Homoj

Heinrich Heine

La 17-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1856) de la germana poeto laŭ juda deveno Harry Heine, konata kiel Heinrich Heine (1797-1856) el la nomo, kiun li alprenis kiam li konvertiĝis al al luteranismo.
eo.wikipedia.org/wiki/Heinrich_Heine
Fama pro sia stilo laŭ popola balado, pri li mi povas ripeti tion, kio estas skribita en “Esperanto de UEA” 1915-2, p. 51, en la recenzo al unu el la unuaj kolektoj de versioj al Esperanto de liaj poeziaĵoj:

Ø Henriko Heine, tiu stranga “amfibia” poeto, naskiĝis en Düsseldorf (1799), de judaj parencoj; li mortis luterano en Parizo (1856). Post 1830, li transhejmiĝis en Francujon kaj, per neordinara fenomeno, fariĝis, laŭ kutimoj kaj lingvaĵo, pli franca ol germana. Disĵetante epigramojn malavare kaj indiferente kontraŭ Francoj aŭ Germanoj, li famiĝis pro sia sprito kaj akiris en siaj ambaŭ patrolandoj multajn admirantojn, malmultajn amikojn. Li mortis paralizita kaj blinda.
>Ironio, sarkasmo, sed ankaŭ sprita humoro, molanimeco, amosento kaj profunda kompreno de la naturo, neelĉerpebla fonto de rezignacio, trankvilo kaj animpaco, jen la ĉefaj motivoj de liaj poeziaĵoj.
Heine estas, probable, la poeto plej tradukita al Esperanto, ekde la unuaj vivojaroj de la nova lingvo; longa listo (cetere ne kompleta), prizorgita de Ralph Dumain, estas ĉi tie:
autodidactproject.org/bib/heinebib-esp.html?fbclid=IwAR0QGQHh8QWTuZoI6f12vMJIgNY85b6r7z1kYScbOBN5AiCS-JVUrFmBezI
Mi transskribas la “Kanton de Lorelej”, en la germana, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto. La germana teksto estis muzikigita de multaj komponistoj; la plej fama adaptaĵo estas tiu de Ferenc Liszt:

(ludas Vadim Chaimovich)
Mi aldonas la germanan poŝtmarkon de 1997 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Heine; la klarigo, en franca lingvo, reproduktas la propramane skribitan tekston sub la portreto: “Eh bien, cet homme c’est moi! (Nu, ĉi tiu ulo estas mi!).


DAS LIED DER LORELEY

Ich weiß nicht was soll es bedeuten,
Dass ich so traurig bin;
Ein Märchen aus alten Zeiten,
Das kommt mir nicht aus dem Sinn.

Die Luft ist kühl und es dunkelt,
Und ruhig fließt der Rhein;
Der Gipfel des Berges funkelt
Im Abendsonnenschein.

Die schönste Jungfrau sitzet
Dort oben wunderbar;
Ihr goldnes Geschmeide blitzet,
Sie kämmt ihr goldenes Haar.

Sie kämmt es mit goldenem Kamme
Und singt ein Lied dabei;
Das hat eine wundersame,
Gewaltige Melodei.

Den Schiffer im kleinen Schiffe
Ergreift es mit wildem Weh;
Er schaut nicht die Felsenriffe,
Er schaut nur hinauf in die Höh.

Ich glaube, die Wellen verschlingen
Am Ende Schiffer und Kahn;
Und das hat mit ihrem Singen
Die Loreley getan.

Heinrich Heine

°°°°°

IL CANTO DI LORELEY
www.viaggio-in-germania.de/lorelei.html

Io non so che voglia dire
che son triste, così triste.
Un racconto d’altri tempi
nella mia memoria insiste.

Fresca è l’aria e l’ombra cala,
scorre il Reno quetamente;
sopra il monte raggia il sole
declinando all’occidente.

La bellissima fanciulla
sta lassù, mostra il tesoro
dei suoi splendidi gioielli,
liscia i suoi capelli d’oro.

Mentre il pettine maneggia,
canta, e il canto ha una malia
strana e forte che si effonde
con la dolce melodia.

Soffre e piange il barcaiolo,
e non sa che mal l’opprima,
più non vede scogli e rive,
fissi gli occhi ha su la cima.

Alla fine l’onda inghiotte
barcaiolo e barca… Ed ahi!
Questo ha fatto col suo canto
la fanciulla Lorelei.

Heinrich Heine, trad. Diego Valeri

°°°°°
LORELEJ
www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html

Ne scias mi, kial subita
malgaj’ en la koro naskiĝis;
el tempo jam enterigita
legendo al mi reviviĝis.

Jam malvarmetiĝas l’ aero,
la Rejno mallaŭte babilas,
per oro de l’sun’ en vespero
la supro de l’ monto rebrilas.

Plej belan knabinon mi vidas:
en ora ornamo brilante,
sur supro de l’ monto ŝi sidas,
la harojn mistere kombante.

La oran kombilon ŝi movas
kaj kantas tra l’ pura aero,
kaj forto mirinda sin trovas
en tiu ĉi kant’ de l’vespero.

Ŝipet’ iras sur la rivero,
ŝipisto ektremis de l’ kanto,
kaj blinda por ĉiu danĝero
rigardas li al la kantanto.

Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
perdiĝis sub l’ akvoturnado;
ĝin Lorelej’ faris kruela,
per sia mirinda kantado.

Heinrich Heine, trad. L. L. Zamenhof

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *