La 5-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1943) de la kantaŭtoro Lucio Battisti (1943-1998)
it.wikipedia.org/wiki/Lucio_Battisti
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
aŭtoro kaj interpretisto de multaj italaj grandsukcesaj kanzonoj, inter kiuj mi aparte memorigas:
Acqua azzurra, acqua chiara (Akvo blua, akvo hela)
Pensieri e parole (Pensoj kaj vortoj)
Il mio canto libero (Mia kanto de liber’)
E penso a te (Kaj pensi vin)
La canzone del sole (La sunkanto)
Enute 16 kanzonoj de Battisti (la 5 menciitaj, kaj pliaj 11) estis tradukitaj al Esperanto.
Kuriozaĵo: pro tio ke en siaj kanzonoj Battisti ne alfrontis engaĝitajn temojn (malsimile ol la kantaŭtoroj de lia generacio), disvastiĝis la onidiro ke li estas faŝisto, kaj oni volis interpreti en ĉi tiu senco kelkajn detalojn, kiuj, probable, havis tute alian kaj “naivan” signifon: ekzemple, en la peco “La canzone del sole” (La sunkanto), kiun mi transskribas, la «maro nigra» kaj la «flamo» (ĉu brulas plu via flamo?) ŝajnis aludoj al faŝismaj simboloj.
Eble ĉi tiu (antaŭ)juĝo klarigas kial la komponaĵoj de Battisti, kvankam tiel famkonataj kaj amplekse tradukitaj, ne eniris la repertuaron de la esperantistaj kantistoj orientitaj maldekstren.
Mi aldonas portreton de la kantaŭtoro.
LA CANZONE DEL SOLE
Lucio Battisti
Le bionde trecce gli occhi azzurri e poi
le tue calzette rosse
e l’innocenza sulle gote tue
due arance ancor più rosse
e la cantina buia dove noi
respiravamo piano
e le tue corse, l’eco dei tuoi no, oh no
mi stai facendo paura.
Dove sei stata cos’hai fatto mai?
Una donna, donna dimmi
cosa vuol dir sono una donna ormai.
Ma quante braccia ti hanno stretto, tu lo sai
per diventar quel che sei
che importa tanto tu non me lo dirai, purtroppo.
Ma ti ricordi l’acqua verde e noi
le rocce, bianco il fondo
di che colore sono gli occhi tuoi
se me lo chiedi non rispondo.
O mare nero, o mare nero, o mare ne…
tu eri chiaro e trasparente come me
o mare nero, o mare nero, o mare ne…
tu eri chiaro e trasparente come me.
Le biciclette abbandonate sopra il prato e poi
noi due distesi all’ombra
un fiore in bocca può servire, sai
più allegro tutto sembra
e d’improvviso quel silenzio fra noi
e quel tuo sguardo strano
ti cade il fiore dalla bocca e poi
oh no, ferma, ti prego, la mano.
Dove sei stata cos’hai fatto mai?
Una donna, donna, donna dimmi
cosa vuol dir sono una donna ormai.
Io non conosco quel sorriso sicuro che hai
non so chi sei, non so più chi sei
mi fai paura oramai, purtroppo.
Ma ti ricordi le onde grandi e noi
gli spruzzi e le tue risa
cos’è rimasto in fondo agli occhi tuoi
la fiamma è spenta o è accesa?
O mare nero, o mare nero, o mare ne…
tu eri chiaro e trasparente come me
o mare nero, o mare nero, o mare ne…
tu eri chiaro e trasparente come me.
Il sole quando sorge, sorge piano e poi
la luce si diffonde tutto intorno a noi
le ombre ed i fantasmi della notte sono alberi
e cespugli ancora in fiore
sono gli occhi di una donna
ancora piena d’amore.
°°°°°
LA SUNKANTO
Lucio Battisti, trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/battisti.html#LA%20SUNKANTO
Lazur’ okula, blond’ plektaĵa kaj
ŝtrumpetoj viaj ruĝaj,
kaj la naiv’ sur viaj vangoj du:
oranĝoj des pli ruĝaj.
Kaj la malluma kelo kie ni
klopodis mallaŭtspiri
kaj viaj kuroj kaj la eĥ’ de l’ “Ne, ho ne:
ĉu vi min volas timigi?”.
Kie vi estis, kion faris vi?
Nu, virino… Ino, diru
kion signifas “iĝis mi virin’”?
Kiom da brakoj vin brakumis – (scias vi)
por igi vin tio ĉi,
vi ne sciigos min sed ne gravas tro
(jes, vere).
Sed vi memoras verdan akvon, ĉu,
kaj blankan rokan fundon?
Kiukoloras – (diru) via okul’?
Neniam havos vi respondon.
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar’
al mi similis via travidebla klar’.
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar’
al mi similis via travidebla klar’.
La du bicikloj forlasitaj meze de l’ herbej’
kaj ni en ombra kuŝo:
“La mondo donas multe pli da gaj’
kun flor’ en via buŝo…”.
Kaj tutsubite la silent’ inter ni
strangiĝas la mieno;
elbuŝa fal’ de l’ flor’ dum eta kri’:
“ĉesu nun kun via mano”.
Kie vi estis, kion faris vi?
Nu, virino… Ino, ino, diru
kion signifas “iĝis mi virin’”?
Rideton vian tro plenigas memfid’ kaj memam’
mi vin ne konas, mi vin ne konas, vi timigas min jam
(domaĝe).
Sed ĉu memoras vi pri ĉiu ond’,
pri l’ ridoj kaj pri l’ ŝaŭmo?
ĉu en okuloj viaj restas mond’?
ĉu brulas plu via flamo?
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar’
al mi similis via travidebla klar’.
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar’
al mi similis via travidebla klar’.
La suno malrapide jen leviĝas kaj
la lumo disĵetiĝas jam laŭ nia voj’;
la ombroj, la fantomoj de la nokto
estas arboj kaj arbustoj daŭre floraj
aŭ okuloj de virino daŭre amaj kaj ploraj.