Homoj

Marcus Valerius Martialis

La unua de marto estas la probabla datreveno de la naskiĝo de la hispana latinlingva poeto Marcus Valerius Martialis (38-104),
eo.wikipedia.org/wiki/Marcialo
konata en la itala kiel Marco Valerio Marziale aŭ simple Marziale; en la hispana kiel Marcial; en la franca, angla kaj germana kiel Martial; en Esperanto kiel Marko Valerio Marcialo aŭ simple Marcialo.
Ŝajnas, ke la nomo “Martialis” devenas ĝuste de lia tradicia naskiĝdato, je la kalendoj de marto.
Liaj verkoj, en dek kvin libroj, atingis nin preskaŭ komplete: temas pri 1.561 poeziaĵoj, ĉiuj apartenantaj al la ĝenro “epigramo” (mallonga komponaĵo, kiu disvolvas en esprimplena maniero unu solan temon, kun karaktero satira, laŭda, memoriga aŭ funebra); de Marcialo estas aparte konataj la satiraj epigramoj.
Marcialo havis malfacilan vivon, precipe dum sia longa restado en Romo, ankaŭ ĉar li preferis esti sekvanto de la potenculoj anstataŭ engaĝiĝi en propran aktivecon (li estis studinta juron, li povintus esti advokato); nur en maljunaĝo li povis vivi trankvile (sed ĉiam je la kosto de aliaj), danke al la helpo de riĉa vidvino, lia admirantino, kiu disponigis al li en lia naskiĝurbo (Bilbilis, hodiaŭ Calatayud en Aragono) domon kaj bienon.
Apartenas al ĉi tiu lasta periodo la epigramo 47 de la 10-a libro, kiu montras la vidon, senĝenan kaj morale senskrupulan, kiun Marcialo havis pri la vivo:

Vitam quae faciant beatiorem,
iucundissime Martialis, haec sunt:
res non parta labore, sed relicta;
non ingratus ager, focus perennis;
lis numquam, toga rara, mens quieta;
vires ingenuae, salubre corpus;
prudens simplicitas, pares amici;
convictus facilis, sine arte mensa;
nox non ebria, sed soluta curis;
non tristis torus, et tamen pudicus;
somnus, qui faciat breves tenebras:
quod sis, esse velis nihilque malis;
summum nec metuas diem nec optes.

Marcus Valerius Martialis

°°°°
Ĉi tiuj estas, karega Marcialo, la aferoj,
kiuj igas pli feliĉa la vivon:
havaĵo ne akirita per laboro, sed postlasita heredaĵe;
kampo ne avara, ĉiamdaŭra fajrujo;
neniam disputo, maloftaj publikaj rilatoj, kvieta menso;
le fortoj de liberulo, sana korpo;
prudenta simpleco, egalaj amikoj;
afabla kunesto, senartifika manĝotablo;
nokto ne ebria, sed libera je zorgoj;
nuptolito ne malgaja, kaj tamen ĉasta;
dormo, kiu igu mallonga la mallumon;
voli esti, kio oni estas, kaj ne pliŝati ion alian;
nek timi nek deziri la lastan tagon.

Marcus Valerius Martialis, trad. Antonio De Salvo

°°°°°
Mi aldonas hispanan poŝtmarkon honore al Marcialo.

°°°°°
En Esperanto ekzistas ĉi tiuj tradukoj:
– unu epigramo en “Literatura Mondo” 1937-2, p. 42;
– 19 epigramoj, trad. Kálmán Kalocsay, en “Tutmonda Sonoro”; Budapest 1981, p. 242-245;
www.egalite.hu/kalocsay/
– la libreto de Gerrit Berveling (20 p.) “Da mav’ estos neniam sat! (Marko Valerio Marcialo), Breda, VoKo, 1991.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *