi” (La Gefianĉoj), trad. Battista Cadei – bildstria rakonto/ racconto a fumetti, Gian Piero Savio
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), I (parte), trad. Stefano La Colla, “L’Esperanto” 1933-1, p. 3;
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), I (parte), trad. Carlo Minnaja, “Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p. 332-333;
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), II (parte), trad. Giordano Azzi, “Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p. 333-334;
– “I promessi sposi” (La Gefianĉoj), IV, trad. Carlo Minnaja, “L’Esperanto” 1969-136/137, p. 46;
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), V, trad. Gino Lupi, “L’Esperanto” 1915;
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), VI, trad. Gino Lupi, “L’Esperanto” 1922-1, p. 9-11; “L’Esperanto” 1922-2, p. 28-3; “L’Esperanto” 1922-3, p. 43-46; “L’Esperanto” 1922-5, p. 89-91;
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), VIII (parte), trad. Carlo Minnaja, “Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p. 334-339;
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), XXI (parte), trad. Carlo Minnaja, “Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p. 335-333;
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), XXXI, trad. Pier Carlo Monti, Paolet, San Vito al Tagliamento, 1921;
– “I promessi sposi”, (La Gefianĉoj), XXXII, trad. Pier Carlo Monti, Paolet, San Vito al Tagliamento, 1921;
– “La battaglia di Maclodio” (La batalo ĉe Maklodio), “Il Conte di Carmagnola”/ La Grafo de Karmagnola, trad. Domenico Rivoir, “L’Esperanto” 1915-1, p. 14-15;
– “Dagli atrii muscosi, dai Fori cadenti” – Adelchi, III (De l’ falaj forumoj, de l’ halaj ruinoj), trad. Enrico Dondi; “Tra itala poezio”; “Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p. 329-331;
– “La Pentecoste” (La Pentekosto), trad. Clelia Conterno Guglielminetti, “Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p. 323-328;
– “Il Natale” (Kristnasko), trad. Gaudenzio Pisoni, “Espero katolika” 1984-11/12;
– “Il Natale” (Kristnasko), trad. Umberto Broccatelli, “Espero katolika” 2002-11/12;
– “Il cinque maggio” (La kvinan de majo), trad. Domenico Rivoir, “L’Esperanto 25.5.1915;
– “Il cinque maggio” (La kvina de majo), trad. P. C. Monti, “L’Esperanto” 1921-4/5;
– “Il cinque maggio” (La kvina de majo), trad. Clelia Conterno Guglielminetti, “Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p.319-323;
– “Regala ciò che non hai” (Donacu tion, kion vi ne havas), trad. Filomena Canzano, “L’Esperanto” 2002-1, p. 14.